Polemiko en Malajzio: ĉu afiŝi en Facebook pri koronviruso egalas al “disvastigi onidirojn”?

Ekrankopio de Wan Noor Hayati Wan Alias Kini TV. Fonto: YouTube

Resumo A2-lingvo-nivelo

Pro malvera raporto pri la nova koronviruso 2019-nCoV [en], Wan Noor Hayati Wan Alias, sperta ĵurnalistino, estis akuzita de la malajzia registaro. Ŝi publikigis la informon pri la viruso en Facebook. Ŝi malobservis la kriman kodon — sekcion 505 (b).

Wan Noor Hayati Wan Alias, uzanto de Facebook en Malajzio kiu publikigis polemikan enhavon rilate al la nova koronviruso 2019-nCoV [en], riskas pasigi ĝis du jarojn en malliberejo se ŝi estos agnoskita kulpa pri malobservado de sekcio 505 (b) de la malajzia krima kodo, kiu malpermesas publikigon kaj diskonigon de onidiroj “kaŭzantaj probable timon aŭ alarmon ĉe la publiko.”

Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), inkluzive de ŝia organizaĵo, la malajzia ĵurnalista asocio, proponis ke la registaro ne punu ŝin, sed aliaj civitantoj kunsentis kun la ĵurio por puni ŝin, ĉar ŝi estas sperta ĵurnalistino kiu gajnis kelkajn ĵurnalismajn premiojn.

Ŝi devus reaperi antaŭ la tribunalo la 11-an de marto 2020.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.