Artikoloj pri En- kaj elmigrado je Junio, 2023
Montaraj judoj: rigardo al la vivo de unu el la minoritatoj en Azerbajĝano
Ekspozicio en Berlino ebligas konatiĝi kun la vivo de montaraj judoj en Azerbajĝano, grupo devenanta el Persio, kiu setlis en Kaŭkazio kaj konservis sian identecon ĝis niaj tagoj.
Dokumenta filmo el Tajvano prezentas forgesitan historion de vjetnama rifuĝejo en la 1970-aj jaroj
Eĉ malgraŭ manko de azilo-leĝo en Tajvano, ĝi ne ĉiam estis indiferenta al rifuĝintoj. En la 1970-aj kaj 1980-aj ĝi akceptis rifuĝintojn el Vjetnamio, kiel tion montras nova dokumenta filmo.
La historioj de koreoj en Kirgizio, konvertiĝintaj al islamo
Ilia transformiĝo estas parte la rezulto de la reislamigo de Kirgizio, kiu komenciĝis en 1991, post kiam Kirgizio ricevis sendependecon.
Tajvano kaj Burkino: tumulta historio de kooperado kaj disiĝo
Dum Tajvano estis prezentita en Okcidenta Afriko en la 1960-aj, restis eta memoro pri tiu periodo, klarigas al Global Voices burkina esploristo Dramane Thiombiano, loĝanta en Tajvano.
Vojaĝo tra tri kontinentoj: 150 jaroj da migrado de hindaj karibianoj al Nederlando
Pli ol 160 000 hindaj karibianoj en Nederlando iĝis neapartigebla grupo de loĝantaro. Ili faris longan vojaĝon, kiu estas rememorata ĉiujare la 5-an de junio dum la Enmigrada Tago au Prawas Din.