Tiu ĉi artikolo estis kreita de kuba fotisto Lucy Gmorell ĉe Periodismo de Barrio. Ĝi estis publikigita en Global Voices sub interkonsento.
En la periferio de La Lisa, municipo en Havano, estas kvartalo, kiun ĉiuj nomas La Rusoj, kvankam ĝia vera nomo estas Juan de Dios Fraga. Tiu ĉi nomdueco havas sian historion. En 1964, du jarojn post la diplomatia konflikto inter Kubo, Usono kaj Sovetunio konata en Kubo kiel la Oktobra Krizo kaj la Kuba krizo [eo], en la konstruaĵo de la nuna Universitato de Informadikaj Sciencoj (UCI) estis establita la Radioelektronika Esplorado kaj Aŭskult-Centro kiel Bazo Lourdes, surbaze de peto de la plej alta gvidantaro de Sovetunio. Tiel estiĝis ankaŭ speciala distrikto por la familianoj de sovetiaj oficiroj en Kubo: la rusa kvartalo. Ĉiuj domoj estis similaj: ĉaletoj kun ĝardeno kaj korto, laŭ la konstruskemoj de la Nacia Instituto pri Ŝparado kaj Loĝado, prezidata de Pastorita Núñez; kun la escepto de tri grupoj de domoj kun duonrondaj tegmentoj.
En la 70-aj kaj 80-aj jaroj la sekureco de la distrikto estis relativa kaj la parencoj de la rusa militistaro dediĉis sin al komercado de pluraj produktoj. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas la malproksima memoro pri la frazo “Mi aĉetos de la rusoj” (hispane: voy a comprar a los rusos), kiel polvokovrita memoro pri la periodo dum kiu ili loĝis en tiu ĉi regiono.
Komence de la 90-aj jaroj, post la falo de la socialisma bloko, la rusoj revenis al sia lando kaj la kvartalo restis neloĝata. En 1993 oni decidis transdoni tiujn hejmojn al la laboristoj de la Imunologia Molekula Centro (CIM) kaj la Instituto Finlay pri Vakcinoj (IFV), kie la hejmoj estis ĉirkaŭitaj de invadema planto, en Kubo nomata marabú, kaj ilia interno estis prirabita de loĝantoj de najbaraj kvartaloj. Ili ŝtelis ĉion, kion la sovetianoj postlasis, eĉ la kahelojn sur la plankoj.
En la jaro 2022, post la trapaso de Uragano Ian, Juan de Dios Fraga estis vizitita de la [kuba] prezidento. Ekde tiu dato, la stratoj estis pavimitaj kaj la loka amfiteatro, kiu estis neuzata dum proksimume 20 jaroj, estis rekonstruita.
Nuntempe, la plimulto el la loĝantoj estas laboristoj de CIM kaj IFV, sed ili ne estas la tuta loĝantaro. Nur la plej malnovaj sciencaj kunlaborantoj (15 jaroj da loĝado en la domo) havis la eblecon elaĉeti de la ŝtato la posedaĵon transdonitan al ili.