Mi estas bonŝanca havi sirian pasporton

IMAGE: Public domain by Pixabay.

Bildo: publika havaĵo de Pixabay.

Ĉi tiu afiŝo estas parto de speciala serio [en] de artikoloj de la blogistino kaj aktivulino Marcell Shehwaro, priskribantaj la realaĵojn de la vivo en Sirio [eo], kie daŭras la milito inter la du armeoj, tiu kiu estas lojala al la nuna reĝimo kaj tiu kiu provas elpeli ĝin. 

Kara sekuristo,

Mi estas bonŝanca havi sirian pasporton. Bonvolu kompreni, ke se ne estus pro tiu ĉi pasporto, la hazarda elektado ne estus elektinta min, hazarde kaj koincide, por plua kontrolo en ĉiuj flughavenoj kiujn mi iam trairis.

Se ne estus pro mia siria pasporto, mi estus povinta trairi kiel ĉiuj aliaj, aŭ, por esti preciza, kiel preskaŭ ĉiuj. Mi estus trairinta, sen rimarki la malbonŝanculojn kiuj estis elektitaj por tia plua kontrolo. Mi estus havinta la privilegion atingi mian destinon je la planita tempo.

Imagu ke tiel okazus! Estus kvazaŭ mia tempo vere gravas. Se tio estus la kazo, mi certe malsukcesus rimarki tiujn, kiuj venas el landoj kiuj kvazaŭ valoras malpli ĉar la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj [eo] ŝajne malpli aplikiĝas al ili.

Se ne estus pro mia siria pasporto, mi neniam estus aŭdinta tiun ege ĝentilan frazon: “Bonvolu, ĉu vi povas atendi ĉe tiu ĉi flanko de la muro, fraŭlino?”, kaj mi ne estus memorinta miajn infanaĝajn punojn en la lernejo.

Kial la mondo estas punanta nin? Ĉu vi ne pensas ke ĉiuj landlimoj devus esti malfermitaj specife por ni, sirianoj, kun nur vorto de pardonpeto?

“Mi ne estus rimarkinta kiel oni igas nin, la suspektatojn, defendi kun ekstrema ĝentileco nian senkulpecon kaj denunci terorismon; nin, kiuj pli ofte estas la celo de terorismo ol iu ajn el tiuj kiuj prikontrolas nin pri ĝi.”

Se ne estus pro mia siria pasporto, mi ne estus rimarkinta kiel oni igas nin, la suspektatojn, defendi kun ekstrema ĝentileco nian senkulpecon kaj denunci terorismon; nin, kiuj pli ofte estintas la celo de terorismo ol iu ajn el tiuj kiuj kontrolas nin pri ĝi.

La vera terorismo flugas al vi pere de privataj jetoj, kaj al privataj flughavenoj, mortiginte nin silente, kaj okupas la paĝojn de via gazetaro kaj igas viajn komunikilojn diskuti pri la eleganteco de lia edzino – la “Dezerta Rozo”.

Via ĝentileco, sinjoro, mortigas min pli ol via diskriminacio. “Bonvolu…” “Ni bedaŭras reteni vin…” “Ni bedaŭras ke vi devas sperti tion ĉi…” Tiuj sonas kiel kliŝoj kiujn viro proponas al virino kiun li ne amas. “Ne estas vi, estas mi…” Temas pri troigata ĝentileco por provi plibonigi la amaran veron. Tiuj vortoj nur funkcias por ke oni sentu sin mem pli bone. Vi sendas nin al plua kontrolo kun neniu akuzo krom niaj identecoj, sed vi faras tion kun grandega ĝentileco.

Estis pura hazardo ke duono de la atendantoj en la kontrola koridoro levis siajn manojn, kiam la inspektisto vokis por “Mohammed”. Estas pura hazardo, meze de tiom da aliaj similaj koincidoj.

Pardonu min, sinjoro, mi estas obsedata pri identigantaj skemoj. Se ne estus pro mia siria pasporto, mi eble ne estus rimarkinta la ripetiĝantan skemon – pure hazardan ripetiĝantan skemon, kompreneble.

Mi sidas tie kaj atendas kun la aliaj. Mi prenas arablingvan libron de Ibrahim Nasrallah, palestindevena verkisto kiu parolas pri rezisto kaj amo. Mi memoras la tempon kiam mi estis aktivulino batalanta por libereco kaj demokratio, partoprenanta en protestoj kaj kuranta por ŝirmo, kaj verkanta. Mi rigardas la libron en mia mano. Nun mia plej granda rezisto-ago estas teni enmane arablingvan libron ĉe flughaveno.

Pardonu min, sinjoro, se mi aludis al kiel problemaj estas viaj pridemandadoj al sirianoj. Vi komprenas, iuj el ni estas spertintaj la neimageblan dum pridemandadoj, do io tiel ĝentila ne timigas nin. Aliaj tiom timas iun ajn en uniformo ke ili eĉ konfesas pri aferoj kiujn ili eĉ ne konas. Do kiun “veron” vi provas elbuŝigi el ni?

