Konflikto en Montara Karabaĥo altiras atenton al vendado de armiloj al Azerbajĝano fare de Israelo

Harop, spavo [SenPilota Aera Veturilo] produktita en Israelo, apartenas al la tipo uzita de la Armitaj Fortoj de Azerbajĝano en Montara Karabaĥo. Parizo, 2013. Foto CC BY 4.0: Julian Herzog / Wikimedia Commons. Certaj rajtoj estas rezervitaj.

Post 44 tagoj da militado, interkonsento atingita kun perado de Rusio estigis pafĉesigon en Montara Karabaĥo. La 27-an de septembro Azerbajĝano komencis ofensivon por repreni tiun ĉi montaran areon, okupitan de armenaj trupoj dum la milito en 1988-1994 [Ndlt: tiu milito komenciĝis en 1992, post foriro de la rusiaj trupoj, kiuj klopodis bremsi konflikton, eksplodintan en 1988]. Bakuo venkis, sed la milito kostis kelkmil vivojn.

La paco anoncita la 10-an de novembro redezajnis la mapon de Suda Kaŭkazio. Dum sekvaj du monatoj Azerbajĝano restarigos kontrolon super ĉiuj distriktoj ĉirkaŭantaj Montaran Karabaĥon, kiuj ankaŭ estis okupitaj de karabaĥaj armenoj dum la unua milito. La statuso de la parto de Montara Karabaĥo, kiun azeroj ne konkeris, inkluzive forte bombarditan ĉefurbon Stepanakerton, restas malklara. Ĉirkaŭ 2000 rusiaj pacsoldatoj patrolos la regionon, same kiel strategie gravan ŝoseon, kiu ligas ĝin kun Armenio.

La venko de Azerbajĝano venis grandparte danke al ekstera subteno: Turkio, kiu estas membro de NATO kaj havas proksimajn kulturajn kaj ekonomiajn rilatojn al Azerbajĝano, forte tenis la flankon de Bakuo, proponante politikan subtenon, militan ekspertizon kaj dungosoldatojn el Sirio.

Amikeco de Bakuo kun Israelo ankaŭ havis grandan signifon por sukceso sur batalkampo. Laŭ la Stokholma Internacia Esplora Instituto pri Paco (SIEIP) Israelo liveris 60% de ĉiuj azeraj armiloj importitaj inter 2015 kaj 2019. Inter ili estas ankaŭ blendveturiloj SandCat kaj kelkaj modeloj de fusiloj.

Estas grave ke tiu ĉi importado helpis al Azerbajĝano kreskigi floton de siaj batalspavoj, kiuj superis la armenajn kontraŭaviadilajn sistemojn kaj turnis la batalon profite al Bakuo. Aŭtoritata fonto el la israela armeo diris al Asia Times la 14-an de oktobro: “Azerbajĝano ne povus daŭrigi sian operacon je tiu ĉi nivelo sen nia subteno.”

Ne ĉiuj en Israelo konsideras tiujn ĉi vortojn kiel kaŭzon por fiero.

Uzado de komplikaj armiloj kiel tiuj ĉi fare de Azerbajĝano mortigis civilulojn en Montara Karabaĥo. La plejparto de la armena loĝantaro nun evidente forlasis la teritorion. En lastaj semajnoj spavoj Harop, fabrikitaj en Israelo, estis vidataj en la ĉielo super Stepanakerto dum la urbanoj kaŝiĝis profunde en terkeloj. Tiuj ĉi tiel nomataj “spavoj-kamikazoj” estis ankaŭ uzitaj de la azeraj trupoj en bataloj en Montara Karabaĥo en 2016.

Fabrikitaj en Israelo, grapolbomboj ankaŭ aperis en Montara Karabaĥo. En deklaroj publikigitaj la 5-an kaj la 23-an de oktobro, Amnestio Internacia kaj Observejo pri Homaj Rajtoj konstatis, ke en multaj okazoj la azeraj trupoj pafis produktitajn en Israelo grapolmuniciojn M095 DPICM kaj LAR-160 kontraŭ rezidejaj areoj de la urbo (haveblas ankaŭ atestoj, kiuj sugestas ke la 30-an de oktobro Armenio pafis grapolmuniciojn Smerĉ [Ndlt: salvopafa sistemo kreita en Sovetunio kaj plu uzata en Rusio kaj aliaj landoj] kontraŭ la urbo Barda en Azerbajĝano. Nek Armenio, nek Azerbajĝano (aŭ Israelo) subskribis la Konvencion pri Grapolbomboj, kiu malpermesas la uzadon de tiu senelektema armilaro.

