Fokusaj artikoloj pri Malajzio
Artikoloj pri Malajzio
Malajzia verkistino alfrontas enketon, publikiginte libron pri sia decido ne surmeti hiĝabon
"En tiaj ĉi situacioj, gravas por ni memorigi al la registaro, ke libera opini-esprimado ne estas krimo, ke libereco de religiaj kredoj ne estas insulto al Islamo, kaj ke la protektado de ĉi tiuj liberecoj estas esenca por subteni homajn rajtojn por ĉiuj."
Malajzio lanĉis novan markemblemon kiel la prezidanto de ASOAN 2015
Malajzio estas la nova prezidanto de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN) por la jaro 2015. Ĉi tiu jaro estas decidiga por ASOAN, ĉar la regiono klopodas atingi plenan integriĝon kiel unueca komunumo. La nova markemblemo [angle] prezentas “harmonion, firman partnerecon kaj aspiron de la popoloj de la dek ASOAN-landoj, celantaj atingi...
Filmeto: Kiel palmoleaj plantejoj kaŭzas naturmedian detruon en Indonezio
La teamo de Coconuts TV iris al la suda Sumatro en Indonezio por dokumenti [angle] la influon de la bruligo de torfejoj kaj arbaroj por doni spacon al palmoleaj plantejoj. La bruligo [angle] de arbaroj en Sumatro devigas endanĝerigitajn speciojn en la insulo ŝanĝi sian loĝlokon; kaj ĝi ankaŭ kreas...
Malajzio: Nova libro de la indiĝena etno temuan
Tujal kaj la Vento estas la traduko de la librotitolo pri rakonto de indiĝena tribo Temuan, eldonita jam en tri lingvoj kaj ilustrita de fama artisto de indiĝena tribo el Malajzio.
Malajzio: Kampanjo “Haltigu Lynas!” aktivas en Aŭstralio
Agado por haltigi minadon de Lynas en Malajzio jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭrinde la registaro de Malajzio ŝajnas ne konsideri serioze sanproblemojn de la loĝantaro en Kuantano, kie fabriko de Lynas estas konstruata por produkti maloftan teron (aŭ raran teron). Kvankam multaj loĝantoj manifestaciis plurfoje kaj eĉ marŝis 300...
Kontroli tendencon de komunikiloj en Malajzio
Tessa Houghton kundividas la trovaĵojn de studo, kiu kontrolis tendencon de amaskomunikiloj [angle] en Malajzio dum la 13-a Ĝenerala Elekto (GE13) antaŭ kelkaj monatoj: Malajziaj civitanoj, kiuj fidis anglalingvajn kaj malajalingvajn ĵurnalojn kaj/aŭ televidon kiel informofontojn dum la GE13-kampanjo, ne estis provizitaj per justaj kaj precizaj informoj por konstrui informitajn voĉdonajn...
Malajzio: Konflikto daŭras ĉe akvorezervujo de Baram
“Ok indiĝenoj el penan-tribo estis arestitaj de polico [angle], sed la polico ne volis prezenti detalojn pri la aresto.” Abin, oficisto de la ne-registara organizo (NRO) Reto por Savi Saravakajn Riverojn (Save Sarawak's Rivers Network) diris al la franca novaĵagentejo AFP. La konflikto ĉe la akvorezervujo de Baram jam daŭras...
La polemika vorto ‘Allah’ en Malajzio
La Apelacia Tribunalo en Malajzio juĝis [en], ke Herald, katolika semajngazeto [en] ne povas uzi la vorton ‘Allah’ en sia malajlingva eldono. La reagoj de diversaj grupoj prezentas diferencajn opiniojn pri tio. Loyar Burok [en], reta gazeto en Malajzio, invitis faman kaj spertan advokaton Tommy Thomas kaj li klarigis, ke la decido pri...
Malajzio: Kiu devas respondeci pri la subita inundo en Cameron Highlands?
La subita inundo, kiu mortigis 4 homojn [en], okazis ĉe Cameron Highlands [Kamerona Altebenaĵo] en la subŝtato Pahango, Malajzio la 23-an de oktobro 2013. La loĝantoj kaj la policistoj havis malsamajn opiniojn. Du el la kvar mortintoj estis el Indonezio, unu el Bangladeŝo kaj unu estis malajziano. La loĝantoj intervjuitaj de...
Malajzio: Indiĝenoj en Kelantano kritikis PAS
Malajziaj indiĝenoj postulas de la registaro agnoskon de iliaj rajtoj pri hereda tero.
JOAS el Malajzio prezentas rekomendojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj
Indiĝenoj el Malajzio sentas sin malbone traktataj en Saravako kaj Sabaho kaj raportas tion al la Unuiĝintaj Nacioj.
Protesto kaj malsamaj ŝancoj por konstruaĵoj en Indonezio kaj Malajzio
La loĝantoj de Orienta Javo en indonezio sukcesis protekti [en] la malnovan konstruaĵon per protesto. Bedaŭrinde, la loĝantoj de ĝia najbaro, Malajzio ne havas tiun ŝancon. La ĵurnalo de Sin Chew Life publikigis la specialan raporton [cn] por ke ni protektu malnovajn konstruaĵojn. Historion de la loko spegulas la malnovaj konstruaĵoj. Kion oni...
Malajzio: Blokado en Ulu Baram, Saravako
Kvankam estas iomete malvarme en Ulu Baram hodiaŭ (la 23-a de oktobro 2013), la indiĝenoj de Kayan, Kenyah kaj Penan faris blokadojn por protesti kontraŭ konstruado de la akvorezervujo de Baram, laŭ s-ro Peter Kallang, la prezidanto de Save River Network. Pli ol cent partoprenantoj tendumos ĉe la lokoj laŭ...
Malajzio: indiĝenoj penan daŭrigas proteston kontraŭ konstruado de akvorezervujo Muram
La indiĝenoj penan protestas kontraŭ konstruado de akvorezervujo Muram ekde 2012. Ili blokadis la projekton, sed la akvo komencis plenigi la akvorezervujon. La Sarawak Report sendis la malferman leteron al ĉefministro, Datuk Seri Najib. Filmeto pri la protesto de penan.