Kiel junuloj de la periferio de San-Paŭlo provas okupi politikajn spacojn

La partopreno de junuloj en politiko ankoraŭ alfrontas obstaklojn | Bildo: Magno Borges/Agência Mural

Tiu ĉi teksto estis verkita de Jacqueline Maria da Silva kaj estis publikigita originale la 17-an de oktobro 2023, en la retpaĝo de Agência Mural. La artikolo estas republikigita tie ĉi kadre de partneriĝo kun Global Voices, post redakto.

Post malpli ol jaro, en oktobro 2024, brazilanoj iros al la balotejoj por municipaj voĉdonadoj, por elekti urbestrojn kaj konsilianojn. Kaj certa grupo povus fari diferenon: la junuloj de la periferio.

Ili jam estas en popularaj movadoj, politikaj partioj kaj komunumaj laboroj en najbarejoj kaj teritorioj, montrante ke ekzistas multaj formoj de politika partopreno kaj ke, male al la komuna kredo, ilin interesas partopreni en debatoj kaj movadoj por la celoj je kiuj ili kredas.

Agência Mural diskutis kun junuloj engaĝiĝantaj en la periferia politiko de la urba regiono de San-Paŭlo por ekscii de ili kiuj estas la zorgoj kaj la deziroj rilate al la loka politiko.

Partia politiko

En la plej freŝdataj balotoj, okazintaj en 2020, la nuna konsilianino de la urbo Mogi das Cruzes Maria Luiza Fernandes (Solidariedade), 23-jaraĝa, iĝis unu el la plej junaj personoj kiuj okupis tiun ĉi postenon en unu al la Municipaj Ĉambroj en la ŝtato San-Paŭlo.

Konata kiel Malu, ŝi pensas ke la venko ŝuldiĝas al ŝia frua engaĝiĝo en politiko, kio igis ŝin referenco inter samaĝuloj en la urbo.

“Mi ne identiĝis kun la junulara afero en politiko ĝis kiam, en 2019, mi decidis kandidatiĝi por kontribui [en la Ĉambro] en Mogi, kiu tiutempe havis 23 konsilianojn, el inter kiuj nur unu estis virino. Estis neniu junulo”, memoras Maria.

La situacio spegulas realon de la Granda San-Paŭlo: nur 10 el 39 urboj de la metropola regiono elektis junulojn kiuj aĝas ĝis 24 jarojn por okupi seĝon en la municipa parlamento inter 2020 kaj 2024.

Ene de partioj la situacio ne estas malsama. En la urbo San-Paŭlo, la sumo de aliĝintoj kun aĝo inter 16 (minimuma por eniri partion kaj por voĉdoni) kaj 24 ne atingas 1%, laŭ datumoj kolektitaj de Agência Mural. La nombro de voĉdonrajtantoj en tiu aĝo estas ĝenerale 11% en la urbo.

La distrikto Pedreira, en la suda zono de la urbo, havas la plej grandan absolutan numeron de junuloj aliĝintaj al politikaj partioj: 237. Sekvas Parelheiros (186), ankaŭ en la suda zono, kaj Perus (174), en la norda zono.

La socioedukistino Nica Gonçalves, 21-jaraĝa | Bildo: persona arkivo/uzata kun permeso

Tie loĝas la socioedukistino Nica Gonçalves, 21-jaraĝa, kiu aliĝis antaŭ du jaroj al ekstremmaldekstra partio. Ŝi preferas ne mencii la siglon, ĉar ŝi timas konsekvencojn en sia laborejo. Sen intenci kandidatiĝi por politikaj postenoj, Nica aliĝis por partopreni en debatoj pri temoj kiuj ŝi konsideras gravaj por la junuloj de la periferio, kiel la lukto kontraŭ rasismo kaj la higienistaj politikoj, du celoj por kiuj ŝi engaĝiĝas sufiĉe multe en kulturaj movadoj de la najbarejo.

Ŝi kredas ke, preter partioj, ŝia agado kiel komunikistino kaj edukistino en la komunumo ankaŭ reprezentas formon de lukto, de poziciiĝo kaj de denunco de doloroj spertitaj en la periferio.

“Ne havis sencon “transiri la ponton” por provi serĉi ion malsaman por mi, ĉar mia intenco estis resti kun la miaj. Ĉio kion mi faras estas pensi pri mia teritorio, en politika maniero, ĉar mia korpo estas politika”, rakontas Nica.

Post forlasi teatran grupon, en kiu ŝi sentis ke la struktura rasismo regis, ŝi decidis turni sin al kulturaj kolektivoj de la norda zono de San-Paŭlo, kiel Batalha da Encruzilhada, la Kulturdomo de Brazilandio kaj la kompeticioj de periferia poezio (as batalhas de Slam).

