Artikoloj pri Elektado
Pekino esperas, ke homoj de Honkongo estu senkritikaj voĉdonantoj
David Webbs, komentisto pri financaj novaĵoj konkludis [angle], ke la decido de Pekino [angle] pri la nomumo de kandidatoj por Ĉefdirektoro en 2017 celas ŝanĝi homojn de Honkongo en senkritikajn voĉdonantojn.
Japanio: Plano pri usona militbazo fuŝita pro reelektiĝo de loka urbestro
Susumu Inamine, kiu kontraŭas la planon transloki la usonan aerbazon de Futenma al la distrikto Henoko, marborda areo de sia urbo, estis reelektita en la 20a de januaro.
Nepalo: La nova registaro alfrontas ekonomiajn problemojn
Nepala ekonomia blogisto Chandan Sapkota [angle] listas gravajn ekonomiajn problemojn, kiujn alfrontos la novelektitaj membroj de la Konstitucia Asembleo.
Kontroli tendencon de komunikiloj en Malajzio
Tessa Houghton kundividas la trovaĵojn de studo, kiu kontrolis tendencon de amaskomunikiloj [angle] en Malajzio dum la 13-a Ĝenerala Elekto (GE13) antaŭ kelkaj monatoj: Malajziaj civitanoj, kiuj fidis anglalingvajn kaj malajalingvajn ĵurnalojn kaj/aŭ televidon kiel informofontojn dum la GE13-kampanjo, ne estis provizitaj per justaj kaj precizaj informoj por konstrui informitajn voĉdonajn...
Argentino: Lingvoj de praloĝantoj uzataj en nacia politika elektado
Argentino antaŭiras la aliajn landojn en Latinameriko. La parlamenta elektado okazis dulingve, en la hispana lingvo kaj en kelkaj ĉefaj lingvoj de praloĝantoj. Argentina blogisto, Ro Sartoro diris, ke tio estas unuafoja okazaĵo en Argentino. La elektado okazis la 27-an de oktobro 2013. Fakte, en Argentino kaj en ĉiuj landoj...
Egiptujo: Morsi ne revenos
La eksa prezidento Mohamed Morsi ne regos denove laŭ la egipta blogisto Alĵa Gad kiu pepis en kelkaj lingvoj por klarigi la mesaĝon. مرسي لن يعود – Morsi is not coming back – Morsi no va a volver — Morsi ne reviendra pas — Morsi kommt nicht zurück — Morsi...