Dokumenta filmo el Tajvano prezentas forgesitan historion de vjetnama rifuĝejo en la 1970-aj jaroj

Ekrankopio el la dokumenta filmo “Nekonata tendaro” fare de la Tajvana Jutuba kanalo 公視綜合.

Kvankam hodiaŭ en Tajvano [eo] plu mankas leĝo pri azilo, ĝi ne ĉiam estis indiferenta al rifuĝintoj. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ĝi akceptis ondon de rifuĝintoj el Vjetnamio, kiel tion montras nova dokumenta filmo “彼岸他方” [Nekonata tendaro].

La filmo, premiere prezentita en la angla en Tajpejo [eo] fine de aprilo, malkovris malmulte konatan aspekton de la Tajvana historio: la insula ŝtato gastigis rifuĝejon de vjetnamaj boatuloj de 1977 ĝis 1988. 

“Nekonata tendaro” (ĉine: 彼岸他方) estis farita de la Tajvana PTS kaj rakontas la historion de pli ol 2 000 vjetnamaj boatuloj, kiuj sukcesis navigacii al Tajvano sur 51 boatoj de junio 1977 ĝis 1988. Ili ricevis azilon en du apartaj tendaroj en la Penghuaj insuloj [eo], sudokcidenta parto de Tajvano. En 1977–1988 tiu ĉi komunumo kreskis ĉar beboj naskiĝis en la tendaroj.

Unu el personoj de tiu ĉi filmo estas Liu Chihsiung (ankaŭ nomata Asio), produktanto de dokumentaj filmoj el Tajvano, kiu dediĉis preskaŭ tridek jarojn de sia vivo al tiu ĉi temo. Lia historio komenciĝis antaŭ jardekoj kiam Asio, servinta kiel soldato sur la Penghuoj meze de la 1990-aj jaroj, eksciis pli pri la tendaroj antaŭ ol iliaj barakoj estis detruitaj en 2003. Kune kun sia frato, li finfine filmis la konstruaĵojn, poste daŭrigis esploradon en arĥivoj kaj Interreto, serĉante informojn pri la tendaroj, iliaj eksaj loĝantoj kaj iliaj parencoj kiuj nun loĝas dise tra la mondo. La tendaroj estis fermitaj en 1988, ĉar iliaj loĝantoj ricevis permeson resti en Tajvano, se ili povis pruvi sian devenon de etnaj ĉinoj; aŭ ili ricevis ŝancon setliĝi konstante en aliaj lokoj, plejparte en Nordameriko kaj Eŭropo.

La filmo de PTS montras kortuŝan scenon, en kiu iuj el la homoj naskiĝintaj en la tendaroj, revenas al la Penghuoj. Ili klarigas ke revenante al tiu ĉi loko, ili pli proksime rigardas siajn identecon kaj familian historion. En la tago de la anglalingva premiero la 30-an de aprilo unu spektantino ekstaris kaj klarigis ke ŝi venis el Usono kaj estas filino de rifuĝinto el la tendaro.

Kadre de tiu ĉi aktivado, Asio establis neregistaran organizaĵon por konservi la memoron pri tiu ĉi malmulte konata historio, la Chiangmei Rifuĝintan Arĥivan Asocion (angle:  Chiangmei Refugee Archive Association, do CRAA), kiu helpas kolekti monon por estontaj arĥiva kaj la nuntempa filma laboroj.

Efektive Asio estas ankoraŭ en la komenco de sia filma projekto, daŭranta lian tutan vivon. Kiel li klarigas en intervjuo al Global Voices, farita en lia oficejo en Tajpejo en miksaĵo de la angla kaj ĉina, krom la televida filmo li nun laboras pri nova dokumenta filma trilogio, kaj samtempe pri libro kiu detale prezentos la historion.

Li mem tiel klarigas sian obsedon je tiu ĉi temo:

Mi fakte ne povas klarigi, ĉar origine mi havis neniun rilaton al Sud-Orienta Azio aŭ rifuĝintoj. Kiel studento mi publikigis subteran universitatan gazeton, ĉar ni ankoraŭ vivis sub militleĝo. Kiam mi devis servi en la armeo en 1994–1996, oni nomumis min help-redatoro de la armea gazeto, konsiderante mian pasintecon. Tio estis tempo kiam mi sonĝis ke juna virino en Kamboĝo, verŝajne viktimo de la tendaroj de Ruĝaj Ĥmeroj, alparolis min kaj diris angle: “Ĉu vi iam estis ĉi tie?” Mi havis du sonĝojn rilatajn al tiu ĉi historio, la lasta okazis en 2003.

Jen filmeto en kiu li detale klarigas tiun ĉi sperton:

Asio ankaŭ prezentas Tajvanan vidpunkton pri Vjetnamio:

Ŝajnas ke eksterlandanoj pli interesiĝas pri tiu ĉi temo ol tajvananoj. Kvankam Tajvano historie estas frontlinio, akceptinta rifuĝintojn kiuj fuĝis de la ĉeftera Ĉinio. Samtempe plejparto de tajvananoj opinias ke ili estas pli superaj rilate homojn el Sud-Orienta Azio. Sekve de tio nia ĉina-vjetnama komunumo estas vere silentema en Tajvano kaj ne aŭdigas sian voĉon. Ni havas signifan komunumon de vjetnamoj, venintaj por labori kaj kadre de geedzecoj, plejparte post kiam Vjetnamio lanĉis la reformpolitikon Đổi Mới, kio kongruis kun la tempo kiam Tajvano ŝanĝis sian politikon kaj finis militleĝon.