La registaro de Israelo ne komentis la konflikton, sed armenoj sentas ke tiuj ĉi armilaj kontraktoj mem diras ĉion.

Proparolantino de la Ministerio pri eksteraj aferoj de Armenio @naghdayan: “Por ni liverado de plej modernaj armiloj al Azerbajĝano fare de Israelo estas neakceptebla, speciale nun, en la kondiĉoj de azera agreso kun subteno de Turkio.”

Ekde la komenco de la konflikto en Montara Karabaĥo, ĵurnalistoj kaj flugospurantoj en Israelo notis kreskon de la nombro de kargoflugoj de Silk Way Airlines, kompanio ligita al la Ministerio pri defendo de Azerbajĝano, alteriĝantaj en la milita aviobazo Ovda en la suda Israelo.

Tria azera pezkarga aviadilo el Ankaro ĉi-semajne. Estis en Isarelo hieraŭ.

Armenio reagis forte. Komence de oktobro, nur du semajnojn post malfermo de ambasadejo en Tel-Avivo, Armenio revokis sian ambasadoron por konsultado. Kiam poste prezidanto de Israelo Reuven Rivlin demandis, ĉu Armenio bonvenigus humanitaran helpon, armena ĉefministro Nikol Paŝinjan eksplodis: “Ĉu humanitaran helpon el lando, vendanta al dungosoldatoj armilojn, kiujn ili uzas por ataki civilan loĝantaron? Mi proponas ke Israelo sendu tiun ĉi helpon al dungosoldatoj kaj teroristoj kiel logikan daŭrigon de siaj aktivadoj.”

En intervjuo al The Jerusalem Post la 3-an de novembro Paŝinjan akcentis, ke israela subteno de Azerbajĝano metis ĝin je la sama flanko kun turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan — iom malkonvena afero, konsiderante streĉajn rilatojn inter la du landoj. Tel-Avivo, konkludis li, helpis kaj incitis al genocido kontraŭ armenoj en Montara Karabaĥo kaj pli aŭ malpli frue Turkio turnos siajn “imperiismajn ambiciojn” kontraŭ Israelo.

Ekscentraj similecoj

Dum proksimume tridek jaroj la konflikto en Montara Karabaĥo forglitis de provoj fare de eksteruloj meti ĝin en konvenajn ŝablonojn. Unuarigarde Israelo kaj Azerbajĝano ne estas la plej evidentaj partneroj. Sed ĝuste tio faras ilian amikecon tiom simbole grava.

Antaŭ ol Israelo atingis repaciĝon kun la Golfo-ŝtatoj, Azerbajĝano estis unu el la malmultaj landoj kun ĉefe islama loĝantaro en Proksima Oriento, pri kiuj Tel-Avivo povus diri ke ĝi havas kun ili vere varmajn rilatojn. Bakuo povas atendeble havi certan simpation al malfacila stato de la palestinanoj, farante paralelojn al la centmiloj da azeroj, forpelitaj el Montara Karabaĥo en la 1990-aj — azeroj kiuj finfine ricevis eblecon reveni al siaj hejmoj.

Sed tiu ĉi amikeco postulas alian aferon. Kiel israela ĉefministro Benjamin Netanjahu diris en 2016, Israelo kaj Azerbajĝano estas “ekzemplo de tio, kio povas kaj devas esti la rilatoj inter islamanoj kaj judoj ie ajn”. Pro tiu ĉi kialo glorkantoj al Azerbajĝano kaj prezidanto Ilham Alijev jen kaj jen aperas en israela gazetaro kaj ĵurnaloj de juda komunumo tra la mondo, kvankam kun certa detenemo rilate informojn pri rompoj de homaj rajtoj fare de Azerbajĝano.

En ili ofte estas akcentata juda komunumo en Azerbajĝano, kiu nombras dekmilojn kaj ĝuas bonajn rilatojn kun la resto de azera socio. En lastaj semajnoj la azeraj aŭtoritatoj penis kontraŭstarigi multkulturalismon de sia lando, speciale rilate ties judan komunumon, al relative monokultura Armenio. Bona ekzemplo estas tiu ĉi filmeto fare de Daniel, juna azero kun radikoj de montaraj judoj, kiu klarigas kial li pretas batali por Azerbajĝano:

Azerbajĝano estas hejmo por multaj etnoj & religioj, inkl. de 30 000 judoj kiuj pace loĝas en Azerbajĝano de 2000 jaroj. Ĉi tie estas la historio de Daniel, montara judo, kiu volontulis por batali por sia patrujo, defendante ĝian teritorian tutecon kontraŭ invado fare de Armenio.

