Malajzio: Indiĝenoj en Kelantano kritikis PAS

Malajziaj indiĝenoj spertas problemojn en iliaj vilaĝoj kun hereda tero.

La indiĝenoj en la subŝtato Kelantano, Malajzio, postulas de la subŝtata registaro kaj de la centra registaro agnoski iliajn rajtojn pri la hereda tero. Tion raportis [ms] Free Malaysia Today (Libera Malajzio Hodiaŭ).

Ili diris, ke la registaro ne solvis la problemon de la tero heredita de la prapatroj. Nun, ili jam ekkonsciis kaj vekiĝis pri la rajtoj de la indiĝenoj en Malaja Duoninsulo, Saravako kaj Sabaho.

Azmi Badol, reprezentanto de Jaringan Kampung Orang Asli Kelantan (JKOAK, Indiĝena Grupo de Kelantanaj Vilaĝoj), diris tion al la ĵurnalistoj.

Li kritikis la ĉefgvidanton de la subŝtato, Hadi Awang el la politika partio PAS [en] (Tut-Malajzia Islama Partio), dirante, ke la indiĝenoj ne volas akcepti modernan vivon.

La indiĝenoj en Malajzio nuntempe havas multajn problemojn pri la hereda tero en siaj vilaĝoj.

Abonu ĝisdatigojn per retpoŝto. »

Exit mobile version