“Vi povas piedbati stevardinojn” en Kazaĥio

Eksa registara funkciulo en Kazaĥio lastatempe piedbatis [angle] stevardinon, laŭraporte ĉar ŝi ne parolis la kazaĥan. La historio kaŭzis tumulton en sociaj komunikiloj. Blogisto Pivovar proponas [ruse] la plej interesajn kaj plej vaste kundividitajn afiŝojn en Twitter pri ĉi tiu okazaĵo, ekzemple ĉi-suban:

Kazaĥio-2013: piedbati stevardinon — permesite. Montri mezfingron al altrangula aŭtaro — ne. Ni notu tion.

 

Reviziita de Vastalto

Abonu ĝisdatigojn per retpoŝto. »

Exit mobile version