“Mia popolo rigardata de supre kaj malproksime”. Foto: Juan-Sí González, el la serioj En Pordo / Proksime, 2020.
Teksto kaj fotoj de Juan-Sí González el Periodismo de Barrio, republikigitaj de Tutmondaj Voĉoj.
Post kelkaj jaroj mi revenis al Havano en 2020. Ni luis domon en Malnova Havano kaj invitis la tutan familion pasigi semajnon kune. Mi ankaŭ estis invitita de INSTAR (Internacia Instituto de Artivismo de Hannah Arendt) por fari aŭdvidan prezentadon pri la verkado fare de la grupo Art-De (artoj kaj rajtoj) en la 1980-aj jaroj kaj pri mia antaŭa laboro en ekzilo. Mi venis kun miaj edzino kaj filino la 31-an de januaro.
Dum la tagoj de mia mallonga restado mi faris seriojn da fotoj; tiuj fotoj estas markitaj kiel ANTAŬ kaj POSTE.
Tiuj ĉi fotoj faritaj ANTAŬ estas proksimaj. Ili apartenas al la unuaj tagoj kiam mi povis promeni matene, rigardante la stratojn de Havano kaj enspirante mian malnovan urbon. Dum tiuj ĉi tagoj mi sekvis la saman rutinon, dokumentante tion por pli bone rekoni kaj trovi mian vojon en la urbaj stratoj. Mi registris la internon kaj eksteron de konstruaĵoj, kiuj vekis mian memoron, provante krei kaj aktualigi atestojn de lokoj, kiuj ŝajnis al mi familiaraj.
Tamen la 5-an de februaro ĉio ŝanĝiĝis. Revenante hejmen post mia promenado, mi eniris la hotelon Plaza por aĉeti kafon. Subite du homoj venis kaj sidiĝis ĉe ambaŭ flankoj de mia tablo; tio estis civile vestitaj agentoj. Ili diris al mi ke ili venis por averti min pri mia prezentado en INSTAR. Unu el ili eligis pakaĵon de cigaroj H. Upmann el sia poŝo kaj metis ĝin surtablen apud miaj Marlboros. Transdonante cigaron al alia agento kaj poste ekbruligante sian propran, li diris ke ili observis min foti rubujojn kaj malbelajn areojn de la urbo. “Kial? Por kio?” demandis li min.
Post longa kaj malplezuriga interparolo ili foriris.
La sekvan tagon kelkajn horojn antaŭ mia prezentado, mi eksciis ke pro certaj cirkonstancoj mi ne povas iri eksteren ĝis la tago de mia foriro el Kubo.
La fotoj POSTE estis faritaj de malproksime kaj la homoj surstrate estas montritaj de supre. Tiuj ĉi fotoj apartenas al la lastaj tagoj de mia restado, post kiam al mi estis malpermesite iri eksteren kaj foti publikajn lokojn. Tiuj ĉi fotoj estis faritaj sekrete, de interne, de sur la balkono kaj de tegmento de tiu neforgesebla domo.

Longa atendado. Foto: Juan-Sí González, el la serioj En Pordo / Proksime, 2020.

Fasado de konstruaĵo, fotita dum promenado tra la urbo. Foto: Juan-Sí González, el la serioj En Pordo / Proksime, 2020.

Interiero, fotita dum la promenado tra la urbo. Foto: Juan-Sí González, el la serioj En Pordo / Proksime, 2020.

Interiero, longa atendado. Foto: Juan-Sí González, el la serioj En Pordo / Proksime, 2020..

Mia popolo rigardata de supre kaj malproksime. Foto: Juan-Sí González, el la serioj En Pordo / Proksime, 2020.