Dum la rakonto pri ĉeesto de Ĉinio en Afriko estas dominanta en la novaĵoj kaj la akademia sfero, Ĉinio sukcesis ankaŭ forgesigi tion, kio estas malmulte konata hodiaŭ: la fakton ke Tajvano vere aktivis kaj ĉeestis en Afriko en la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj kaj provizis evoluigan helpon kaj instruadon al multaj afrikaj landoj, inkluzive la okcidentafrikan ŝtaton Burkinon.
Burkino akiris kompletan sendependecon de Francio en 1960 kaj en 1961 ĝi establis diplomatiajn rilatojn kun Respubliko Ĉinio, kies registaro fuĝis el la ĉeftera Ĉinio en 1949 por establiĝi en la insulo Tajvano. Sed sekvante puĉon kiu okazis en 1966 kaj enpotencigis majoro-generalon Sangoulé Lamizana en 1973, Burkino establis diplomatiajn rilatojn kun Popola Respubliko Ĉinio, ricevinta de Pekino signifan helpon je proksimume 50 milionoj da usonaj dolaroj, kio daŭris dum la 1980-aj jaroj.
Tamen alia puĉo enpotencigis en 1987 Blaise Compaoré, post kiam en 1994 Burkino anoncis sian deziron reestabli diplomatiajn rilatojn kun Tajvano. En 2008 ambaŭ ĉefurboj, Tajpejo kaj Vagaduguo, iĝis urboj-ĝemeloj. Tamen en 2018, post periodo je 24 jaroj, Vagaduguo decidis ke ĝi deziras denove transiri al la PRĈ [Ĉinio] kaj nun ĝi subtenas kompletajn diplomatiajn rilatojn sole kun Pekino.
Por kompreni la komplikajn rilatojn kiuj ligas Tajvanon kaj Burkinon, Global Voices interparolis per Zoom kun franca doktoro kaj profesoro Dramane Germain Thiombiano, kiu instruas ĉe la Tajvana Nacia Universitato de Scienco kaj Teknologio Yunlin en la sudokcidento de la insulo. Tie li koncentriĝas je politika ekonomiko, internaciaj institucioj kaj negocaj strategioj en sia akademia kaj instruista laboro. Thiombiano devenas de Burkino, kie li laboris kiel socia edukisto antaŭ ol foriri al Tajvano antaŭ 12 jaroj, ricevinte subvencion por studado kaj poste restis por instruado.
La intervjuo estis redaktita celante stilon kaj koncizecon.
Filip Noubel (FN): Respubliko Ĉinio (bazita en Tajvano) ludis rolon en provizado de evoluiga helpo kaj instruado en Burkino en la pasinteco. Ĉu memoro pri tiu kooperado plu vivas hodiaŭ en Burkino?
Dramane Germain Thiombiano (DGT): La relation du Burkina Faso avec Taïwan est vraiment tumultueuse, suite à la reconnaissance de Taipei en 1961 par Ouagadougou. A l'époque de nombreux gouvernements africains étaient anti-communistes. Après la reconnaissance de la République populaire de Chine par Washington en 1971, beaucoup de pays on changé leur politique, toutefois le Burkina Faso est un des rares pays africains à avoir toujours soutenu la candidature de Taïwan aux Nations Unies après cette date.
En 1973 le Burkina Faso a reconnu Pékin qui promettait une aide substantielle en construction et financement de grandes infrastructures. En 1994, Ouagadougou a de nouveau reconnu Taïwan car la Chine montrait peu d'intérêt pour le Burkina Faso, même si après le massacre de Tiananmen en 1989, Blaise Compaoré était le premier chef d'état africain à visiter la Chine dans un climat de boycott diplomatique. De plus une visite en 1994 du ministre des Affaires étrangères chinois en Afrique n'a pas inclus le Burkina Faso, et ceci a dépassé les limites pour Compaoré, car la Chine a manifestement privilégié d'autres pays comme le Mali.
De 1994 à 2018 les relations entre Taïwan et le Burkina Faso étaient très chaleureuses, et ont beaucoup apporté sur le plan de l'éducation, la formation médicale, et le transfert de savoir-faire technologique grâce surtout à ICDF, le bureau d'aide et de coopération taïwanais.