Post la armeo, Assio laboris kiel ĵurnalisto kaj finfine lernis esti reĝisoro kaj kameraisto. Samtempe li laboris kiel busa ŝoforo por kovri siajn vivelspezojn kaj jam estis preta forlasi la kinon, kompreninte kiom malfacilas esti faranto de dokumentaj filmoj en Tajvano. Sed en 2012 li revenis al tiu ĉi projekto post renkonti homojn, kiuj havis rektan rilaton al la administrado de la tendaroj.

Li finis la intervjuon dirinte:

Tiu ĉi procezo ebligis al mi revizii mian infanaĝon kaj adoleskon, kiu finiĝis en 1988. Sed plej grave estas ke tiu ĉi projekto faris min malpli soleca. La internacia komunumo ignoras Tajvanon kaj rifuzas agnoski ĝin. Nun, post kiam mi faris tiun ĉi laboron kaj la trilogio pretas esti prezentita, mi sentas konekton al Sud-Orienta Azio. Tio faris min pli kompleta persono.

La komplika historio de Tajvana-Vjetnamaj rilatoj

Vjetnamio kaj Tajvano havas komplikan historion, ĉar Tajpejo, kiu ekde la mezo de la 1940-aj jaroj estis regata de la kontraŭkomunista Kuomintango, evoluigis proksimajn rilatojn kun Sud-Vjetnamio, kiu estis batalanta kontraŭ la komunista Nord-Vjetnamio kun subteno de Usono ĝis 1975, kiam Sajgono falis kaj la lando estis reunuigita sub la komunista regado.

Vjetnamio ĉiam havis signifan komunumon de etnaj ĉinoj, venintaj de la ĉeftera Ĉinio, sed ankaŭ de Tajvano kaj aliaj centroj de la ĉina diasporo. Krome multaj tajvananoj migris al Sud-Vjetnamio meze de la 1950-aj jaroj, kiam Sud-Vjetnamio establis diplomatiajn rilatojn kun Tajvano en 1955. Sudvjetnamaj studentoj ankaŭ venis al Tajvano por studi, kaj Tajpejo provizis teknikan kaj militan helpon al Sajgono, dum ambaŭ landoj interŝanĝis  multajn vizitojn de ŝtatoficistoj. Rimarkindas ke tuj antaŭ la falo de Sajgono en 1975, ankaŭ konata kiel liberigo de Sajgono, la sudvjetnama prezidento fuĝis al Tajvano, kie lia frato servis kiel ambasadoro.

Post longa periodo de frostigitaj rilatoj, Tajpejo kaj Hanojo komencis evoluigi ekonomiajn rilatojn fine de la 1980-aj jaroj. Hodiaŭ estas pli ol 200 000 vjetnamaj gastlaboristoj en Tajvano kaj multaj tajvananoj vojaĝas al Vjetnamio kiel turistoj.

Ardaj debatoj en Tajvano pri la manko de azilo-leĝo 

La historio de la vjetnamaj rifuĝejoj estas plejparte nekonata en Tajvano, ĉar ĝis nun la lando ne havas azilo-leĝon kaj ne akceptas oficiale rifuĝintojn. Tio okazas ĉefe pro proksimeco de Tajvano al la Popola Respubliko Ĉinio kiu havas loĝantaron je 1,3 miliardoj da homoj, multaj el kiuj povus peti politikan azilon se ili ekhavus tian ŝancon.

La temo iĝis eĉ pli tabuita post la fifama incidento, dum kiu almenaŭ 19 boatuloj venintaj el Vjetnamio estis mortpafitaj de la Tajvana armeo en 1987. La memoro pri tiu ĉi kazo plu vivas, kiel tion montris lasta raporto de la tajvana registaro, publikigita en 2022.

Hodiaŭ la debato pri la manko de azilo-leĝo ekflamis denove pro du kialoj: unue, ĉar UN ne agnoskas Tajvanon, kvankam ĝi estas komplete sendependa ŝtato, kaj due, pro lastatempa provo de multaj honkonganoj eskapi politikajn reprezaliojn de Pekino sekure fuĝante al Tajvano, la lasta libera haveno en ĉinlingva ŝtato.

Kiel klarigas jena artikolo de Taipei Times, dum tajvanaj leĝofarantoj plu rezistas, publika opinio ŝajne pretas al ŝanĝoj de la leĝaro:

Konsiderante potencialajn mekanismojn de azilo en Tajvano, iom pli da homoj akceptis ol malakceptis aprobon de iuspeca rifuĝinta akto (ne gravas, ĉu ĝi inkludos civitanojn de Ĉinio aŭ ne), dum plejparto de la homoj ne havas opinion pri tiu ĉi afero — kio spegulas la mankon de diskutoj en la tajvana socio. […] Aliflanke, 50% opinias ke akcepto de tia leĝo povus substreki homrajtajn valorojn de Tajvano kaj la diferencojn inter Tajvano kaj Ĉinio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.