Saluton el Kubo. Mi nomiĝas Javier Ramos kaj estas ofta leganto de Tutmondaj Voĉoj ĉefe en Esperanto kvankam foje ankaŭ en la hispana kiam temas pri Kubo. Certe mi ŝatus fojfoje revizii kelkajn tekstojn kaj iel kontribui kun la komunumo eĉ se mi estas tro okupita en aliaj eo-taskoj.
Mi interesiĝas pri:
* Medio (naturprotektado, mi studis geografion)
* Scienco
* Virinoj kaj socia sekso
* Ameriko (kaj Kubo specife)
Se iel mi povas helpi, bonvolu skribi al mi.