Ĉu eksterlandaj ĵurnalistoj lernu la indonezian lingvon?

DC Guy observas [angle], ke plimulto de la eksterlandaj ĵurnalistoj en Indonezio havas malmultajn sciojn pri la loka situacio:

Ili ne povas kompreni la televidon. Ili ne povas kompreni la radion. Ili ne povas legi lokajn blogojn, retpaĝojn aŭ ĵurnalojn. Ili havas nur la anglalingvajn fontojn.

Pro tio la okcidentaj komunikiloj estis obseditaj de birda gripo, dume ignorante aktualajn epidemiojn kiel malarion aŭ dengon… Same pro tio ili estas obseditaj de terorismo, kiam trafikŝtopiĝoj kaj malbonaj hospitaloj serioze minacas plimulton de la loĝantaro.

 

Reviziita de Vastalto

Abonu ĝisdatigojn per retpoŝto. »

Exit mobile version