Artikoloj pri Lingvo je Decembro, 2013
Ĉinio: Portreti figurojn de kulturaj kaj etnaj stereotipoj
Ĉina filmet-blogisto estis vaste konata per sia impreso de la elparoloj de kelkaj aziaj najbaroj kaj aliaj kulturoj de la tuta mondo. Kiom ili diferencas de similaj krudaj stereotipoj, kiujn vi vidis aliloke?
Puerto-Riko: Dulingvaj lernejoj revivigas lingvan debaton
La gubernatoro de Puerto-Riko volas laŭgrade anstataŭi la hispanan per la Angla kiel la oficiala lingvo de edukado en la publikaj lernejoj. La plano provokis fortajn reagojn de la subtenantoj kaj ankaŭ de la kritikantoj, revivigante la malnovan debaton pri lingvo kaj kulturo en Puerto-Riko.
La unika nomsistemo de Birmo
La plej multaj civitanoj de Birmo ne havas familian nomon. Ĉu vi iam pripensis, kiel ili plenigas formularojn, kiuj postulas la personan kaj familian nomojn, aŭ miris, kion signifas Daw en Daw Aung San Suu Kyi? Jen rigardo al la unika nomsistemo de Birmo.
Kolombio: Paroli hispane estas malfacile, kaj ekzistas kanto pri tio
Kanto pri la malfacilaĵoj de la hispana, kiujn havas denaskaj parolantoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj provas lerni la lingvon. Kun humuro, la kolombiaj komponistoj kaj amuzantoj Juan Andrés kaj Nicolás klarigas la konfuzojn, kiujn kreas la regionaj variaĵoj de la lingvo.
Iniciato por konservi instruadon de la portugala en francaj universitatoj
La portugala lingvo estas la sesa plej vaste parolata lingvo en la mondo, kaj estas ĉirkaŭ du milionoj da parolantoj de la portugala en Francio. Geneviève Fioraso, la Ministro de Supera Edukado kaj Esplorado, diris ke havante tiun ĉi raran studfakon kiel la Portugala en tuto da Francaj universitatoj ne povas esti utila.
La mondo rigardata tra 3054 lingvoj en danĝero de formorto
Endanĝerigitaj Lingvoj estas projekto lanĉita de Google, kiu provizas individuojn kaj organizojn per teknikiloj por ke ili povu ekvidi la minacon de certaj formortontaj lingvoj. La paĝo enhavas informojn, lernomaterialojn,...