La memfoto-kampanjo en Birmo disvastigas toleremon kaj amikecon tra la lando, kie multiĝas okazoj de malamparolo, diskriminacio kaj intergenta perforto.
La fejsbuka kampanjo estas gvidata de junularo el Jangono, la plej granda urbo en la lando. Ĝi komenĉiĝis en la lasta aprilo kaj alvokas la publikon pozi por memfotoj kun siaj amikoj, kiuj apartenas al malsamaj etnoj aŭ religioj.
La kampanjo uzas la krad-etikedojn #myfriend [mia amiko] kaj #friendshiphasnoboundaries [amikeco havas neniajn limojn].
Ekde 2012, daŭre okazas kolizioj inter budhanoj kaj minoritataj islamanoj en la centra, okcidenta kaj la norda partoj de Birmo, inkluzive de la urbo Meikhtila en Centra Birmo, kie la domoj de komunumoj kaj de budhanoj kaj de islamanoj estis forbruligitaj kaj miloj da homoj estis forpelitaj. La plej serioza intergenta perforto okazis en oktobro 2012 en la subŝtato Raĥine en Okcidenta Birmo, kie rohinĝoj-islamanoj daŭre loĝas en rifuĝejoj proksime de la urbo Sitŭe. La registaro de Birmo konsideras la rohinĝojn kontraŭleĝaj enmigrintoj.
Samtempe, retaj malamparoloj kaj molestoj disvastiĝis en sociaj retoj de Birmo, kreante la atmosferon de netoleremo kaj rasismo.
Sube estas kelkaj fotoj el la kampanjo #myfriend, kiuj pruvas, ke la popolo en Birmo, precipe la junularo, decidis fini malamon, montrante respekton kaj amikecon.
Han Seth Lu, budhano, alŝutis sian foton kun sia islamana amikino:
Rody Dim, kristano, kundividas sian foton kun budhana amikino el Tajlando:
Su Yadanar Myint, islamano, estas fiera pri sia amikeco kun siko: