Ne nur Usono: Residente portretas la tutan Ameriko en ‘This is Not America’

Ekrankopio de la muzikfilmeto “This is Not America” de Residente en Jutubo.  [ndltr. “Residente” estas oficiala pseŭdonimo por la potorika [eo] kantverkisto René Pérez, sed, oni povas traduki ĝin kiel “Loĝanto” en Esperanto]

La populara portorika repkantisto René Pérez, pli bone konata kiel Residente, ĵus lanĉis “This is Not America” [Ĉi tio Ne estas Ameriko], kanto kiu atentigas pri la luktoj de Latinameriko por paco kaj justeco. La videaĵo enhavas simbolajn kaj aŭdacajn bildojn de ŝtata subpremo, rasismo kaj ekspluatado, kaj jam havas pli ol naŭ milionojn da spektoj en Jutubo kaj estas kreskanta.

Dum la kanto, Residente eksteras familiaran indignon kiun multaj latinamerikanoj sentas kiam la vorto “Ameriko” estas uazata por defini Usonon kaj ne al la kontinento kiu iras de Argentino al Kanado. En intervjuo kun la BBC, Residente diris: “El la usona vidpunkto, ĉio kio okazas en la videaĵo ne estas Ameriko”.

La elementoj de la titolo, la kantoteksto kaj la videaĵo estas rekta referenco al “This is America” de Childish Gambino, kiu vive denuncis rasismon kontraŭ nigruloj en Usono en 2018.

Akompanata de Ibeyi, muzika duopo, afro-franca kubano, Residente brutale denuncas liston de malbonoj kiuj vundas la kontinenton, kiel la koloniigo kaj ekstraktado de naturaj rimedoj, polica perforto, la murdoj de ĵurnalistoj kaj devigita migrado.

Residente ankaŭ laŭdas la indiĝenajn kontribuojn, kiel la majaa kalendaro kaj Túpac Amaru, indiĝena gvidanto de Peruo kiu antaŭenigis la Grandan Ribelon kontraŭ la hispana krono en 1780. Residente metas paralelon inter la indiĝena gvidanto de la 18-a jarcento kaj la fama kalifornia repkantisto Tupac Shakur (2Pac).

Tupac se llama Tupac por Túpac Amaru del Perú
América no es solo USA, papá

Tupac nomiĝas Tupac pro Túpac Amaru de Peruo
Ameriko ne estas nur UŜA, paĉjo

La muzikfilmeto ankaŭ estas tre okulfrapa kaj rakontas la historion de Latinameriko per multaj kulturaj, socipolitikaj kaj historiaj referencoj.

Ĝi komenciĝas per sceno kiu portretas la historian figuron de Lolita Lebrón, estrino de la sendependeca movado de Porto-Riko, kiu atakis la Usonan Kapitolon en 1954 en provo doni plenan suverenecon al la insulo, sekvita de simbolaj bildoj de vigla kulturo kiu pluvivas meze de la socio, protestoj kaj ekstermo de la indiĝenaj popoloj. La bildo de la indiĝena viro kuntrenita de kvar policistoj rilatas al la provo de hispanaj koloniistoj diserigi Tupac Amaru kun ĉevaloj en 1781. [ndltr. tranĉi korpon multfoje, es: descuartizar].

En la videaĵo ankaŭ estis implicite menciita la devigita migrado de familioj al Usono, kun patrino mamnutranta sian filon kiu estis apartigita de ŝi pro la usona enmigrada politiko. Centramerikanoj fuĝas de la perforto de krimbandoj, reprezentitaj per homoj kun tatuoj, oni vidas ankaŭ sur la meksika flanko de la usona limmuro en Tijuana. La nova vico estas ke bandanoj estas montritaj kiel viktimoj, rifuĝintoj kaj fervoraj katolikoj anstataŭ sia reputacio kiel “bestoj“, malhumaniga termino.

Virinoj kun nigraj kapuĉoj sur la vizaĝo reprezentas la zapatistan indiĝenan politikan movadon en Meksiko. La Zapatista Armeo por Nacia Liberigo (es: EZLN) prenis kontrolon de suda Meksiko, en Ĉiapaso [eo], por instali liberecanan socialisman registaron gvidata de indiĝenoj. Por multaj homoj, la zapatistoj fariĝis ekzemplo de la indiĝena kaj kampara lukto por memdeterminado, ĉar ĉi tiuj grupoj estis historie la plej marĝenigitaj en la kontinento.

Granda segmento (de la videaĵo) estas dediĉita al la superpozicio de la brazila prezidento, Jair Bolsonaro, kiu manĝas bifstekon kaj purigas sian buŝon per la brazila flago dum indiĝena amazona infano rigardas lin. En Brazilo, la indiĝenaj popoloj denuncis Bolsonaro-n por fari genocidon kontraŭ siaj loĝantaroj por kuraĝigi akcelitan senarbarigon de la amazona arbaro por industriaj kultivaĵoj kaj paŝtejoj por levi bovinojn cele al produktado de viando.

Ankaŭ ekzistas grava kritiko de usonaj kompanioj tra la videaĵo, precipe en referenco al korporaciegoj kiel Starbucks, Amazon kaj McDonald's. La indiĝenaj infanoj kun tradiciaj kostumoj interagas kun okcidentaj kompanioj, kiel la amazona infano kiu portas skatolojn pri tio kio ŝajnas esti Amazon, la kompanio de Jeff Bezos. Alia infano estis montrita, manĝante hamburgeron. Okcidentaj rapidmanĝejoj “pligrandiĝis agreseme” en Latinameriko, kaj “kontribuis al obezeco kaj sanproblemoj”, laŭ The New York Times.

La sceno en kiu la soldato pafas la muzikiston rilatas al la torturo kaj mortigo de ĉilia kantisto Víctor Jara [eo] en la nacia stadiono fare de la ŝtataj fortoj post la puĉo de 1973 subtenata de Usono kontraŭ Salvador Allende [eo] . Multaj bildoj montras la oftan subpremon de studentaj protestoj tra la regiono, kiel ekzemple la homforkapto [eo] kaj malapero de 43 studentoj en Ayotzinapa en 2014.

 

Unue, la kanto estas omaĝo al indiĝena, studenta, kampara kaj afrodevena rezisto kontraŭ ŝtata subpremo kaj ekstraktado  de rimedoj. Ekzemple, Residente faras referencon al la ekonomia dependenco de Latinameriko pri sukerproduktado, kiu generas “morton, perdon de teroj, devigan migradon [eo], neadon de libera, antaŭa kaj informita konsento”, laŭ denuncoj de homaj rajtoj, kiam li asertas ke kamparanaj laboristoj povas ribeli.

El machete no es solo pa’ cortar caña,
También es pa’ cortar cabeza’

La maĉeto ne estas nur por tranĉi kanon,
Ĝi ankaŭ estas por tranĉi kapojn

En Tvitero, la reago al la kanto estis ege pozitiva, kaj la uzantoj rapide analizis pli da filmetaj referencoj en tviteraj fadenoj kiel ekzemple ĉi tio:

Jen, la videblaj referencoj kiujn mi sukcesis identigi en la muzikfilmeto farita de Residente:

Lolita Lebron pic.twitter.com/QZkZHZyDao

— El Pachanga (@biencatalino), la 18-an de Marto 2022

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.