Ĉiujare Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas festata por levi konscion pri lingva kaj kultura diverseco kaj por subteni ĉiujn gepatrajn lingvojn de la mondo. Ĉi-jare la ĉefa evento de tiu tago en Bangladeŝo [eo] estis apero de la unua gramatika libro, verkita en la mrua lingvo [eo], endanĝerigata indiĝena lingvo.
La mrua (aŭ mroa) popolo [eo] vivas en la distrikto Bandarban de la Ĉitagonga Monteta Areo (ĈMA) en Bangladeŝo. Laŭ la censo de la jaro 1991, la kvanto de mruoj estis 22 178. Ilia lingvo apartenas al la ĉinotibeta lingvaro [eo].
En 1982, 17-jaraĝa adoleskanto nomita Kramadi Menle evoluigis la mruan alfabeton. Ĝi estas simpla de maldekstra al dekstra alfabeto sen kombinaj signoj [eo]. Sed plua evoluo de la lingvo estis malrapida. Ekzistas Unikoda bloko por la mrua lingvo, sed ne ankoraŭ eblis skribi ĝin rete.
La nomo de la unua gramatiko en la mrua lingvo estas “Totong“, verkita de Younguang Mro, verkisto kaj esploristo de la mrua komunumo en la Ĉitagongaj Montetareoj [eo]. Li kreis kaj verkis la gramatikon sekvante la stilon de la bengala kaj angla gramatikoj. Kvankam estis kelkaj libroj publikigitaj en la mrua lingvo antaŭe, la lingvo neniam havis notitajn fiksajn gramatikajn strukturojn.
La libro estis lanĉita en neformala medio la 17-an de februaro 2022, ĉe la hejmo de la verkinto ĉe Ujani Para en la urbo Bandarban. Younguang Mro diris dum la ceremonio:
এ বইয়ের মাধ্যমে ম্রো সম্প্রদায়ের লোকজন শুদ্ধভাবে তাদের ভাষায় লিখতে ও পড়তে পারবে। বিশেষ করে ম্রো শিক্ষার্থীদের বাংলা ও ইংরেজি ব্যাকরণ বোঝার জন্য বইটি সহায়ক ভূমিকা রাখবে।
Per ĉi tiu libro homoj de la mrua komunumo povos ĝuste legi kaj skribi en sia lingvo. Ĉi tio estos speciale helpema por mru-studentoj ankaŭ por kompreni bengalan kaj anglan gramatikojn ĉar ili havas similajn strukturojn.
Post diplomiĝo ĉe la fako de orientaj lingvoj ĉe la Universitato de Chittagong, Younguang Mro laboras por la socikultura evoluo de la mrua komunumo. Kiel verkisto, Younguang ĝis nun publikigis entute 28 librojn pri la mrua kulturo kaj fabeloj; el tiuj, 18 estas en la mrua lingvo kaj 10 estas en la bengala lingvo.
Mru-instruisto Ngansing Mro ĉeestis la librolanĉon. Li partoprenis en la diskuto kaj diris :
ম্রো বর্ণমালা আবিষ্কারের পর তাদের হাতে লিখে লিখে বর্ণমালা পড়ানো হতো। এখন নিজেদের ভাষায় বই আকারে ছাপা হলো। এর ফলে এখন থেকে বইটির মাধ্যমে শিক্ষার্থীরা ম্রো ভাষা আরও শুদ্ধভাবে লিখতে ও পড়তে পারবে।
Post la kreado de la mrua alfabeto, ĝi estis instruita al studentoj per manskribitaj manuskriptoj. Nun la alfabetoj kaj la gramatiko estas presitaj libroforme. Do la studentoj povos pli ekzakte legi kaj skribi la mruan lingvon.
Ekushe Book Fair, la plej granda librofoiro en Bangladeŝo okazas nun, kaj novaj libroj estas publikigataj ĉiutage. En Fejsbuko, juna aŭtoro Suhan Rizwan verkas danke al la publikigo de la unua gramatiko en la mrua lingvo:
বইমেলার সমস্ত বইয়ের মাঝেও যে বইটা অমূল্য।
Tiu libro estas valorega inter ĉiuj libroj de la librofoiro.
Juna artisto Tufan Chakma elstarigas diversajn temojn de la indiĝenaj komunumoj en Bangladeŝo tra la vidaj artoj [eo]. En Fejsbuko , li rimarkis, ke la aspekto de Younguang estas “kiel lumradio en la malproksimaj malhelaj Ĉitagongaj Montetareoj [eo]”.
La lingva spektro en Bangladeŝo
Bangladeŝo estas lando de banglaj (bengalaj) parolantoj, kie 98 procentoj de la homoj parolas la lingvon. Laŭ la datumoj donitaj de la antropologoj kaj tribaj gvidantoj de Bangladeŝo, estas ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj el 47 indiĝenaj komunumoj. El tiuj, ĉirkaŭ 30 lingvoj de 4 lingvaj grupoj estas vaste parolataj kaj 12–16 lingvoj estas endanĝerigataj je malsamaj niveloj. Indiĝena esploristo Salek Khokon menciis en ĉefartikolo aperinta en la reta novaĵportalo BdNews24.com, ke la lingvoj kurukh kaj nagari preskaŭ formortis. La mrua lingvo, dume, troviĝas en la listo de Unesko de nepre endanĝerigataj lingvoj en Bangladeŝo.
Por protekti endanĝerigatajn lingvojn, la nacia eduka politiko de 2010 agnoskas la rajton de indiĝenaj infanoj en elementaj lernejoj lerni en siaj denaskaj lingvoj. La politiko preskribas ke “indiĝenaj infanoj ricevu indiĝenaj instruistoj kaj lernolibroj en lokaj lingvoj por ke ili povu lerni en sia denaska lingvo.” Artikolo 20 deklaras, “elementaj lernejoj estos starigataj en malproksimaj lokoj loĝataj de triboj (montetoj aŭ ebenaĵoj).” Laŭ la politiko, la registaro unue enkondukis bazlernejajn librojn en kelkaj indiĝenaj lingvoj en 2017. Tamen, post kvin jaroj, la iniciato estas en krizo pro la manko de trejnitaj indiĝenaj instruistoj.
La progreso de homoj dependas de la akiro de scioj pere de lingvoj. Por supervivi alte gravas la lingvo, precipe la denaska lingvo. Kaj por lerni kaj praktiki lingvon ĝuste necesas strukturita gramatiko. En tiu kunteksto, “Totong” de Younguang Mro enkondukos novan historion de lingva evoluigo por la mrua popolo.