Pioniru kun ni kaj donu plusvaloron al via preferata lingvo

Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) estas internacia komunumo de homoj, kiuj kunlaboras por doni al vi informojn de civitanoj el la tuta mondo, kun emfazo sur voĉoj kiuj kutime ne aŭdiĝas en ĉefaj internaciaj komunikiloj.

Ni serĉas volontulojn-tradukemulojn por aliĝi al nia Projekto Lingua, supozeble unu el la plej grandaj kaj aktivaj tradukaj komunumoj en la mondo.

En la jaro 2013, ni ĝojis lanĉi Global Voices en Esperanto-versio kaj plu bezonas vian helpon.

Projekto Lingua

Global Voices LIngua

PRI NI

Global Voices estas grava gazetara partnero por la voĉoj de la evoluontaj landoj kaj de indiĝenaj popoloj. Ĝi estas vivoplena kaj grava parto de la gazetaro, kiu volas helpi al legantoj kaj ĵurnalistoj en la tuta mondo atingi la diversajn voĉojn en la civitana gazetaro.

Kvankam ĝi estas malgranda, laŭ The Economist, Global Voices estas la 4-a plej granda retejo en la mondo post YouTube, Vikipedio kaj BBC, kiu kunigas civitanojn internacie.

PRI VI

Por aliĝi al nia teamo de tradukistoj, vi ne nepre bezonas havi formalan kvalifikon aŭ profesian sperton pri tradukado. Tradukistoj-studentoj estas plej bonvenaj.

Se vi havas bonan konon de fremdaj lingvoj (ekzemple de la angla, araba, bengala, franca, germana, hispana, itala, nederlanda, malagasa, portugala, rusa) kaj povas traduki el tiuj lingvoj en Esperanton, ni povas doni al vi la helpon, kiun vi bezonas. Se vi povas ankaŭ montri intereson, dediĉon kaj devontigon, ni estos feliĉaj bonvenigi vin en nia familio.

Fariĝi parto de la komunumo Global Voices povas esti tre kontentiga sperto. Aliĝante al ni, vi havos la ŝancon esti parto de internacia organizaĵo, esti membro de granda teamo de volontuloj kiuj tradukas en preskaŭ 50 lingvoj (2019), lerni pri la mondo, plibonigi viajn traduk-lertecojn kaj riĉigi vian vivprotokolon.

Ni atendas por akcepti vin en nia komunumo. Se vi estas interesita, bonvolu plenigi tiun ĉi aliĝilon.

7 komentoj

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.