Siriaj postvivantoj de torturo festas kondamnon faritan de la Germana Kortumo kontraŭ oficiro

Videaĵa ekrankopio de Omar Alshogre, siria aktivulo kiu suferis torturon dum tri jaroj en sekreta malliberejo kaj kiu asertas ke la juĝa decido renovigas la esperon vidi la reĝimon de Baŝar al-Assad [eo] fali.

Postvivantoj de torturo en malliberejoj en Sirio celebris la verdikton kiun eldonis la Kortumo de Koblenco, Germanio [ĉiuj eo], je la 10-a  ĵaŭde la 13-an de januaro, per kiu [ili] kondamnas la eks-oficiron de la siria reĝimo Anwar Raslan pro krimoj kontraŭ la homaro. Ili ankaŭ postulis ĉesigon de la torturo de siaj amatoj kiuj ankoraŭ restas tenitaj en siriaj malliberejoj.

Post preskaŭ du jaroj da proceso, eks-kolonelo Raslan estis kondamnita al ĝismorta malliberigo post esti trovita kulpa pri la murdo de pli ol tridek homoj, kaj pri torturo kaj seksatenco kontraŭ pli ol kvar mil opoziciaj aktivuloj en la arestejo konata kiel Rama 25 (aŭ Al-Khatib) de la ŝtata sekretservo, inter 2011 kaj 2012.

Fadwa Mahmoud, siria virino loĝanta en Germanio, skribis en Tvitero:

Hodiaŭ mi venis al Koblenco por ĉeesti la kondamnon de unu kulpulo el multaj krimuloj en Sirio, sed ĉu ĉi tio alportas al mi justecon kiel al patrino kaj  edzino kiu ne konas la sorton de sia familio de naŭ jaroj? Tio estas paŝo, sed ni estas tiel malproksime de justeco kiel mi de miaj amatoj. Ni volas justecon por la arestitoj.

Anwar Raslan estis oficiro de siria sekretservo ĝis 2012 kaj estis politika rifuĝinto en Germanio ekde 2014, kie li estis aktiva membro de la politika opozicio post sia forlaso de la siria reĝimo kaj partoprenis en la intertraktadoj de Ĝenevo [eo] en 2014.

Tamen, tio ne protektis lin de la juĝa ordono eldonita de la germana prokuroro kontraŭ li, nek malhelpis lian areston la 13-an de februaro 2019, kune kun malaltranga oficiro, Iyad Gharib. Preskaŭ unu jaron antaŭe, Gharib estis kondamnita al kvar jaroj kaj duono en malliberejo por kompliceco en krimoj kontraŭ la homaro.

Samaa Mahmoud tenas la foton de sia onklo Hayyan Mahmoud, arestita en Al-Khatib, kiam Raslan estis estro de enketado: “Justeco por li estas ne spiri, kaj justeco por li [Anwar Raslan] ne esti libera dum ekzistas kaptitoj”.

La verdikto, kiun Human Rights Watch priskribis kiel “historian“, estas la unua kontraŭ altranga oficiro de la reĝimo de Baŝar al-Assad pro akuzoj de torturo kaj malobservoj de homaj rajtoj.

Omar Alshogre, aktivulo kiu postvivis tri jarojn da torturo en sekreta malliberejo en Sirio, diris en videaĵo kiun li afiŝis en Tvitero, ke la verdikto renovigis la esperon de la siria popolo por vidi la reĝimon fali:

Gratulojn al la siria nacio pro la ĝismorta enkarcerigo de la militkrimulo Anwar Raslan.

Laŭ amaskomunikilaj raportoj, la germana kortumo faris sian verdikton surbaze de cent atestoj de postvivantoj de torturo en Al-Khatib, kiuj renkontiĝis vizaĝ-al-vizaĝe kun la estro de enketado de tiu centro, Anwar Raslan, kaj rakontis detale la fizikan kaj parolan perforton kiun ili suferis.

Post tute nei la akuzojn, Raslan ŝanĝis sian deklaron en la finaj argumentoj kaj konfesis ke en tiu centro estis turmentitaj kaj murditaj arestitoj, kvankam li neis sian respondecon.

La siria aktivulo Yassin Al Haj Saleh skribis:

La puno kontraŭ Anwar Raslan estas atingo por liaj rektaj viktimoj kaj por krimigi la sekretservojn de la reĝimo ĝenerale. Ĝi povas helpi igi la normaligon de la reĝimo pli malfacila.
Sed ĝi ne estas antaŭenigo de justeco por la siria popolo.
Ne necesas troigi aŭ subtaksi ĝin.

Liaflanke, Mandour al-Omari, homrajta aktivulo kaj eksa arestito, skribis per Fejsbuko [eo]:

The Koblenz Supreme Court: Life imprisonment for Anwar Raslan for crimes against humanity including torture, 27 murders, and sexual violence. Torture is among the most serious international crimes. Al-Assad’s institutions of torture must ended, not normalized and rehabilitated.

Supera Kortumo de Koblenco: Porĉiama malliberigo por Anwar Raslan pro krimoj kontraŭ la homaro [eo], inkluzive de torturoj, 27 murdoj kaj seksperforto. La torturo estas unu el la plej gravaj krimoj internacie. La turmentaj institucioj de Al-Assad devas malaperi, ne normaliĝi aŭ rehabilitiĝi.

La ĵurnalistino Nour Al-Huda Murad skribis en Tvitero [eo]:

La plej grava afero pri la verdikto en Koblenco estas la espero ke oni povas atingi iomete da justeco. Unuafoje, en la kortumo estis prezentitaj dekoj da atestoj kaj miloj da detaloj pri kio okazas en siriaj malliberejoj. Niaj koroj akompanas ĉiun atestanton kiu devis revivigi la tutan doloron, malkaŝi ĝin kaj alfronti ĝian aŭtoron. Ni atendas la sekvajn paŝojn kontraŭ la krimuloj de la reĝimo kiuj daŭre estas liberaj!

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.