La plej novaj artikoloj de Teddy Nee je Novembro, 2013
Norvega muzikfilmeto ofendas Kirgizion
Por malgrandaj, senmaraj kaj malmulte konataj landoj kiel Kirgizio, “altigi sian reputacion” estas malrapida kaj malfacila procedo. Do, kiam steluloj el aliaj landoj venas por filmi scenojn en ilia kamparo, la espero estas ke la mesaĝo, kiun ili portos hejmen kun si, estos ĝusta. Sed bedaŭrinde afero ne ĉiam progresas tiel.
Ĉina urbo invitas retuzantojn korekti fuŝajn anglajn ŝildojn
Por allogi pli da eksterlandaj loĝantoj, la urbo Shenzhen planas aboli ŝildojn fuŝe tradukitajn en la anglan per nova retkampanjo.
“Vi povas piedbati stevardinojn” en Kazaĥio
Eksa registara funkciulo en Kazaĥio lastatempe piedbatis [angle] stevardinon, laŭraporte ĉar ŝi ne parolis la kazaĥan. La historio kaŭzis tumulton en sociaj komunikiloj. Blogisto Pivovar proponas [ruse] la plej interesajn kaj plej vaste kundividitajn afiŝojn en Twitter pri ĉi tiu okazaĵo, ekzemple ĉi-suban: Казахстан-2013: бить стюардесс — можно. Показывать факи кортежам —...