Retroiro de la okcitana: ĉu malsukceso de kulturaj iniciatoj aŭ fiasko de la ŝtato?

Ekrankapto de filmeto en YouTube klariganta la historion kaj la nunan ĉeeston de la okcitana lingvo.

Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la franca, krom tiuj markitaj per [eo], kiuj estas en Esperanto.

Inter la ĉirkaŭ dudek tiel nomataj regionaj lingvoj parolataj en ĉeflanda Francio [eo], ses enkadriĝas sub la rubriko okcitana [eo] aŭ lingvo oc [fr. langue d'oc, elp. langedok]. Parolata de pli ol duonmiliono da homoj kaj nutrita de eduka, komunika, kaj kultura agadoj, la okcitana tamen ankoraŭ suferas malkreskon de nombro de siaj parolantoj. Kiu kulpas pri tio?

La okcitana (elparolata “ucita” okcitane) prenis sian nomon el dividaĵo de latinidaj lingvoj pri la prononco de la vorto “oui” [elp. ŭi; signifas jes, ndlr] laŭ ia linio kiu dividas Francion en du partojn. Norde la vorto oui prenas la formon “oïl”, dum en la sudo ĝi fariĝas “oc” [ok], kio poste liveris la terminojn langue d'oc kaj okcitana, ankaŭ uzatajn por priskribi la kulturan kaj geografian areon de Okcitanio, kiu reprezentas la plej grandan parton de la sudo de Francio.

La okcitana kiel skribita lingvo estas dokumentita ekde la 10-a jarcento, kaj funkciis kiel literatura, jura kaj buŝa lingvo ĝis la 18-a jarcento. Ekde la 19-a jarcento, ĝi fariĝis lingvo ĉefe parolata kiel reganta lingvo de enloĝantoj de Okcitanio, kie multaj ne scipovas la francan.

Kiu parolas la okcitanan hodiaŭ?

La nombro de okcitanparolantoj spegulas diversajn difinojn pri regado kaj praktiko de la lingvo depende de la diversaj interpretadoj.

Hodiaŭ, taksoj varias: lingva enketo realigita en 2020 inter 8 000 homoj grandparte el Okcitanio fare de la Oficejo de la okcitana lingvo (Office de la langue occitane), publika institucio kreita en 2016 kiu kovras 22 departementojn, montras ke averaĝe 7% de la loĝantaro parolas la okcitanan. Tiu populacio reprezentas pli ol duonmilionon da parolantoj.

Nuntempe oni distingas ses variantojn de la okcitana laŭ regiono kie ili reprezentas la plej grandan nombron da parolantoj: la gaskona, la langvedoka [la lingvo oc, ndlt], la provenca, la aŭvernja, la limoĝia kaj la vivaro-alpa.

Ekster Francio, du aliaj landoj agnoskas la okcitanan kiel lingvon kun regiona statuso: Hispanio en la Arana Valo [eo] kaj Italio en la Okcitanaj Valoj de Piemonto kaj Ligurio. Monako kalkulas je 15% da okcitanparolantoj.

En Francio, ĝenerale okcitanparolantoj estas 66-jaraĝaj homoj loĝantaj en kamparo kaj ĉefe uzantaj la lingvon en sia familio kaj kun najbaroj. Pli da detaloj pri tiu enketo disponeblas en Youtube en ĉi tiu filmeto:

Grava fakto estas ke oni ne plu trovas unulingvajn okcitanparolantojn. Oni povas dividi la parolantaron de tiu lingvo en du kategoriojn: populacio pli ol 60-jaraĝa kiu akiris la lingvon familie kaj alia grupo kvalifikebla kiel nov-okcitanparolantoj, kiuj lernas la lingvon en mergadaj lernejoj [eo], kaj tiel la gepatroj kaj familianoj ne ĉiam scipovas la okcitanan.

Rilate lernejan edukadon, Okcitanio kalkulas je multaj mergadaj lernejoj nomitaj Calandreta. La okcitana ankaŭ estas ofertata kiel elektebla studobjekto ĉe lernejoj kaj universitatoj kie eblas akiri superan diplomon pri la okcitanaj  lingvo kaj kulturo.

Je la amaskomunikila nivelo, ekzistas unu televidkanalo en la okcitana lingvo, OcTele; multaj radiostacioj, ĝenerale dulingvaj france kaj okcitane, kaj serio da regionnivelaj informaj retpaĝoj en la okcitana. La rolo de amaskomunikiloj estas esenca ĉar ili valorigas lingvon kaj kontribuas al ĝia transigo al ontaj generacioj, tiel ankrante la lingvon en la moderneco kaj en la cifereca kulturo.

Kulturo estas ilo kiu permesas konservi la heredaĵon de la pasinteco dum ĝi evitas ĝian redukton al folkloro aŭ muzeologio. En tiu kampo, Okcitanio havas multajn kulturajn instituciojn kiuj kontribuas al la prestiĝo de la lingvo: literaturaj akademioj kiel tiu de Jeux Floraux kiu datiĝas de 1694, la fondaĵo Félibrige kiu datiĝas de 1854, la Konstanta Kongreso de la Okcitana Lingvo, la jam menciita Oficejo pri la okcitana lingvo, eldonejoj en la okcitana.

Kelkaj el tiuj iniciatoj kaj amaskomunikiloj ĝuas monan subtenon de la ŝtato, dum aliaj tion malhavas.

