Ĉu Tajvano estas neagnoskita lando?

Placo de Libereco en Tajpejo, kie pneŭmata tanko memoriganta pri la 30-a datreveno de la masakro sur placo Tian An Men, estis starigita en majo 2019. Foto de Filip Noubel, uzita kun permeso.

La leĝa statuso de Tajvano estas inter la plej kontestataj problemoj en internaciaj rilatoj. En Tajvano mem la plejmulto el 23 milionoj da ĝiaj loĝantoj rigardas sian insulon kiel suverenan ŝtaton sub la nomo Respubliko Ĉinio (RĈ), dum parto de la loĝantaro alvokas proklami kompletan sendependecon. En Ĉinio la pozicio de la registaro estas ke Tajvano estas provinco, kiu estas parto de Popola Respubliko Ĉinio (PRĈ), eĉ se ĝi nuntempe ne estas sub ĝia politika aŭ administra kontrolo. Pekino firme oponas iun ajn priskribon de Tajvano kiel suverena aŭ sendependa ŝtato. Civitanoj en la ĉeftera Ĉinio havas diversajn rigardojn al statuso de Tajvano, sed almenaŭ publike emas aliĝi al la vidpunktoj de sia registaro. La problemo estas ankaŭ aktive pridiskutita en la kampanjo antaŭ la prezidenta baloto en Tajvano en januaro 2020. 

Kiam la disiĝo okazis? 

La originoj de la ekzistado de du apartaj entoj, RĈ kaj PRĈ, devenas de du malsamaj politikaj partioj, kiuj iam estis aliancanoj, poste interbatalis dum enlanda milito, kaj finis regante malsamajn teritoriojn.

La unua estas Kuomintango (KMT, ĉine: 中國國民黨 , aŭ laŭvorte la Ĉina Nacia Partio), partio kiu estis establita en 1911, kiam la lasta ĉina dinastio Qing kolapsis kaj Ĉinio iĝis respubliko. Ĝia ideologio estas bazita sur la Tri Popolaj Principoj, do sur naciismo, demokratio kaj la popola bonstato. Gravas rimarkigi ke la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ankaŭ sekvis tiujn ĉi principojn komence de sia historio kaj ke ambaŭ partioj origine estis subtenataj de Sovetunio.

La dua partio estas la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ, ĉine: 中国共产党), fondita en 1921. Ĝi bazas sian ideologion sur komunismo, unue akceptinte la sovetian modelon, kaj poste evoluiginte sian propran version. Ĝis 1927 la KPĈ estis ĝenerale aliancano kaj subtenanto de KMT.

Post tiu ĉi dato ambaŭ partioj disiĝis por kelkaj jaroj, plejparte pro ideologiaj malsamecoj, sed decidis reunuiĝi en 1931 por kune kontraŭbatali la japanan invadon de Ĉinio. Tiu ĉi periodo, konata kiel la Dua Unuigita Fronto, daŭris ĝis la komenco de la 1940-aj jaroj, kiam konkurantaj ambicioj revenigis la disiĝon.

Ekde 1946 ambaŭ partioj engaĝis sin en tutforta enlanda milito, kiu finiĝis en 1949, kiam la KPĈ ekregis la ĉefteran Ĉinion dum la KMT kune kun du milionoj da soldatoj kaj rifuĝintoj decidis fuĝi al la insulo Tajvano. Ekde 1949 ambaŭ partioj proklamas sin la sola laŭleĝa reprezentanto de Ĉinio.

Respubliko Ĉinio en Tajvano 

 

Subtenanto de Respubliko Ĉinio dekoraciinta sian aŭton en Tajpejo per la flago de RĈ. Foto de Filip Noubel, uzata kun permeso.

Post kiam la mondo engaĝiĝis je la Malvarma milito, dividinte kontinentojn kaj landojn inter registaroj subtenitaj de Moskvo aŭ de Vaŝingtono kaj la Okcidento, Tajvano akiris signifan gravecon. La Korea milito, kiun sekvis la Vjetnama milito, faris la insulon strategia, milita kaj politika bazo servanta al interesoj de Usono en Azio.

Vaŝingtono do provizis ekonomian helpon kaj pledis por politika kaj milita subteno de Respubliko Ĉinio en Tajvano, rifuzinte diplomatian agnoskon de Popola Respubliko Ĉinio. Tiuj jaroj estis ŝlosile gravaj por ke KMT gajnu absolutan kontrolon super Tajvana socio kaj laŭgrade konstruu modernan ekonomion en la insulo.

