Ŝanĝo de registaro en Ĉilio: la reveno de la (fragila) espero

Portreto de Gabriel Boric deklamanta sian venkparoladon en 2021. Vikimedia Komunejo [eo] (CC BY-SA 4.0).

Gabriel Boric, ĵus elektita kiel prezidanto de Ĉilio [eo] por la periodo 2022-2026, havas antaŭ si monstran taskon por plenumi. En la 11-a de marto, dato en kiu la nuna ŝtatestro Piñera transdonos al li la prezidantecon de la registaro, li devas alfronti sanitaran kuntekston ankoraŭ minacatan de la kronviruso [eo], necertan ekonomian scenaron, pro ekzistanta inflacio, kaj novan politikan ciklon — en tiu tago ankaŭ renoviĝos parto de parlamento — sen grandaj plimultoj kiuj certigas larĝajn konsentojn. La espero kiun Boric vekis en siaj balotantoj devos baldaŭ alfronti la kompleksan realon.

Al ĉi tio aldoniĝos la strukturaj defioj kiujn la lando tenas pritraktendaj, kiel la ŝuldo de junuloj en universitata edukado, la malegaleco en aliro al sanservo kaj la fiasko de la privata pensia sistemo postulita dum la civitana-milita diktaturo de Pinochet, inter multaj aliaj. La malfacileco de la venonta laboro de Boric ne similas al tio kion li jam spertis.

La prezidanta kampanjo okazis en la mezo de konstitucia procezo, aktivigita per plebiscito post la krizo de oktobro 2019, kiam miloj da ĉilianoj turnis sin al la stratoj por postuli novan socian pakton. Gabriel Boric, reprezentanto de la maldekstra konglomerato Aprobita Digno (es: Apruebo Dignidad), gajnis la prezidantecon en la dua raŭndo dimanĉe la 19-an de decembro kun 55,87% de la voĉoj, kompare kun 44,13% de la ekstremdekstra eks-deputito José Antonio Kast, kiu forte kontraŭis la ideon de nova konstitucio.

La elektita 35-jaraĝa prezidanto komprenas iom pri plenumado de malfacilegaj misioj. Antaŭ jardeko, li gvidis kune kun aliaj estroj amasan studentan movadon, kiu postulis [al] Sebastián Piñera [eo], kiu tiutempe estis plenumanta sian unuan oficperiodon, senpagan kaj kvalitan publikan edukadon. Nun, dum la lasta parto de sia dua periodo kiel deputito de la suda regiono Magallanes, Boric kolektis la subskribojn por subteni sian prezidantan kandidatecon je rekorda rapideco, gajnis antaŭbaloton en kiu laŭ la enketoj li ne havus la unuan ŝancon, estis rigida fronte al personaj atakoj kaj falsaj novaĵoj faritaj de Kast, kaj [li] triumfis en la baloto kun preskaŭ miliono da voĉoj pli ol lia kontraŭkandidato, post kiam li estis en la dua loko en la unua raŭndo, iĝante tiel la plej juna kaj la plej voĉdonita prezidanto en la historio de Ĉilio.

Pro la malferma pinochetismo [ndlt.: rilatas al la movado kiu sekvas la ideojn de la ĉilia diktatoro Pinochet] de José Antonio Kast, samkiel pro liaj negativaj opinioj kaj tiu de liaj kunreligianoj pri virinoj kaj seksa diverseco, la fina streĉado de la kampanjo akiris aspekton kompareblan al la polusigo de la plebiscito kiu finis la reĝimon de Pinochet en 1988, tiel ke, pli ol 30 jarojn poste, la procentoj kiujn atingis la opcioj estis similaj al tiuj akiritaj en tiu tempo. Tiel, la 19-an de decembro, la voĉdonantoj de Boric spertis duoblan ĝojon: unuflanke, la voĉdona venko; aliflanke, la regreso — ĝis nova avizo — de la popolisma novkonservativismo laŭ la stilo de Trump kaj Bolsonaro.

