Tajlando: Konservi historiajn filmojn

La Tajlanda Filmarkivo alŝutadas historiajn filmojn kaj malnovajn novaĵraportojn en YouTube.

Unu el la filmoj estas Chok Song Chun (Duobla ŝanco), kiu estis la unua silenta filmo en Tajlando produktita en 1927. Restas nur 55 sekundoj de la filmo, kiu montras luktoscenon  kaj aŭtomobilan persekutadon.

Alia malofta filmo estas Hed Mahassajan (La mirakla okazaĵo) farita de Payut Ngaokrachang. Ĝi estis la unua animacia filmo en Tajlando prezentita en 1955. Payut estas konata kiel la “Walt Disney de Tajlando”. En la animacia silenta filmo Payut vidis trafikan akcidenton en Bankoko.

 

Reviziita de Vastalto

Abonu ĝisdatigojn per retpoŝto. »

Exit mobile version