Kvin kantoj por festi la tagon de indiĝenaj popoloj

Foto de la muzikfilmeto de Kaê Guajajara, Minha Força (kun Canário Negro kaj Nelson D)

Per rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj [eo] de 1994, la 9-an de aŭgusto, indiĝenaj popoloj estas memorfestitaj, difinitaj kiel apartaj kulturaj kaj etnaj grupoj, kies anoj devenas de la plej frue konataj loĝantoj de [geografia] loko kiu poste estis koloniigita de nun reganta grupo.

En la amerika kontinento, indiĝenaj popoloj suferis atakojn ekde kiam komenciĝis la eŭropa koloniigo en la 15-a jarcento. Ĝia loĝantaro estis amasmortigita pro fremdaj malsanoj, trudlaboro [eo], deviga migrado [eo] por eltiri rimedojn, same kiel pro aliaj formoj de perforto. Hodiaŭ, ilia vivstilo, lingvoj, kulturo kaj vivoj estas ankoraŭ endanĝerigitaj pro loĝiga koloniismo, perforto, klimata ŝanĝo [eo], ekonomia, rasa  diskriminado kaj kultura asimilado [eo]. Krome, multaj indiĝenaj virinoj suferas seksan perforton. Kadre de nia tutmonda vivmedia krizo, indiĝenaj popoloj estas la ĉefaj gardistoj de flaŭro kaj faŭno. Ili konsistigas 5% de la monda loĝantaro, sed protektas 80% de la monda biologia diverseco, kerna ero por redukti la efikojn de la klimata ŝanĝo.

Muziko estas potenca veturilo por arta esprimo, identeco, emocioj kaj socia ŝanĝo. Ĉi tie ni prezentas kvin kantojn de indiĝenaj virinoj kaj neduumuloj [ndlt.: neduumaj homoj estas tiuj kiuj identigas sin nek kiel virojn nek kiel virinojn. Detalaj informoj en Esperanto sur tersiso.net] de la tero kiun ni hodiaŭ konas kiel Amerikon, nomo kiu devenas de la itala navigisto kaj komercisto Amerigo Vespucci [eo]. Por tiuj kiuj estis sur la kontinento dum dekoj da miloj da jaroj, ĉi tiu regiono estas konata kiel Abya Yala [Testudinsulo].

Orgullosa soy Raíz [Mi estas fiera radiko], de María Reyna

María Reyna estas indiĝena kantistino de mihea [eo] deveno el la regiono oaĥaka (Oaxaca), Meksiko. Kune kun Joaquín Garzón Rivera, direktoro de orkestro, komponisto kaj pianisto, ŝi lancis en 2019 Orgullosa soy Raíz [Mi estas fiera radiko]. Ŝi kunfandas operajn voĉojn kun ĝenroj kiel ĵazo kaj bolero, kaj kantas hispane kaj en pluraj indiĝenaj lingvoj.

En kunteksto plena je diskriminacio kaj rasismo rilate al indiĝenaj popoloj en Meksiko, Reyna kantas pri sia fiereco pri esti indiĝena virino en Orgullosa soy Raíz.

Que honor ser Raíz
de culturas ancestrales
ricas y ceremoniales
que desborda este país

Kia honoro esti radiko
de praulaj kulturoj
riĉaj kaj ceremoniaj
kiuj superfluas ĉi tiun landon

Nada [Nenio], de Lido Pimienta kune kun Li Saumet

Lido Pimienta de Barankilo, Kolombio, nun loĝanta en Toronto, Kanado, sukcesis elstari en la Amerikoj. Ŝi estas identigita kiel afrokolombianino kaj guaĥirino [wayú] [ĉiuj eo], kaj ŝiaj kantoj parolas pri feminismo, amo kaj ĝojo. Ŝia albumo Miss Colombia estis nomumita por la latinamerika premio Grammy por la plej bona latina rokmuziko aŭ alternativa albumo en 2020. “En ŝia muziko ni aŭdas elementojn de kumbio [cumbia] kaj bullerengue, indiĝenajn ritmojn de Kolombio, kune kun elementoj de elektronika muziko, en kelkaj kazoj sinteza popmuziko [eo] kaj en aliaj kazoj hiperpopo aŭ avangarda popo“, skribas la kultura revuo Doble Rodada [es].

En Nada [Nenio], kiun ŝi kantas kune kun Li Saumet, la kantistino de Bomba Estéreo, Lido Pimienta kantas pri la sufero de virinoj. Pimienta skribis pri sia kanto: “[Virinoj] portas nian doloron kiel memoron, kiel malsanon, kiel baton, kiel vundon (…) Doloras esti unu el ni. Doloras kiam vi estas de akvo, de suno kaj de monto, doloras se vi ne estas konsiderata kiel apartenanta al la ĝenerala socio aŭ ĉeftendenco [ofte referita kiel mainstream en la angla], vi devas pluvivi, ne vivi”.