Post la entuziasmo de tiu nokto, en kiu Gabriel Boric citis Salvador Allende antaŭ la granda homamaso en la centro de Santiago, estiĝis maltrankvilo pro la alveno de ŝanĝoj kaj ondego de esperoj kiun la prezidanto elektita devos administri kun grandega prudento. Tamen, la sola fakto ke espero revenas al la kolektiva leksiko konsistigas bonan novaĵon meze de katastrofo. En tempo de pandemio, klimata urĝeco, devigita migrado kaj aliaj malkuraĝigaj homaj dramoj, ĉiliaj civitanoj preferis politikan projekton kiu celas pli bonan horizonton anstataŭ subteni rakonton dominatan de timo pri internaj kaj eksteraj malamikoj, realaj aŭ imagitaj.

Kompreneble, ne sufiĉas nur montri la vojon al ĉielarko. Se Boric seniluziiĝas en sia redistribua programo, [se] li stumblas tro multajn fojojn pro siaj ŝajnaj malfortaj punktoj — urba krimo, drogokomercado kaj terorismo en la regiono Araucanía — aŭ eĉ se li efektivigos teruran administradon, la seniluziiĝo profundiĝos kaj la espero elmontros sian fragilecon. Tio estus, ĝuste, la fekunda grundo por fini la historion de Kast: restariga promeso kiu celas reakiri dubindan perditan ordon kaj supozitan patriotan esceptecon kiu ĉirkaŭprenas la metaforon, tre oftan dum la 90-aj jaroj, de Ĉilio kiel bona najbaro en malbona kvartalo.

Sur kontinenta skalo, kun Gabriel Boric oni povas atendi la plifortigon de tiu milda maldekstro en kiu iam staris la eksa prezidanto de Ĉilio, Michelle Bachelet, kaj la reaperinta Luiz Inácio da Silva, kaj kiun la fatala politika pendolo tenis ekster la superreganta akso, de almenaŭ kvin jaroj. Ankaŭ oni atendas forte antaŭenigi diplomation “turkisan”, kiel nomiĝas la daŭripova tagordo kiu trairas la arbaran kaŭzon kun la maro, kaj kiu, male al aliaj progresemaj ŝtatestroj, senambigue kondamnas malobservojn de homaj rajtoj faritajn de iu ajn registaro, inkluzive de — kiel li jam kondamnis — tiuj de maldekstra flanko.

Plie, ĉio indikas ke li estos gvidanto respektema al la institucioj kaj regiona plurflankismo, dialoga spirito kiun li jam montris interne. Pruvo de ĉi-lasta estas ke liaj unuaj agadoj kiel elektita prezidanto estis protokola akcepto en la palaco La Moneda, kie li estis akceptita  de la sama prezidanto kiun li severe kritikis pri la gvidado de la lando dum la socia eksplodo en 2019, kaj poste vizito al la sidejo de la Konstitucia Konvencio, al kiu Boric ofertis garantiojn de subteno kaj aŭtonomio.

Kvankam la vero estas ĉiam pli kompleksa ol la kutime manikeaj [ndlt.: filozofio kiu reduktas la klarigon de realeco al du kontraŭaj principoj] legadoj el sociaj retoj, civitanoj restos senindulgaj kiam ili taksos la prezidantecon de Gabriel Boric per ĉi tiuj rimedoj. Dependos de li kaj de lia teamo ke post kvar jaroj, la bilanco de lia administracio ne reduktiĝu al tiu ripetiĝanta memeo kiu metas atendojn kaj realecon ĉe kontraŭaj finoj. Ni scias, aliflanke, ke verŝajne malmulto restos el la “mielmonato” ĝuita ĝis nun de la populara elektita prezidanto. Preter subjektivaj perceptoj, la vera sukceso konsistos en tio, ke ĉi tiu nova gvidado servu, kiel promesite dum lia kampanjo, por ke ĉilianoj vivu iom pli bone.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.