La historioj de koreoj en Kirgizio, konvertiĝintaj al islamo

Abdusabr, korea islamano en Kirgizio, kundividas la historion de sia konvertiĝo al islamo. Ekrankopio el Jutuba kanalo “Islama magazino Umma”.

La historio de sovetiaj koreoj en Centra Azio iĝas eĉ pli fascina. La Jutuba video, eldonita de la islama magazino “Umma” en aprilo 2023, rakontas la historiojn de ses lokaj koreoj en Kirgizio, kiuj konvertiĝis al islamo.

Koreoj unuafoje venis al Centra Azio antaŭ 90 jaroj. En 1937 ĉiuj 171 781 koreoj, loĝintaj en provincoj de la sovetia Fora Oriento [eo], estis devige senditaj al Kazaĥio kaj Uzbekio, tiutempe partoj de Sovetunio. La aŭtoritatoj forsendis tiujn ĉi koreojn, ĉar ili timis ke tiuj estas japanaj spionoj, kiuj povus helpi la malamikon dum la milito inter Sovetunio kaj Japanio.

Iuj el tiuj ĉi deportitoj transloĝiĝis al la najbara Kirgizio [eo], kiu estas hejmo por 17 000 koreoj. Koreoj en Kirgizio estas plejparte kristanoj, apartenantaj al ortodoksaj, katolikaj kaj protestantaj religiaj komunumoj. Kelkdek apartenas al eta budhana komunumo en Kirgizio, konsistanta el proksimume 120 membroj.

Lokaj koreoj en Kirgizio grave diferencas de koreoj en Suda kaj Norda Koreioj. Ili havas proprajn tradiciojn kaj kutimojn. Ili estas integritaj en la kirgiza socio per loka kulturo kaj interetnaj geedziĝoj kun kirgizoj kaj aliaj etnoj.

Jen Jutuba video pri la vivo de koreoj en Kirgizio.

Ilia intergriĝo iĝas pli kompleksa, ĉar iuj el ili komence de la 2000-aj jaroj komencis konvertiĝi al islamo. La ses personaj historioj, kundividitaj de “Umma”, montras tiun ĉi tendencon. Ĉiuj ses viroj ŝanĝis siajn nomojn por kongrui al siaj novaj identecoj. Tiu ĉi nomŝanĝo havas certan precedenton — sovetiaj aŭtoritatoj devigis koreojn ŝanĝi iliajn nomojn al tiuj rusaj post ilia translokado al Centra Azio en 1937.

Jen Jutuba video de “Umma” pri koreoj en Kirgizio konvertiĝintaj al islamo.

Jurij Muhammad Jusuf estis la unua konvertito en 2004. Lia transformiĝo estas nekredebla, eĉ al li mem. “Se iu dirus al mi komence de la 2000-aj jaroj ke mi legos la Koranon en la araba, mi respondus ke tio estas neebla kaj fantazia” diras li.

Iliaj motivoj por konvertiĝi al islamo malsimilas. Abdulvahid, eksa Vladimir, iĝis islamano en 2008 post kiam lia proksima rusa amiko mortis post konvertiĝi al islamo. Post kiam lia amiko konvertiĝis, li estis la sola islamano en ilia tri-vira grupo, konsistanta el kirgizo, ruso kaj koreo. Li kundividas: “Mi traktis tion [morton de la amiko] kiel signon. Alaho diris al mi ne malfruiĝi [je konvertiĝo al islamo]”. Li aldonas: “Alaho diris al mi esti lia servanto kaj mi akceptis”.

Kvar el ili trovis respondojn al siaj demandoj pri la senco de la vivo en islamo. Muhammad Ali kundividas ke li konvertiĝis al islamo por pli bone trakti la voĉojn en sia kapo. Li kredas ke li estis regita de ĝino [eo], diabla spirito. Dum unu jaro post lia konvertiĝo al islamo la voĉoj malaperis kaj lia vivo denove iĝis normala.

Ili konfesas ilin zorgigis la eventualaj reagoj de iliaj amikoj kaj familio al iliaj decidoj. Solih agnoskas: “Mi estis anksia pri tio kion aliaj homoj diros pri mia konvertiĝo al islamo”. En iuj kazoj, kiel tio okazis al Muhammad Ali kaj Solih, iliaj familianoj subtenis ilin kaj ankaŭ konvertiĝis. Al Jurij Muhammad okazis alie kaj li devis krei novan sistemon de subteno. “Alaho ŝanĝis mian familion” klarigas li, aldonante ke li edziĝis denove kaj establis novan familion.

Ilia transformiĝo estas ankaŭ parte la rezulto de la reislamigo de Kirgizio, kiu komenciĝis en 1991 post kiam Kirgizio ricevis sendependecon. Tiu ĉi procezo kaŭzis eksplodan multiĝon de la moskeoj kaj madrasoj (islamaj lernejoj), de 38 moskeoj kaj eĉ ne unu madraso en 1991 ĝis 2 699 moskeoj kaj 125 madrasoj en 2023. Prozelitismo [eo] ekzistas, rezultante je plu kreskanta nombro de praktikantaj islamanoj kaj novkonvertitoj. Inter ili estas tiuj ĉi ses kaj aliaj koreoj, kiel transformiĝo en Centra Azio daŭras.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.