Dans les années 60, le Burkina Faso était un pays tout neuf et Taïwan avait envoyé ses techniciens dans la vallée du Kou dans le sud-est du pays pour aider à la riziculture. J'ai personnellement rencontré un Taïwanais, Monsieur Li qui a travaillé à l'époque dans ce projet, et a été décoré en 2008 par le Président Blaise Compaoré. Taïwan maintient une association des techniciens qui ont travaillé au Burkina Faso et se retrouvent régulièrement pour discuter de la Haute-Volta car c'était le nom du pays à l'époque. La plupart d'entre eux ont entre 70 et 80 ans aujourd'hui et gardent de très bon souvenirs.
Au Burkina-Faso, c'est plus difficile de garder cette mémoire car les gens disent tout simplement ‘chinois’. Seuls les gens qui ont côtoyé directement les Taïwanais parlent de Taïwan, les autres ne font pas la différence avec les Chinois de Chine. De plus dans les années 60 et 70, Taïwan n'utilisait que le nom de République de Chine, ce qui ajoute à la confusion des plus jeunes qui n'ont pas connu cette époque.
Ensuite la coopération de Chine qui a suivi a souvent emboîté le pas à des projets taïwanais, parfois dans les mêmes lieux, donc la plupart de Burkinabè ne font pas la distinction. Par contre ceux qui ont étudié à Taïwan – parmi eux il y a beaucoup de médecins – savent très bien ce que les Taïwanais ont réalisé pour notre pays. Les gens savent aussi que Taïwan a apporté son aide au barrage de Bagré au nord-est du pays, et font souvent référence à l'île en l'appelant “La petite Chine” pour faire la différence avec Pékin qu'ils nomment la “grande Chine”.
Dramane Germain Thiombiano (DGT): Rilatoj inter Burkino kaj Tajvano estas vere tumultaj, sekvante la agnoskon de Tajpejo en 1961 fare de Vagaduguo. Tiutempe multaj afrikaj registaroj estis kontraŭkomunistaj. Post la agnosko de Popola Respubliko Ĉinio fare de Vaŝingtono en 1971, multaj landoj ŝanĝis siajn politikojn, tamen Burkino estas unu el la malmultaj afrikaj landoj kiuj ĉiam subtenis kandidatecon de Tajvano en la Unuiĝintaj Nacioj post tiu ĉi dato.
En 1973 Burkino agnoskis Pekinon, kiu promesis gravan helpon pri la rekonstruado kaj financado de la gravaj infrastrukturaj objektoj. En 1994 Vagaduguo denove agnoskis Tajvanon, ĉar Ĉinio montris malmultan intereson pri Burkino, kvankam post la masakro sur placo Tian An Men en 1989, Blaise Compaoré iĝis la unua afrika ŝtatestro vizitinta Ĉinion en etoso de diplomatia bojkoto. Eĉ pli, vizito de ĉina ministro pri eksteraj rilatoj en 1994 ne inkludis Burkinon, kaj tio ĉi estis sufiĉa por Compaoré, dum Ĉinio videble favoris aliajn landojn kiel Malio.
De 1994 ĝis 2018 la rilatoj inter Tajvano kaj Burkino estis vere varmaj kaj donis multon rilate edukadon, medicinan instruadon kaj transdonon de teknologioj ĉefe danke al ICDF, la oficejo de Tajvano pri helpo kaj kooperado.
En la 1960-aj jaroj Burkino estis tute nova lando kaj Tajvano sendis siajn teknikistojn al la valo Kou en la suda parto de la lando por helpi pri kultivado de rizo. Mi persone renkontis tajvananon Li, kiu laboris pri tiu ĉi projekto tiutempe, kaj estis premiita de prezidanto Blaise Compaoré en 2008. Tajvano subtenas asocion de teknikistoj, kiuj laboris en Burkino kaj ili regule renkontiĝas por priparoli la Respublikon Supra Voltalando, kiel nomiĝis la lando tiutempe. Plejparto el ili hodiaŭ havas 70 ĝis 80 jarojn kaj havas vere bonajn rememorojn.
