Alvoko al verkistoj: Tutmondaj Voĉoj serĉas rakontojn pri ciferecaj rajtoj

Farita de: Electronic Frontier Foundation [CC-BY].

Tutmondaj Voĉoj serĉas analizajn rakontojn pri minacoj al homaj rajtoj en la cifereca spaco. La rakontoj estos publikigitaj kiel parto de UPROAR, projekto de Small Media (Malgranda Komunikilaro), kiu instigas registarojn trakti defiojn ĉe Universal Periodic Review (Universala Amaskomunikila Revuo, UPR).

La serĉataj verkoj povas koncentriĝi je, sed ne devas limiĝi al:

Ni nun serĉas aŭtorojn kiuj verku pri la sekvaj landoj: Libano, Liberio, Ruando, Namibio, Sieraleono, Gambio, Senegalo kaj Demokratia Respubliko Kongo.

La rakontoj devas sekvi la GV stilan gvidilon kaj la redakciajn gvidliniojn de Advox. La vortlimo por ĉiu rakonto estas 1000 vortoj.

Bonvolu sendi viajn proponojn al afef.abrougui@globalvoices.org.

La aŭtoroj ricevos honorarion je 150 usonaj dolaroj.

Abonu ĝisdatigojn per retpoŝto. »

Exit mobile version