Mi estas instruisto kiu loĝas en la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo. Mi lernis Esperanton en 2005 kaj enkondukis tiun lingvon en bazlernejo NJIWA/Kiwanja, en mezlernejo NJILI/Remera kaj en Instituto NJILI/Rutshuru kie mi ekinstruis gelernantojn de 2013 ĝis nun. Mia deziro estas ke lokaj voĉoj estu aŭskultataj tutmonde pere de Tutmondaj Voĉoj.