La transiro de Tajpejo al Pekino

La leviĝo de Ĉinio, politika kaj ekonomia, ne povis esti dum longa tempo ignorita de la okcidenta mondo. Do ekde la 1960-aj jaroj multaj okcidentaj landoj decidis fini diplomatiajn rilatojn kun Tajpejo kaj transiri al Pekino, ĉar Ĉinio sekvis la politikon “Unu Ĉinio” kiel antaŭkondiĉon por establi diplomatiajn rilatojn. Usono starigis diplomatiajn rilatojn kun PRĈ la 1-an de januaro 1979.

Tamen praktike ĉirkaŭ 50 landoj havas reprezentejojn en Tajvano, kiuj efektivigas plejparton de la aktivadoj, kutime atribuitaj al ambasadejo aŭ konsulejo. Fine de 2019 nur 15 landoj havis kompletajn diplomatiajn rilatojn kun Tajvano.

La internacia komunumo foje uzas la terminon “Ĉina Tajpejo” por priskribi Tajvanon. Tiu ĉi etikedo estas precipe uzata dum la Olimpikoj, sed ankaŭ fare de organizaĵoj kiel la Monda Organizaĵo pri Komerco.

Respubliko Ĉinio? 

Dum hodiaŭe la internacia komunumo preferas subteni la aktualan status-quo, traktante aparte Tajvanon kaj Ĉinion, certaj politikaj fortoj en ambaŭ lokoj pledas por ŝanĝoj.

En Tajvano tio estas movado, alvokanta forlasi la terminon “Respubliko Ĉinio” kaj rilatajn referenсojn, kaj anstataŭigi ĝin per termino Tajvano aŭ Respubliko Tajvano. Du politikaj partioj plej laŭte parolas pri tio: la Alianco Formosa kaj la Tajvana Solidareca Unio. La movado spuras siajn radikojn de la Japana kolonia regado en Tajvano inter 1895-1945 kaj evoluis ekde la 1990-aj jaroj je kelkaj politikaj partioj kaj civilaj movadoj, kiuj pledas pri kulturaj kaj lingvaj rajtoj [eo].

Plej forta oponanto de tiu ĉi politika vidpunkto estas la KMT, kiu subtenas la identecon de la Respubliko Ĉinio [Tajvano] kaj kredas je la reunuiĝo de Tajvano kaj Ĉinio en longdaŭra perspektivo.

DPP, la Demokratia Progresema Partio [eo], havas oble pli ambiguan pozicion: kiel parto de la Verda koalicio, ĝi subtenas la nocion de Tajvano kiel suverena ŝtato kaj ne strebas al reunuiĝo kun PRĈ. Sed ĉu Tajvano referencas al Respubliko Ĉinio limigita je teritorio de Tajvano aŭ ĉu ĝia pozicio povus evolui ĝis la proklamo de Respubliko Tajvano — tio estas la afero vortumata malsame en malsama tempo, depende de balota kalendaro kaj personaj vidpunktoj de DPP-gvidantoj kaj altranguloj.

“Unu lando, du sistemoj” de Pekino 

Por Pekino iu ajn nocio de sendependa Tajvano estas neakceptebla. Pekino daŭrigas insisti ke reunuiĝo sub la KPĈ estas ĝia oficiala politiko kaj strategio por la estonteco kaj ĝi ne ekskludas la uzon de milita forto. Ĝi kredas ke “Unu lando, du sistemoj”, aktuale uzata en Honkongo kaj Makao, estas la kadro por reunuiĝo.

Dume Pekino fortigas sian politikon de la detenado de  Tajvano en diplomatio kaj aliaj sferoj. Ĝi sukcese konvinkis multajn landojn, agnoskintajn Tajvanon, rompi rilatojn kaj transiri al Ĉinio. Krome ĝi sukcese trudas siajn vidpunktojn je multaj ekonomiaj aktivadoj, devigante eksterlandajn flugkompaniojn, retvendejojn, kulturajn kaj sciencajn agantojn uzi la terminon “Tajvano, Ĉinio” en reklamo aŭ anoncoj de eventoj por eviti eventualajn venĝojn, sankciojn aŭ rifuzon de aliro al la ĉina merkato.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.