Artikoloj pri Indiĝenoj

La perua edukministerio oficialigas 24 indiĝenajn alfabetojn

  25 July 2015

En Peruo la alfabetoj de 24 indiĝenaj lingvoj estis oficialigitaj kiel rezulto de komunaj klopodoj de la edukministerio kaj multaj indiĝenaj komunumoj. La dokumentoj estis adoptitaj per konsento kaj estos uzataj por helpi konservi kaj plibonigi la uzadon de tiuj lingvoj, kaj en iliaj skribaj kaj en parolataj formoj. De...

Okcidenta Papuo: Dokumenti la luktojn de papuanoj en Indonezio

  16 January 2015

Papuan Voices [Papuaj Voĉoj] estas iniciato per filmetoj, kiuj reliefigas la luktojn de la popolo de Okcidenta Papuo, provinco de Indonezio. Okcidenta Papuo jam de longe luktadas por esti sendependa ŝtato, kvankam tiu konflikto el Indonezio estas ne vaste raportata en la amaskomunikiloj. Reviziita de Vastalto

Filmeto: Lerni novan lingvon per enreta filmeto

  26 June 2014

La 21a de februaro estas la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kaj la temo de tiu ĉi jaro estas Lingva diverseco kaj novaj teknologioj. Atentante tion, ni portas al vi serion da ekzemploj pri tio, kiel oni celebras kaj kundividas siajn gepatrajn lingvojn kun aliaj per enretaj filmetoj kaj retejoj.

Belizo, Sankta Vincento: Garifuna kulturo

  30 January 2014

… la garifuna lingvo, kiu integras la lingvojn de aravakoj kaj kariboj, kaj kiu estis deklarita ‘ĉefverko de la parola nemateria heredaĵo de la homaro’ fare de Unesko en 2001, estas severe minacata. Ĝi posedas formojn kaj strukturojn uzatajn nur de la viroj, kaj estas la unusola postvivanto de la...

Ekvadoro: “La indiĝena movado daŭros”

  23 November 2013

“La registaro daŭrigos sian provon fari nin nevideblaj, sed nia lukto ne povas esti venkita. Dum ekzistas maljusteco, dum restas la profunda malegaleco inter la urbanoj kaj la kamparanoj, la indiĝena movado daŭros.” Manuela Picq [angle] parolis kun Carlos Pérez Guartambel, la nuna gvidanto de Ecuarunari [hispane] (Konfederacio de la keĉuoj...

La Filipinoj: Helpu la viktimojn de la tajfuno Haiyan (Yolanda)

  15 November 2013

Land is Life (Tero estas Vivo) [angle], indiĝena reto de organizoj, alvokas donaci por helpi al la indiĝenoj en la Filipinoj damaĝitaj de la tajfuno Haiyan [haijen] (filipina nomo: Yolanda), kiu atakis plurajn regionojn de la lando. La informo ĉe Rally.org [angle] diras, ke pli 11 000 familioj bezonas helpon por rekonstrui...

Malajzio: Konflikto daŭras ĉe akvorezervujo de Baram

  8 November 2013

“Ok indiĝenoj el penan-tribo estis arestitaj de polico [angle], sed la polico ne volis prezenti detalojn pri la aresto.” Abin, oficisto de la ne-registara organizo (NRO) Reto por Savi Saravakajn Riverojn (Save Sarawak's Rivers Network) diris al la franca novaĵagentejo AFP. La konflikto ĉe la akvorezervujo de Baram jam daŭras...

UN: Respektu la rajtojn de indiĝenoj

  30 October 2013

Spertularo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) instigas [angle] registarojn kaj korporaciojn respekti la rajtojn de la indiĝenoj en la mondo kaj gardi ilin kontraŭ malobservo de iliaj rajtoj pro komercaj aktivadoj. Prezidanto de la sendependa spertularo diris, ke indiĝenoj estas severe trafitaj de industriaj sektoroj de minado, terkultivado kaj energioj, kaj...

Argentino: Lingvoj de praloĝantoj uzataj en nacia politika elektado

  28 October 2013

Argentino antaŭiras la aliajn landojn en Latinameriko. La parlamenta elektado okazis dulingve, en la hispana lingvo kaj en kelkaj ĉefaj lingvoj de praloĝantoj. Argentina blogisto, Ro Sartoro diris, ke tio estas unuafoja okazaĵo en Argentino. La elektado okazis la 27-an de oktobro 2013. Fakte, en Argentino kaj en ĉiuj landoj...

Malajzio: Blokado en Ulu Baram, Saravako

  23 October 2013

Kvankam estas iomete malvarme en Ulu Baram hodiaŭ (la 23-a de oktobro 2013), la indiĝenoj de Kayan, Kenyah kaj Penan faris blokadojn por protesti kontraŭ konstruado de la akvorezervujo de Baram, laŭ s-ro Peter Kallang, la prezidanto de Save River Network. Pli ol cent partoprenantoj tendumos ĉe la lokoj laŭ...