Mi naskiĝis en Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono. Mia unua lingvo estas tamen la germana. Mi laboris profesie kiel tradukisto kaj interpretisto dum kivn jaroj en Miami (Florido). Mi parolas flue 5 lingvojn (i.a. la francan kaj la portugalan) kaj bonege scipovas aliajn 5 lingvojn. Nuntempe mi studas la havajan lingvon en la jaro de indiĝenaj lingvoj.
Miaj pasioj: 1) savi la indiĝenajn kulturojn de nia mondo; 2) la kuirado kaj historio de homa nutrado; 3) komuna registrado de nia mondo por ĉies egaleco; 4) eduki – mi estas emerita profesoro en edukaj sciencoj kun aparta fako: dualingvoedukado.