Mi loĝas en Nederlando kaj instruas psikologion. Mi estas denaska Esperantistino, kreskis plurlingve kaj ŝatas verki en kaj traduki al diversaj lingvoj. Mi estas aktiva membro de TEJO. Mi ankau volontulas ĉe la kontraŭrasisma reto UNITED kaj aktivas en la klimatmovado Extinction Rebellion. Mi ŝategas kanti kaj ludi Kapoejron, kaj mi multe vojaĝas.
La plej novaj artikoloj de Klara ERTL
Lingva ribelo: aktivisto pepas kontraŭ malapero de indiĝenaj lingvoj en Sud-Afriko
Aktivisto pri lingva realproprigo kaj inkluzivigo konfrontas lingvan imperiismon kaj malhomigon de du indiĝenaj lingvoj en Sud-Afriko.