Al laosaj patrinoj: Gluteneca rizo estas malbona por beboj

@LaotianMama memorigas [angle] al laosaj patrinoj, ke ili ne donu glutenecan rizon, laosan tradician manĝaĵon, al malsataj beboj:

Gluteneca rizo por infanoj, en Laoso, estas egalvalora al riza cerealaĵo en la okcidenta kulturo. La ideo estas sama kiel la enkonduko de malmolaj manĝaĵoj pleniganta iliajn malgrandajn ventrojn. Bone, kompreneble, enkonduko de malsufiĉe nutra manĝaĵo en tiel frua tempo povas tre malutili al kreskanta intesto de infanoj kaj povas kaŭzi problemojn kiel nutraĵan alergion, malsufiĉan kreskadon kaj mamnutran malfacilaĵon.

La foto estas prenita el la anglalingva Vikipedio.

 

Reviziita de Vastalto

Abonu ĝisdatigojn per retpoŝto. »

Exit mobile version