Celebrante la eks-Jugoslavian muzikscenejon, halo de fama muzikstilo

Bileto por koncerto de rokmuzika grupo Ekaterina Velika (1982-1994). Fonto: Fejsbuk-paĝo de Ex-Yu Rock Center, uzata kun permeso.

Tiu ĉi artikolo de Ena Rizvić estis origine publikigita en Balkan Diskurs, projekto de la Post-Conflict Research Center (PCRC). Redaktita versio estas reafiŝata de Global Voices kadre de interkonsento pri interŝanĝo de enhavo.

Inspirita de la Musicians Hall of Fame, usonano Will Richard lanĉis la EX-Yugo Rock Center (EYRC) en Sarajevo. La celo de EYRC estas honori kaj celebri jugoslavian rokenrolon kaj la nuntempan muzikscenejon en Bosnio kaj Hercegovino kaj la regiono.

Amo de Richard al muziko komenciĝis en stokejo de vinilaj diskoj de lia patro kaj evoluis je pasio pri jugoslavia rokmuziko post kiam li loĝis kaj laboris en Bosnio dum kelkaj jaroj. Liaj planoj pri EYRC komencis efektiviĝi komence de 2021. Fine lia centro celas inkluzivi muzeon kaj ekspoziciejon, suveniran butikon, koncertejon kaj kompreneble ĝi ne povus esti parto de Sarajevo sen kafejo.

Oni planas vastigi la centron tiel ke ĝi inkluzivu muzeon kaj ekspoziciejon, suveniran butikon, koncertejon kaj kafejon. Fonto: Fejsubuk-paĝo de la Ex-Yu Rock Center, uzata kun permeso.

Dum rokmuziko estas plej ofte asociata kun Usono kaj Britio, multaj asertas ke Jugoslavio kreis aferojn kiuj egalis al tiuj de okcidentaj kolegoj. Unu el la plej influaj kaj sukcesaj grupoj en la regiono, Bijelo Dugme (Blanka Butono), originis el Sarajevo kaj registris siajn verkojn kun Abbey Road Studios. En diversaj kampoj ilia miksaĵo de klasikaj rokenrolaj instrumentoj kaj vokaloj kun tradiciaj melodioj de Okcidenta Balkanio kreis aŭtentikan muzikstilon.

Muziko pli gravas ol nacieco

Multaj el la plej bone konataj rokmuzikaĵoj de Jugoslavio devenas de Sarajevo, farante ĝin ideala loko por EYRC. Nuntempe muzeo de EYRC estas dediĉata ne nur al muzikbandoj, venintaj el la teritorio de Bosnio kaj Hercegovino. Ekzemple Majke (Patrinoj), unu el bandoj el Jugoslavio, favorataj de Richard, venis el Kroatio kaj verŝajne estos prezentata en la centro. Dum ĉiuj prezentitaj grupoj havas siajn unikajn historiojn kaj stilojn, EYRC prioritatigas muzikon, ne naciecon. Serbaj, montenegraj, bosnaj, kroataj, slovenaj, kosovaj aŭ makedonaj, tiuj ĉi bandoj estas konsiderataj unuavice artistoj kaj poste jugoslavoj.

Tiu ĉi projekto ne nur provizas bonan oportunon al la publiko esplori ĝian muzikon, sed ankaŭ donas oportunon al la urbo Sarajevo vastigi ĝian gamon da muzeoj. Nuntempe plejparto de la muzeoj en tiu ĉi ĉefurbo fokusiĝas je diversaj militoj kaj konfliktoj. Dum tiuj ĉi muzeoj estas neanstataŭigeblaj, ili kreas la senton ke milito estas la difina trajto de la kulturo, kio estas for de la vero. La projekto, kiu celas honori la kulturajn aspektojn de la urbo kaj ĝia historio, estas necesa por pentri pli akuratan bildon por turistoj, kiuj povus ne kompreni la nuancojn de la historio de Sarajevo kaj de ĉiuj ĝiaj kulturaj epokoj.

Kiel ekzemplo povas servi la simila projekto Sevdah Art House, kiu fokusiĝas je specifa tipo de bosnia folkmuziko nomata Sevdalinko [eo]. Tiu ĉi kafejo kaj muzeo honoras la plurjarcentan muzikan tradicion, kiu iĝis vere populara komence de la 1900-aj jaroj.

