Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

Volontuladi en 2019 por Global Voices Esperanto

Global Voices serĉas volontulajn tradukistojn kaj lingvajn redaktistojn por helpi per tradukado kaj redaktado de Esperanto Lingua, kie ni tradukas artikolojn de Global Voices en Esperanton!

Dum la jaro 2019, Global Voices en Esperanto pli kaj pli publikigas artikolojn.

Post periodo de stagnado (ĉefe en 2014), nia tiama lingva revizianto ne povis sekvi la eldonritmon. Ni sukcesis aktivigi kelkajn, ĉar ni volas eviti novan periodon de stagnado. Tial ni urĝe serĉas provlegantojn kun bonega scio de Esperanto (prefere je supera nivelo) por helpi revizii tradukojn de artikoloj por Global Voices Esperanto (GVE), kie ni tradukas artikolojn de Global Voices el diversaj lingvoj en Esperanton ! En tiu ĉi artikolo vi trovos ankaŭ aliĝilon por partopreni en Global Voices Esperanto. Ĉu vi jam deziras ekscii pli pri ni kaj nia maniero labori kune ? Tiam partoprenu kaj volontulu !

Se vi interesiĝas, plenigu ĉi tiun aliĝilon kaj ni revenos al vi !  Kundividu vaste kaj aliĝu ĉi tie !

Komenci konversacion

Aŭtoroj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.