Artikoloj pri Homaj rajtoj je Aŭgusto, 2021
De Meksiko al Aŭstralio, indiĝenaj junuloj reinventas Interreton por siaj lingvoj
Interreto ludas rolon en la trudado de hegemonia lingvo, sed junuloj uzas ĝin por krei spacon por siaj lingvoj.
Tutmonda enketo malkaŝas, ke Projekto Pegazo estis identigita en Azerbajĝano kaj aliloke
Oni identigis ĉirkaŭ mil telefonnumerojn apartenantajn al uzantoj en Azerbajĝano, inkluzive de eminentaj ĵurnalistoj, redaktistoj, defendantoj de homaj rajtoj, advokatoj kaj politikaj aktivuloj, samkiel iliaj amikoj kaj familianoj.
La ŝtato intensigas atakojn kontraŭ la amaskomunikila libereco kaj la civila socio en Belorusio
Ekde la komenco de julio, dekoj da civilaj organizaĵoj kaj sendependaj amaskomunikiloj en Belorusio alfrontis atakojn, traserĉojn kaj arestojn de dungitoj fare de polico.
Kartvela ŝtata sekureca servo akuzita pri amasa gvatado de publikaj personoj
La Kartvela Ŝtata Sekureca Servo spionis ĵurnalistojn, politikistojn de la opozicio kaj de la reganta partio, aktivulojn, pastrojn, komercistojn kaj aliajn publikajn personojn, laŭ la likigitaj dokumentoj.
Agresa okupado de palestinaj hejmoj fare de israelaj kolonianoj en Jerusalemo estas nur parto de jardekoj da suferoj
Streĉiteco kreskas post semajnoj en la okupataj palestinaj teritorioj, flamigita de la israela atako kontraŭ la sankta loko kiu estas la moskeo Al Aksa, la elpelado de palestinanoj de iliaj hejmoj en Jerusalemo kaj limigoj de movlibereco.