Eĉ pli, proksimume 70 000 azeraj judoj loĝas en Israelo, kie ili kampanjis subtene al Bakuo dum la lasta milito.

Tiu ĉi amikeco estas ankaŭ profunde praktika, ĉar Azerbajĝano havas longan limon kun israela eterna malamiko —  Irano.

Tio donas al Tel-Avivo multe da strategiaj eblecoj, diras Jeff Halper, israela analizisto, aktivulo kaj aŭtoro de War Against The People (Milito kontraŭ la Popolo), libro aperinta en 2015 kaj dediĉita al ŝtata sekureco de Israelo. Dum jardekoj, notas Halper en retpoŝta mesaĝo al Tutmondaj Voĉoj, Israelo sekvis “strategion de la periferio” por ĉirkaŭigi la araban mondon per politikaj kaj militaj aliancanoj, kies rondo ekde la 1990-aj jaroj inkluzivas ankaŭ post-sovetiajn ŝtatojn kiel Azerbajĝano.

“Israelo provizas Azerbajĝanon per konsultantoj kaj armiloj por lukto kontraŭ terorismo, inkluzive kontraŭ ĝia interna opozicio, dum Azerbajĝano provizas Israelon per bataltkampa laboratorio por plej avangardaj militaj teknologioj” klarigas Halper. Liverado de energio fare de Azerbajĝano ankaŭ estas alloga; Bakuo komencis eksportadon de nafto al Israelo en 1999 kaj nun kovras 37% de la israela importo.

Laŭ Zaur Ŝirjajev, esploristo pri Kaŭkazio ĉe International Crisis Group, la turnopunkto en israelo-azeraj rilatoj okazis en 2010 kaj malmulte rilatis al Irano. Ĉirkaŭ tiu tempo, Ŝirjajev diris al Tutmondaj Voĉoj, Bakuo rekonis la urĝecon de modernigo de siaj militfortoj, dum malboniĝo de rilatoj kun Turkio igis Israelon serĉi novajn partnerojn. “Israelo anstataŭigis Turkion ankaŭ en alia rolo: lobiado en Vaŝingtono por interesoj de Azerbajĝano”, aldonis Ŝirjajev.

Armenio ne povas konkuri kun tiu oferto.

Tamen la popoloj de Armenio kaj Israelo kundividas ion ne malpli senteman — la traŭmon de la grandaj kruelaĵoj de la dudeka jarcento. Ambaŭ estas ŝtatoj de nacioj postvivintaj genocidon. Ambaŭ estas ŝtatoj kiuj, en lastaj jardekoj, superis en sangoverŝaj konfliktoj kontraŭ siaj najbaroj — akrigitaj pro la timo, ke historio povus ripetiĝi.

Por armenoj tio faras israelan rifuzon agnoski la armenan genocidon de 1915 speciale nepardonebla afero, kondukanta rilatojn al sakstrato. Tio povas bone klarigi negativan rilaton al judoj en Armenio, registritan de Pew Research Centre dum opinisondoj en 2019. Iuj anoj de la eta juda komunumo en la lando sentis sin vere disŝiritaj pro israela subteno de Azerbajĝano; kiel diris armena judo demandita en intervjuo al la israela ĵurnalo Ha'aretz: “Armenio estas Davido. Kial Israelo subtenas Goliaton?”

Etika afero

Israelaj oficialuloj kelkfoje elbuŝigis la ideon de rekono de la armena genocido. Tamen tio ĉiam koincidis kun ŝanĝoj en rilatoj kun Turkio, kie la amasaj murdoj estas nomataj “deportadoj”. Iuj israelanoj opinias ke ilia lando havas etikan imperativon por la rekono kaj ke rifuzo fari tion montras ke geopolitiko estas pli grava ol justeco.