Mi ankaŭ petas vian pardonon, ĉar mi ne celis diri “Ne” kun tia fiero, kiam vi petis min malŝlosi mian poŝtelefonon. Vi komprenas ke tiu ĉi peto resonas profunde en nia kolektiva konscienco kiel sirianoj. Tiu ĉi peto revenigas min al la kontrolpunktoj en mia lando, kie diri “Ne” al tia peto povus simple mortigi onin. Mi diris “Ne” kun fiero, ĉar mi volis enspiri iom de via demokratio.

Ĉu vi komprenas la signifon de la morto de duona miliono de mia propra popolo dum ili serĉas demokration? Kion signifas povi diri “Ne” sen esti mortigita?

“Mi provos aspekti gaja kaj feliĉa en la flughaveno, sed permesu min doni al vi malgrandan konsilon: se vi vidas gajan kaj feliĉan sirianon en flughaveno, estas tiam ke vi vere devas suspekti.”

Ĉu vi demandas min pri mia celo esti en via lando? Mi ne scias. Mi venis por paroli pri la morto. Oni diras al mi ke mi estas tiel bona ĉe parolado pri la morto, ke iuj el vi eĉ aplaŭdas min kiam mi finas. Mi estas vidinta tiom da homaj restaĵoj en Halepo [eo] kaj ŝajnas ke mi bone scias enmerkatigi tion anglalingve.

Jen kion mi venis fari ĉi tie. Serĉi aliancanojn kiujn mi povas konvinki ke ni meritas malpli da morto, kaj ke eble, nur eble, bombardi lernejon estas honto por la tuta homaro.

Ĉu mi ŝajnas al vi kolera? Mi pardonpetas! Mi ankoraŭ ne majstras viajn manierojn. Aperi kolera igas onin suspektinda. Mi scias, kaj vi scias kiel emociaj ni estas. Vi komprenas, ni ankoraŭ ne lernis kiel esti malpli koleraj, dum ĉiuj aviadiloj en la mondo helpas al nia registaro bombardi nin tage kaj nokte. Mi provos aspekti gaja kaj feliĉa en la flughaveno, sed permesu min doni al vi malgrandan konsilon: se vi vidas gajan kaj feliĉan sirianon en flughaveno, estas tiam ke vi vere devas suspekti.

Ĉu mi ŝajnas al vi nervoza? Eble tio estas ĉar mi ne komprenas kiel iu povus respondi “jes” al la demando: “Ĉu vi estas membro de sekreta malpermesata organizaĵo?”

Ne! Ne! Ĉiuj sekretaj pacaj grupoj de kiuj mi iam estis membro estis detruitaj de nia reĝimo, iliaj membroj dislokitaj kaj ilia juneco mortigita sub torturo. Ĉu mi iam uzis pafilojn? Mi iam proponis al ulo kiun mi ŝatis ke li iru pafi por liberigi iom da kolero, sed li konsilis ke ni pli bone evitu tion, ĉar kiel sirianoj ĝi ne aspektus bone en niaj oficialaj paperoj. Sed mi nur proponis tion ĉar mi tre ŝatis la ulon, kaj vi scias kiel amo igas nin fari stultaĵojn. Sed mi ne havas intencon alproksimiĝi al armilo en mia tuta vivo. Ne, sinjoro, mi ne uzas armilojn, mi malamas armilojn, eĉ akvaj pistoloj ne trovos sian vojon en mian domon.

Malgraŭ ĉio tio, mi estas bonŝanca havi sirian pasporton, ĉar miloj estas senigitaj de pasporto pro politika decido. Milionoj da aliaj, kiuj ne estas tiom bonaj en la merkatado de la morto kiel mi estas, aŭ kies rakontoj estas malpli ekscitaj al la spektantaro, ne ricevas vizojn por vojaĝi, do ili venas al vi surmare. Iuj el ili mortas nur por transiri al vi, do kio estas kvar horoj en la atendejo kompare al tio?

Mi estas bonŝanca havi mian sirian pasporton. Imagu – post ĉio kion mi travivis, mi ankoraŭ havas koŝmarojn en kiuj mi perdas mian pasporton kaj vekiĝas terurita.

Mi havas obsedan-kompulsivan kutimon kontroli mian pasporton ĉiun kvinan minuton kiam mi vojaĝas. Se mi perdus ĝin, mi ne scias ĉu iu el tiuj priokupiĝantaj internaciaj entoj helpus min akiri alian vojaĝdokumenton se la adoleskanto Bashar Al-Asaad rifuzus konsideri nin civitanoj kaj punus nin pro eskapado el la kondukŝnuro per rifuzo doni al ni pasportojn.

Nek mi volas kreskigi la rifuĝinto-krizon en viaj landoj, Dio savu.

Mi estas bonŝanca havi sirian pasporton. Ĉu vi bonvolos redoni ĝin al mi?

Dankon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.