Lingvo kiu restas minacata

Ĉiuj iniciatoj priskribitaj supre estas pozitivaj kaj atestas pri certa renovigo, tamen unu fakto daŭre veras: la nombro de parolantoj ne ĉesas malkreski. La manko de kulturaj iniciatoj ne ŝajnas esti la kialo.

La fenomeno de malkresko certe ligiĝas al la maljuniĝo de la tradiciaj okcitanparolantoj, kies generacio iompostiome malaperas. Sed redukti la problemon sole al iu demografia klarigo estus tro simpliga aliro.

Efektive ankaŭ estas politikaj faktoroj same esencaj. Unu el la ĉefaj kialoj estas la altrudo de la franca, kiu de tri jarcentoj akumulas jurajn argumentojn por bari pli vastan uzon de la okcitana. Tiel, ekde 1802, estas malpermesite paroli alian lingvon ol la franca en ŝtataj lernejoj. Tiu malpermeso estis poste refortigita pere de punoj kaj daŭris ĝis la 1950-aj jaroj, periodo kiam oni ekinstruis certajn regionajn lingvojn.

La debato tute ne haltis, kiel atestas la lasta polemiko ĉirkaŭ la leĝo nomata Molac de 2021 pri la mergada instruado [eo] ĉe publikaj lernejoj, ĉar la franca ŝtato feroce alkroĉiĝas al la artikolo 2 de la franca konstitucio, kiu deklaras ke “la lingvo de la respubliko estas la franca”.

La komunumoj de regionaj lingvoj kaj iliaj reprezentantoj – aktivuloj, politikaj kaj kulturaj gravuloj – vane apelacias al la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, ĉar Parizo rifuzas ratifi la ĉarton nun, kvankam ĝi subskribis ĝin. Tiu rea malfido rilate al minoritataj lingvoj klarigas la malfacilecon valorigi la okcitanan sine de la pli junaj generacioj kaj ĉefe je pli vasta skalo.

Tiel, kiel klarigas Jean-Christophe Dourdet, esploristo pri okcitanaj lingvoj en artikolo de 2020:

La question de la revitalisation des langues est avant tout une question sociolinguistique. Plutôt que de demander une reconnaissance officielle des langues, d’autres approches de « revitalisation » visent à revendiquer des droits linguistiques pour les locuteurs et groupes de locuteurs de ces langues. Cette approche ne fonctionne que s’il existe une conscience linguistique suffisante pour permettre une revendication de groupe. En France, les locuteurs des langues de France ne présentent en général qu’une très faible conscience linguistique étant donné qu’ils considèrent leurs idiomes comme des « patois » au sens d’objets dépréciés. Cette idée est le fruit de décennies de politiques linguistiques françaises niant toute diversité linguistique au profit du tout français comme langue universelle d’émancipation.

La temo de lingva revigligo [eo] estas antaŭ ĉio socilingvistika [eo] afero. Anstataŭ postuli oficialan agnoskon de lingvoj, aliaj alproksimiĝoj pri “revigligo” celas postuli lingvajn rajtojn [eo] al la parolantoj kaj parolantaroj de tiuj lingvoj. Tiu alproksimiĝo nur funkcias se jam estas sufiĉa lingva konscio kiu permesas grupnivelan postulon. En Francio, la parolantoj de franciaj lingvoj montras nur leĝeran lingvan konscion konsiderante siajn lingvojn kiel “dialektojn” [france patois, ndlt] kun senvaloriga ŝarĝo. Tiu ideo estas rezulto de jardekoj de francaj lingvaj politikoj kiuj nuligis ĉian lingvan diversecon profite al la franca kiel universala lingvo de emancipiĝo.

Do, la situacio povas disvolviĝi en direkto de aktiva revalorigo nur kaze de unusenca politika subteno kiu ne konsideru regionajn lingvojn kiel minacon. Tiuteme, la Eŭropa Ĉarto pri Minoritataj Lingvoj estas klara je la difino de siaj celoj:

La Charte se fonde sur une approche qui respecte pleinement les principes de souveraineté nationale et d’intégrité territoriale. Elle ne conçoit donc pas les relations entre les langues officielles et les langues régionales ou minoritaires en termes de concurrence ou d’antagonisme ; le développement de ces dernières ne doit pas, en effet, entraver la connaissance et la promotion des premières. Selon la Charte, chaque langue a sa place légitime.

La Ĉarto fondiĝas sur aliro kiu tute respektas la principojn pri nacia suvereneco kaj integreco. Tiel ĝi ne konsideras la rilatojn inter la oficialaj kaj regionaj aŭ minoritataj lingvoj kiel konkuraj aŭ malamikaj rilatoj; la disvolviĝo de ĉi lastaj ne devas, efektive, kontraŭi la konon kaj la antaŭenigon de la unuaj. Laŭ la Ĉarto, ĉiu lingvo havas sian legitiman lokon.

James Costa, brita esploristo kiu laboras interalie pri la skota kaj la okcitana lingvoj, bone resumis la situacion memorigante ke la postulo pri pliaj rajtoj por la okcitana lokiĝas ene de ampleksa vizio turniĝanta al la estontenco:

In that sense, language revitalization isn’t about regenerating pre-existing groups, but about inventing new ones, on new terms, while drawing on a construction of those groups as timeless or ancient.

Tiusence, lingva revigligo ne temas pri regenero de antaŭe ekzistantaj grupoj, sed pri kreo de novaj [grupoj], laŭ novaj kondiĉoj, apogante sin sur la konstruo de tiuj grupoj kiel sentempaj aŭ antikvaj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.