Kelkaj el la plej laŭtaj voĉoj en israela socio kontraŭantaj la vendadon de armiloj al Azerbajĝano apartenas al du estimataj esploristoj de genocido — Israel Charny kaj Yair Auron — kiuj alvokas Israelon rekoni la armenan genocidon. En 2014 Auron, aŭtoro de du libroj pri Israelo kaj la armena genocido, sugestis en artikolo prezentanta aŭtoran opinion en Ha'aretz, ke armilaj vendoj al Azerbajĝano povas fari Israelon komplico de etna purigado en Kaŭkazio. En 2016 Charny puŝis tiun ĉi argumenton eĉ pli for, demandinte en The Times of Israel, ĉu Israelo povus vendi armilojn al Adolf Hitler.

Aktivuloj kontraŭantaj israelan armilkomercon lanĉis ankaŭ jurajn plendojn dum la milito en Montara Karabaĥo daŭris. Tamen la 12-an de oktobro la Supera Kortumo de Justico rifuzis peticion de la aktivulo Elie Joseph, kiu postulis malpermesi armilvendadon al Azerbajĝano, rifuzinte okazigi proceson reference al la manko de sufiĉaj pruvoj ke tiaj armiloj povos esti uzataj en militkrimoj kontraŭ armenoj. La israela advokato pri homaj rajtoj Eitay Mack provis kompletigi la juran kazon per tiu morala, argumentante en magazino +972, ke eksportado de armiloj kuraĝigos la azerajn aŭtoritatojn efektivigi siajn militminacojn rilate Armenion.

Tiu ĉi jura plendo estas unu el kelkaj iniciitaj de Elie Joseph, israela aktivulo pri homaj rajtoj, naskiĝinta en Britio, kaj aranĝinta malsatstrikon ĉi-jare kontraŭ israela armileksportado al rompintoj de homaj rajtoj.

“Homoj eksterlande scias pli pri tiuj ĉi armilvendoj ol homoj en Israelo. Kiel judoj kaj homaj estaĵoj, ni devas ĉesigi engaĝon je tiaj aferoj, ĉesigi la silenton. Ekzistas vere firma ligo inter tiu ĉi komerco kaj la nerekono de la armena genocido. Hieraŭ tio estis ni, morgaŭ tio povos esti denove ni, kaj hodiaŭ tio estas iu alia.”

En telefona interparolo kun Tutmondaj Voĉoj, Joseph diris, ke li planis prezenti la trian apelacion kontraŭ israelaj armilvendoj al Azerbajĝano kaj deziris fari plian malsatstrikon. Iam, li esperas, leĝo trapasos la Kneseton, la israelan parlamenton, malpermesante armilvendadon al rompantoj de homaj rajtoj.

“Ni devas agordi nian pensadon por veki la nacion, ĉu temas pri armilvendoj al Azerbajĝano, Mjanmao, Sud-Sudano aŭ Vjetnamio” diris Joseph, kiu substrekis ke li okupas por-israelan kaj patriotisman pozicion.

Tamen Halper restas dubema pri tio ke tia eksporto estos haltigita, almenaŭ en prognozebla estonteco. La komerco estas tro profita kaj Azerbajĝano estas tro strategie grava por Israelo. Krome, li diris al Tutmondaj Voĉoj, aktivuloj kiel Mask kaj Joseph povas alfronti malfacilan batalon serĉante publikan subtenon.

“Nenio pri israelaj armilvendoj aŭ deplojado estas problemo en Israelo, nek en la OPT [Okupitaj Palestinaj Teritorioj], nek dum laboro inter palestinanoj en Israelo kaj nek en internacia uzado. Tio ne estas problemo. Aŭ Israelo sentas grandan fieron pri siaj armitaj fortoj kaj sekureca povo.”

En iu ajn kazo azera venko, subtenita per israelaj armiloj, estas ankaŭ signifa venko por Ankaro, kiu profundigis sian rolon en Suda Kaŭkazio. Por armenoj tio estas damaĝa. Kio ĝi estas por israelanoj estas enigmo, speciale se militema politika stilo de Erdoğan daŭros pli ol lia ofictempo kiel turka ĉefministro.

Iugrade Alijev estos ŝuldanto de Turkio. Kion tio signifos por ligoj de Israelo kun Azerbajĝano?

Ŝirjajev konkludas ke Bakuo havas plurjaran sperton, ekvilibrante ligojn kun Ankaro kaj Tel-Avivo, eĉ kiam streĉiĝoj atingis sian pinton. “En Suda Kaŭkazio, mi dirus ke turka potenco kreskas kaj ludas ekvilibran rolon por Azerbajĝano kontraŭ aliaj potencoj, speciale Rusio. Mi ne pensas ke Israelo havas tian rolon.”

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.