La dua Pintkunveno pri Majaaj Lingvoj kunigas ciferecajn aktivistojn por kunlabora lernado kaj interŝanĝo

La dua Pintkunveno pri Cifereca Aktivismo por Majaaj Lingvoj, evento kreita kun la celo ebligi spacojn por lernado kaj interŝanĝo inter ciferecaj aktivistoj kaj iliaj komunumoj laborantaj pri la antaŭenigo, konservado kaj revigligo de majaaj lingvoj en Meksiko kaj ekster ĝi, estas planita por okazi en la urbo San Cristóbal de las Casas, Ĉiapaso, Meksiko, inter 17-20 januaro 2024. Tiu ĉi kvartaga evento estas organizita de Rising Voices, kiu estas iniciato de Global Voices, kun la subteno de ĝia ĉefa sponsoro, la Fondaĵo W.K. Kellogg.

Kunigante ciferecajn aktivistojn de suda Meksiko, Gvatemalo kaj Belizo, la diversaj aktivaĵoj helpos la partoprenantojn devenajn de la regiono krei retojn de reciproka lernado pri solidareco kaj subteno, formi, kundividi strategiojn kaj taktikojn, kaj prilumi komunumon de praktiko gvidata de lokaj iniciatoj, rimedoj kaj prioritatoj.

La unua pintkunveno okazis en januaro 2023 en Mérida, Jukatanio.

Aktivaĵoj

La evento dividiĝos laŭ kvin ĉefaj aktivaĵoj, inkluzive de kelkaj por invititaj grupoj kaj kelkaj malfermaj al la ĝenerala publiko:

Kuniĝo de la stipendiitoj de 2023 kun tiuj de 2022: 17 & 18 januaro 2024.

Grupo de stipendiitoj ADLM en 2022 kaj mentoroj ĉe la pintkunveno ADLM. Foto de Luis Flores por Rising Voices.

Dum la lastaj du jaroj, du grupoj de po 10 stipendiitoj, de la duoninsulo Jukatanio kaj la ŝtato Ĉiapaso, estis elektitaj por efektivigi projektojn pri cifereca aktivismo en siaj lokaj komunumoj. Tiu sperto inkludis monatajn ciferecajn renkontiĝojn kun komunumoj de reciproka lernado. Tiuj renkontiĝoj estos por ili oportuno kuniĝi dum du tagoj por kundividi spertojn kaj plifortigi rilatojn por daŭra kunlaboro.

Ateliero pri la kreado de ciferecaj libroj por infanoj en majaaj lingvoj: 17 & 18 januaro 2024

En oktobro kaj novembro 2023, grupo de tradukistoj de diversaj komunumoj parolantaj majaajn lingvojn partoprenis serion da ciferecaj atelieroj por plibonigi siajn tradukkapablojn kaj lerni kiel krei ciferecajn librojn utiligante la platformon Storyweaver. Rezulte, pli ol 50 novaj infanlibroj estas nun disponeblaj rete en lingvoj kiaj Tseltal, Tsotsil, Yucatec Maya, Ch'ol kaj Tojolabʼal. Por la pintkunveno, 11 diversaj libroj estis presitaj por esti kundividitaj kun lokaj komunumoj. Grupo de tradukistoj estas invitita kuniĝi por kundividi sian sperton pri la platformo, lerni strategiojn por la disvastigo de tiuj libroj kaj daŭrigi la kreskigon de siaj tradukkapabloj.

Komunuma vizito kaj interŝanĝo: 17-a de januaro 2023

Kontakto kun lokaj komunumoj kiuj ne povus aliĝi al la aktivaĵoj en San Cristóbal estas grava parto de la pintkunveno. La grupoj de stipendiitoj kundividos siajn spertojn kaj aŭdos pri la laboro de indiĝenaj artistoj kiuj estas parto de la Centro Artex en San Juan Chamula, 10 kilometrojn for de Cristóbal.

Publika konferenco: 19-a de januaro 2024

La pintkunveno malfermas siajn pordojn al la ĝenerala publiko komencante per konferenco kun podiaj diskutoj, mallongaj prezentaĵoj fare de la stipendiitoj kaj la oficiala lanĉo de la projekto “Ciferecaj Iniciatoj por Indiĝenaj Lingvoj”, kiu estas partneriĝo inter Global Voices kaj UNESKO.

La priparolotaj temoj inkluzivas kiel igi ciferecan aktivismon pli inkluziva kun la partopreno de junuloj, la gravecon igi ciferecajn sekurecajn ilojn kaj rimedojn haveblaj en majaaj lingvoj, alternativojn por konekteblo kiam Interreto ne bone funkcias, kaj strategiojn por certigi justan aliron al cifereca enhavo en majaaj lingvoj. Vidu la plenan programon ĉi tie (en la hispana).

Foiro pri cifereca aktivismo por majaaj lingvoj: 20-a de januaro 2024

Nova aldonaĵo al la pintkunvenaj aktivaĵoj inkludas unutagan foiron malferman al la ĝenerala publiko kaj kie ciferecaj aktivistoj de la regiono havos la oportunon kundividi sian laboron en interaga maniero.

La aktivaĵoj temos pri praktikaj montroj de uzado de ciferecaj iloj por reklami majaajn lingvojn, ekzemple kiel krei haltomovan animacion, uzante artefaritan inteligentecon por krei multmedian enhavon por reklami majaajn lingvojn, kiel traduki liberan softvaron en la majaajn lingvojn, kaj kiel redakti artikolon ĉe Vikipedio en indiĝenaj lingvoj.

Cifereca foiro en Oaĥako, Meksiko. Foto de Rising Voices.

Prelegoj ankaŭ estas planitaj, en kiuj ciferecaj aktivistoj havos 20 minutojn por kundividi pri sia laboro, kun prezentaĵoj de Meksiko, Gvatemalo kaj Belizo.

Dum la tago, 36 diversaj budoj estos instalitaj por montri iliajn ciferecajn projektojn, inkluzive de apoj, multmediaj projektoj, iniciatoj pri komunuma konektiĝo, ciferecaj ilustraĵoj kaj ciferecaj platformoj por lingvolernado.

Tiu ĉi foiro estos organizita en kunlaboro kun La Enseñanza – Casa de la Ciudad.

Vidu la plenan programon ĉi tie (en la hispana).

La pintkunveno estas parto de la projekto Cifereca Aktivismo por Majaaj Lingvoj (ADLM), lanĉita en 2021, kiu konsistas el stipendia programo, en kiu 10 ciferecaj aktivistoj de Chiapas kaj la duoninsulo Jukatanio (ŝtatoj Jukatanio kaj Quintana Roo) aliĝas al komunumo de reciproka lernado por efektivigi projekton pri cifereca aktivismo bazita sur bezonoj kaj prioritatoj de iliaj lokaj komunumoj.

La pintkunveno estas ebla kun la subteno de la Fondaĵo W.K. Kellogg, la Municipa Registaro de San Cristóbal, la organizaĵo La Enseñanza kaj la Kultura Asocio Na Bolom.

Sekvu la eventon en sociaj retoj per la kradvorto #ADLM24.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.