Pakistano: Libro de Malala malpermesita en privataj lernejoj

Malala Yousafzai estas pakistana knabino kaj aktivulo por homaj rajtoj. Ŝi eldonis la libron “I am Malala (Mi estas Malala)” en oktobro.

Adeeb Javedani, la prezidanto de la Pakistana Asocio pri Administrado de Privataj Lernejoj, diris [angle], ke Malala estas reprezentanto de la okcidentaj landoj. La asocio malpermesis al la bibliotekoj de siaj 40 000 filiaj lernejoj havi la libron de Malala.

GV Face prezentis diskulton [angle] pri tiu temo en oktobro.

La bildo estas prenita el la artikolo en Global Voices.

 

Reviziita de Vastalto

Abonu ĝisdatigojn per retpoŝto. »

Exit mobile version