Saluton! Mi estas kanada esperantisto, kiu nuntempe laboras en Tajvano. Ekde ĝia fondiĝo, Tutmondaj Voĉoj ĉiam impresis min kiel subteninda alternativo al naciaj amaskomunikiloj. Aliĝinte al la tradukskipo mi faros ĉion eblan, por ke la projekto disfloru kaj eventuale servu ankaŭ kiel riĉa informfonto en la internacia lingvo.
La plej novaj artikoloj de Benjamin Irwin
Hiĝroj de Bangladeŝo leĝe agnoskitaj kiel tria sekso
La anonco venis la 11an de Novembro, 2013, tuj post tre simila anonco de Germanujo sciiganta, ke baldaŭ eblos elekti trian sekson en naskiĝatestiloj.
14 inspirpovaj, unuminutaj filmetoj pri naturmedio
TVE (Televido por Naturmedio) prezentas 14 filmetojn faritajn de finalistoj de ĝia tutmonda filmkonkurso, sub la temo “naturmedio”. Partoprenantoj el ĉiuj mondopartoj kreis unuminutajn filmetojn pri temoj rilataj al klimata ŝanĝiĝo,...