La manko de reprezentado de la periferio igis ankaŭ la studenton pri beletro Rafael Lucas Leonel Cyríaco, 25-jaraĝan, distanciĝi de maldekstraj movadoj kiujn li frekventis por fondi Maloka Socialista, en 2019, en la sudo de San-Paŭlo. La kolektivo estas ligita al PSOL (Partio Socialismo kaj Libereco), al kiu ĝi aliĝis antaŭ tri jaroj.

“Ni laboras pri periferiaj temoj, kiel la balotadoj de la Kuratoreca Konsilio, por komprenigi ke tiu estas grava spaco kiun ni devas okupi. Ni ankaŭ agadas pri aliaj temoj rilataj al travivo, nomitaj identecoj, kiel la aferoj pri nigruleco, GLAT, virinoj, laboristoj, kulturaj leĝoj kaj hiphopo”, diras Rafael.

La defendo kaj la valorigo de periferiaj teritorioj estas temoj kiuj ankaŭ estas parto de la ĉiutagaj aktivaĵoj de Rafael. Li aŭskultas aliajn junulojn de la periferio kaj surbaze de iliaj rakontoj li helpas produkti la podkaston Memórias Quebradas [Rompitaj Memoroj], kreita kune kun aliaj studentoj de la Universitato de San-Paŭlo (USP), kie li studas, por porti diskutojn kaj rakontojn de distriktoj de la ekstrema sudo de San-Paŭlo.

La engaĝiĝo de Nica kaj Leonel reprezentas konduton sufiĉe ĉeestan inter la junuloj de la periferio: okupi politikajn spacojn, instituciigitajn aŭ ne, por estigi debatojn kaj doni videblecon al la celoj kiujn ili defendas. La sociaj retoj povas esti unu el tiuj lokoj.

“La junularo povas trovi aferojn komunajn kaj interesajn por la junuloj de Brazilo. Ĝi povas celi publikan politikon de disvolviĝo en la lokoj en kiuj junuloj loĝas kaj taksi kiel ekzameni la ŝuldojn al tiu publiko”, diras la politika sciencisto Rafael Araújo.

Rafael Lucas, 25-jaraĝa | Bildo: persona arkivo/uzata kun permeso

Politiko, kial mi amas vin?

Unu el la progresoj kiujn ebligis la politika agado de junuloj estis la inkludo de debatoj historie gravaj por la periferio en la publikan sferon, kiel politikoj de aliro al kulturo, eduko kaj laboro.

“Unu el la plej freŝdataj sukcesoj estis la lukto kontraŭ la privatigo de la Kulturdomoj en kiuj ni estis tre proksimaj kiel periferiuloj. Estis unu el la proponoj de la Sekretariejo pri Kulturo de la Urbodomo de San-Paŭlo, kiu post la premo estis suspedita”, memoras la studento Rafael Lucas.

La konsilianino Malu ankaŭ debatas temojn kiuj efikas rekte sur la vivon de junuloj, kiel ekzemple edukadon, transporton, genran perforton, dungadon kaj profesiiĝon.

“Ni ne sukcesis krei la nulan tarifon [en la publika transporto] por studentoj pro manko de mono, sed ni aprobis tiun ĉi politikon por la tagoj en kiuj okazas ekzamenoj Enem (Exame Nacional do Ensino Médio, Nacia Mezlerneja Ekzameno). Se ne estintus junulo en la Ĉambro, oni neniam pensus pri tia projekto”, taksas ŝi.

Malgraŭ la venkoj, Malu substrekas ke la agado de junuloj en parlamento havas la tendencon esti defia. Preter la leĝofaraj kaj ideologiaj bataloj, ili devas pruvi sian kapablon administri la tutan tempon, kio ne okazas kun pliaĝuloj, ĉefe kun viroj. Ŝi taksas tamen ke ŝi helpis malkonstrui stereotipojn pri junuloj per sia laboro en parlamento kaj ke ŝi kreskigis la videblecon de virinoj.

“Mi eniris kun mil atendoj, sed la publika maŝino havas siajn proprajn tempon kaj metodologion. Mi emis prezenti projekton, sed mi tute ne sciis ke estis necese sekvi vojon por tio”, diras ŝi.

Paroli pri junularo kaj politiko signifas paroli pri novigo kaj la profitaj ŝanĝoj por la socio. En 2022, TSE (Voĉdona Supera Tribunalo) realigis grandegan kampanjon por ke junuloj de 16 ĝis 17 anoj akiru voĉdontitolon ĝustatempe por voĉdoni. La kampanjo havis efikon kaj 2,1 milionoj da junuloj en tiu aĝgrupo povis voĉdoni en la baloto de 2022, 51% pli ol en la baloto de 2018.

“Tamen, unu el la defioj de la junularo estas ne kontaĝiĝi de la konservativismo kaj agadmaniero de la maljunulara politiko”, avertas Araújo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.