Todo lo que yo sentí, todo lo que yo viví
Por todo lo que presentí, ya no me queda nada
Por todo lo que yo miré y todo lo que ya soñé
Por todo lo que te esperé, ya no me queda nada

Ĉio, kion mi sentis, ĉio, kion mi travivis
Por ĉio, kion mi sentis, al mi restas nenio
Por ĉio, kion mi rigardis kaj kion mi revis
Por ĉio, kion mi atendis por vi, al mi restas nenio

Ton vieux nom [Via malnova nomo], de Elisapie Isaac

Elisapie Isaac estas inuita [eo] kantaŭtoro, dokumentfilma produktisto kaj aktivulo de Kebeko, Kanado. Ŝi volas kanti pri la forto kaj la resilienco [eo] de la nordaj inuitaj komunumoj. Ŝi diras:

C’est vrai qu’on a vécu des choses extrêmement difficiles, mais les gens pensent toujours que les autochtones sont des victimes, mais allez les voir en 2018. Vous verrez la fierté d’un peuple qui travaille tellement fort. Le territoire, la langue, les enjeux sont encore bien là, mais les tambours reviennent. Les jeunes des premières nations réapprennent à les utiliser de façon cérémoniale. Ça va être fort comme guérison. On a de plus en plus l’impression qu’on nous entend et je sentais qu’il fallait que je parle aux gens de chez moi dans une langue qu’ils connaissent. Il fallait que je fasse encore de la musique.

Estas vere, ke ni travivis ege malfacilajn aferojn, tamen homoj ankoraŭ opinias, ke la indiĝenaj popoloj estas viktimoj, sed iru vidi ilin en 2018. Vi vidas la fierecon de popolo, kiu tiom multe laboras. La tero, la lingvo, la problemoj ankoraŭ estas tie, sed la tamburoj revenis. Gejunuloj de la Unuaj Nacioj instruas uzi tiujn [tamburojn] ceremonie denove. Tio estos forta resanigo. Pli kaj pli ni havas la impreson, ke ni estas aŭdataj, kaj mi sentis, ke mi devis paroli kun homoj hejme en lingvo, kiun ili konas. Mi devis denove muziki.

En Ton vieux nom (“Via malnova nomo”), la kantotekstoj estas poeziaj kaj nostalgiaj.
Dis-moi comment tu plantais la neige
Comment nous sommes faits de pierre
Je veux t'écrire une chanson
Pour te rappeler ton nom
Ton vieux nom

Diru al mi, kiel vi plantis neĝon
Kiel ni estas faritaj el ŝtono
Mi volas verki kanton por vi
Por rememorigi vian nomon al vi
Vian malnovan nomon

Minha Força [Mia forto], de Kaê Guajajara kune kun Canário Negro kaj Nelson D

Kaê, indiĝeno de guajajara [eo] deveno kiu kreskis en la favela [eo] komplekso de Maré en Rio-de-Ĵanejro, iĝis unu el la eksukcesantaj indiĝenaj kantistoj kaj aktivuloj de Brazilo. Ri identiĝas kiel neduuma [eo] kaj kantas pri la sperto de indiĝenoj, kiuj vivas en urbaj medioj, kaj miksas elementojn de repo, brazila funko (kiel en “Essa Rua é Minha”), kaj tradiciajn instrumentojn kaj elementojn de sia denaska lingvo Ze'egete.

En la kanto Minha Força (“Mia forto”), ri kune kun Canário Negro parolas pri la interna forto fronte al diverseco. La filmeto montras la solidarecon inter nigraj kaj indiĝenaj virinoj.

Ah, se eu soubesse//Sempre da força carrego//Fico tipo um cavalo//Sem entender a força

Aj, se mi scius
la forton kiun mi havas
Mi estas kiel ĉevalo
Sen kompreni sian forton

Remember me [Memoru min], de Fawn Wood

Fawn Wood, de kria [eo] kaj saliŝa [eo] deveno, estas komencanta kantistino kaj kantverkistino, ankaŭ tre aktiva ĉe TikTok kaj partoprenanta en powwows [ndlr: moderna poŭoo (powwow) estas specifa speco de evento kie homoj kunvenas por danci, kanti, societumi kaj honori indianan kulturon], kulturaj kaj sociaj kunvenoj de indiĝenaj popoloj de Nordameriko.

En majo 2022, ŝi gajnis la premion JUNO [eo] en la kategorio Indiĝena Tradicia Artisto aŭ Grupo de la Jaro, danke al ŝia albumo kakike, kaj ŝi planas publikigi novan albumon antaŭ la fino de la jaro. Pri la premio ŝi diris:

I think it’s a blessing and it was something that was a long time coming. At one time it was illegal to sing our music. But this is the music that has been on this land forever.

Mi pensas, ke estas beno kiu prenis longan tempon por alveni. Iam estis kontraŭleĝe ludi nian muzikon, sed tio ĉiam estis la muziko de ĉi tiu lando.

Remember Me (“Memoru min”) estas unu el ŝiaj plej popularaj kantoj kiuj trairis la indiĝenajn kontojn de TikTok por memori la virinojn kiuj suferis seksan perforton. La kanto estas amletero al tiuj kiuj mortis.

Remember me (remember me)
When the sun comes up in the morning sky
There I will be (there I will be)
Soaring with the eagle so high
Feelin’ free

Memoru min (memoru min)
Kiam la suno montriĝas en la matena ĉielo
Mi estos tie (mi estos tie)
Fluante alte kun la aglo
Sentante min libera


Estas multaj pliaj kantoj de indiĝenaj virinoj por malkrovi: la gvatemala [eo] kantistino de majaa [eo] deveno Sara Curruchich ĝisdatigadas ludliston en Spotify kun indiĝenaj kantistoj el la tuta mondo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.