Unua reta radiostacio indiĝena en Brazilo uzas ciferecajn komunikilojn por antaŭenigi gepatrajn lingvojn kaj komunumojn

Laborantoj de Rádio Yandê en Paraty, Rio de Janeiro. Foto: Oficiala fejsbuka paĝo de Rádio Yandê, publikigita kun permeso.

Radio Yandê kombinas fortan senton de komunumo kaj ciferecajn komunikilojn por alporti brazilajn indiĝenajn kulturojn kaj lingvojn al antaŭscenejo.

La stacio, kiu komencis rete elsendi en 2013, estas la unua landa retradio tiaspeca: kreita de indiĝenaj popoloj, por indiĝenaj popoloj, kun intenco uzi teknologion por disrompi la stereotipojn kaj miskomprenojn pri brazilaj indiĝenaj komunumoj, kiuj aperas en la ĉefaj amaskomunikilaj priskriboj.

Laŭ novaĵretejo Agência Brazil (Agentejo Brazilo), pli ol 150 indiĝenaj lingvoj estas parolataj en Brazilo — la tikuna, la gvarania (Guarani Kaiowá), kaj la kainganga estas la tri kun plej granda nombro de parolantoj. Estas prognozite, tamen, ke ĝis la 2030-a jaro 45 ĝis 50 el tiuj lingvoj verŝajne suferos de formorto.

Tiu projekto precipe uzas ampleksan aliron por montri la ĉiutagajn vivojn kaj aferojn rilatajn al brazilaj indiĝenaj socioj. La stacio aŭdigas muzikojn de indiĝenaj artistoj, samkiel prezentas novaĵojn, debatojn, rakontojn, poemojn kaj mesaĝojn kiuj rekte alvenas el la komunumoj mem.

Radio Yandê estas alireblaj per pluraj rimedoj: vi povas aliri en la reto, sekvi la lastajn novaĵojn per Fejsbuko, aŭ eĉ elŝuti poŝtelefonan aplikaĵon, kiu permesos al vi plenan aliron al la enhavo.

Dum ĝia sidejo estas en Rio-de-Ĵanejro, la stacia elsendejo kovras la tutan Brazilon. En la suba jutuba filmo, ekzemple, Radio Yandê intervjuas resanigiston el la tribo Dessana en la norda urbo Manaŭso — montrante liajn sagacajn pensojn pri la indiĝenaj perspektivoj de religio, la diferencoj inter tradicia medicino kaj modernaj medicinaj praktikoj, kaj la grava rolo de juna generacio en la protekto de indiĝena kulturo:

Ĉar la precipa celo de la stacio estas klerigi popolamason pri ĉiuj indiĝenaj aferoj, la enhavo de ĝia jutuba kanalo estas precipe en la portugala. Tamen, kelkaj intervjuoj okazas en indiĝenaj lingvoj kun antaŭa traduko fare de la staciaj raportistoj. Tio montriĝas en la sekva filmeto, kie juna reĝisoro el amazonia tribo Kayapó parolas pri siaj freŝaj penoj por produkti materialojn, kiuj rimarkigas kaj helpas konservi liajn lokajn kulturon kaj kutimojn:  

Krom kunlabori kun reto da brazilaj indiĝenaj korespondantoj, Rádio Yandê ankaŭ subtenas rilatojn kun eksterlandaj iniciatoj faritaj de indiĝenoj: inkluzive de la komunikila reto Indian & Cowboy en Kanado, Rádio Encuentros fokusiĝinta je Latinameriko, kaj la radiostacio Informativo Dachi Bedea en Kolombio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.