EYRC celas iĝi allogilo tiukampe. “Ĝi ne nur proponos al eksterlandanoj, vizitantaj Sarajevon, unikan eblecon mergiĝi je jugoslavia muziko, sed ĝi ankaŭ ebligos al homoj el la tuta regiono trakti la kulturon je pli neŭtrala kaj pozitiva medio” diris Richard, emfazante ke celebrado de jugoslavia rokmuziko celebras plurkulturan historion de Sarajevo.

EYRC ankaŭ celas allogi novajn artistojn kaj kuraĝigi ilin kundividi ilian muzikon kun lokanoj kaj eksterlandanoj. “Tio estas loko kie koncertejo ludos ŝlosilan rolon en la centro, ĉar ĝi ebligos al artistoj el la tuta regiono, kiuj povus esti inspiritaj de la legendaj aferoj prezentitaj en la ekspozicio, kundividi iliajn proprajn verkojn. Honorante la pasintecon, homoj povas iri antaŭen kaj evoluigi novajn aŭtentikajn stilojn, same kiel kuraĝaj artistoj faris tion dum la tuta historio” aldonis Richard.

“Mi vidos vin ĉe la malfermo”

Homoj, adorantaj la rokenrolan muzikon de la eksa Jugoslavio, estas ege entuziasmaj pri la ideo de Will Richard. Dragan “Điđi” Jankelić, eksa tamburisto de Bijelo Dugme, diris ke “la ideo de rokmuzika muzeo de la eksa Jugoslavio en Sarajevo estas vere mojosega kaj mi subtenas ĝin per mia tuta koro kaj animo! Mi ŝatus vidi nin ĉiujn ĉe la malferma ceremonio. Ĝis revido tie!”

Dino Šaran, ĉefkantisto de la grupo Letu Štuke (Fluganta Ezoko), konstatis en lasta intervjuo kun Richard, ke ankaŭ li komplete subtenas la projekton kaj pretas kontakti iujn ajn aliajn artistojn kiuj povus interesiĝi pri la centro. Sed en tiu ĉi intervjuo Šaran atentigis pri la ĉefa malfacilaĵo, kiun alfrontos la centro: separi la arton disde la artisto. Dum li povas adori la jugoslaviajn rokmuzikajn albumojn, eldonitajn de artistoj antaŭ la milito, li agnoskas ke artistoj plu respondecas pri iliaj naciismaj agoj aŭ diroj dum kaj post la disfalo de Jugoslavio [eo].

Sekvi tiun ĉi fajnan linion inter aprezi la arton kaj rekoni la kontraŭdirojn de individuaj artistoj estas malfacila, sed necesa parto de la vojo antaŭen, kio, kiel komprenas EYRC, devas esti traktita zorgeme kaj denove, celante prioritate la muzikon.

Tiuj ĉi politike tiklaj aferoj kreas evidentajn obstaklojn, ĉar malpli da financado estas destinata al projektoj, kiuj ne rekte promocias repaciĝon aŭ memorigadon kiel tion faras militaj muzeoj. Tamen tio ne malhelpis al EYRC gajni internacian subtenon. Centar za promociju civilnog društva (Centro por la promociado de civila socio), AMUS, UNESKO, kaj aliaj organizaĵoj jam sponsoris kaj subtenis la projekton.

“Tio estas nura komenco, sed EYRC jam montris valoron de sia misio” diris Richard.

Artistoj, produktoroj, administrantoj, promociantoj, fotistoj, ĵurnalistoj kaj zelotoj, kiuj dezirus donaci aŭ prunti originalajn/aŭtentikajn fotojn, afiŝojn, registraĵojn, instrumentojn, vestojn, dokumentojn, maloftajn registraĵojn aŭ aliajn aĵojn, kiuj povus esti valoraj por la centro, bonvolu rekte kontakti EYRC. Vi povas kontakti per info@ex-yurock.com aŭ voki +387 62 332 770 aŭ +381 63 386 451.

Por aŭskulti eksjugoslavian rokmuzikon kaj celebri ĝian diversecon, klaku en Spotify la muzikliston ExYu fare de Balkan Diskurs lokitan malsupre. Por pli da muziko el la tuta mondo simila al tiu ĉi, sekvu  Global Voices’ Spotify curations.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.