En Burkino estas pli malfacile subteni tiun ĉi memoron, ĉar homoj simple diras “ĉinoj”. Nur homoj kiuj havis rektajn kontaktojn kun tajvananoj parolas pri Tajvano, la aliaj ne diferencigas ilin de la ĉinoj el Ĉinio. Eĉ pli, en la 1960-aj kaj 1970-aj Tajvano uzis sole la nomon Respubliko Ĉinio, kio pli konfuzigas la junajn generaciojn kiuj ne konas tiun ĉi epokon.
Pro tio la sekvinta kooperado kun Ĉinio, kiu ofte sekvis la spurojn de Tajvanaj projektoj, foje en la samaj lokoj, por plejparto de burkinanoj ne havas diferencon. Aliflanke, tiuj studintaj en Tajvano — inter ili estas multaj kuracistoj — bone scias kion la tajvananoj faris por nia lando. Homoj ankaŭ scias ke Tajvano helpis pri la digo Bagré en la nordorienta parto de la lando, kaj ili ofte nomas la insulon “Eta Ĉinio” por diferencigi ĝin de Pekino, kiun ili nomas “Granda Ĉinio”.
Jen video montranta rizajn kampojn en la valo Kou de RTB — Radiodiffusion Télévision du Burkina:
Por pliaj informoj legu: Oficialaj diplomatiaj rilatoj de Tajvano: Komplika ludo fronte al obstakloj fare de Ĉinio
FN: Kiel vi taksas la aktualajn rilatojn de Tajvano kaj la Afrika kontinento?
DGT: Au Nigéria la Chine met des bâtons dans les roues de Taïwan, car en 2017 elle a obtenu le déménagement du Bureau de représentation de Taipei en dehors de la capitale Abuja, suite à une aide de Pékin. Par contre la Côte d'Ivoire vient d'autoriser Taïwan à rouvrir un bureau de représentation en novembre 2022, suite à sa fermeture en 2017, et je pense qu'Abidjan veut démontrer son indépendance par rapport à la Chine en faisant ce geste, surtout qu'il y a des conflits entre Ivoiriens et Chinois dans certains grands projets en Côte d'Ivoire. Il y a aussi une petite communauté ivoirienne à Taïwan qui milite en faveur de relations approfondies avec l'île.
DGT: En Niĝerio Ĉinio sukcese kreas obstaklojn por Tajvano, ĉar en 2017 tiu entreprenis la translokon de la Reprezenta oficejo de Tajpejo ekster la ĉefurbon Abuĝon, sekvante gravan helpon de Pekino. Aliflanke, Eburbordo en novembro 2022 permesis al Tajvano remalfermi sian reprezentan oficejon, post ĝia fermo en 2017, kaj mi opinias ke Abiĝano deziras montri sian sendependecon de Ĉinio farante tiun ĉi geston, speciale konsiderante konfliktojn inter eburbordanoj kaj ĉinoj rilate certajn gravajn projektojn en Eburbordo. Krome eta eburborda komunumo en Tajvano pledas por pli profundaj rilatoj kun la insulo.
DGT: La situation au niveau universitaire est assez déplorable A ce jour, il n'y a pas ce centre d'études sur l'Afrique à ma connaissance. J'ai moi-même essayé de créer un centre, mais j'ai échoué. En Chine, il y a des centres d'études partout et les gens apprennent les langues africaines comme le swahili. Par contre à Taïwan, même au temps de relations diplomatiques avec le Burkina Faso, les gens ici ne connaissaient rien à notre pays. L'Afrique n'est pas au centre des intérêts Taïwanais, et reste un “dark continent”, un continent noir malheureusement, alors que l'Afrique peut être un atout pour Taïwan. De même les atouts démocratiques de Taïwan pourraient être mieux utilisés en Afrique pour promouvoir le pays.Moi j'essaie maintenant de promouvoir la culture burkinabè à Taïwan. J'interviens souvent dans les écoles primaires où je parle de l'Afrique et du système éducatif en Afrique et mes étudiants qui ont autour de 12 ans sont très émus quand ils voient la différence entre les systèmes éducatifs.et ils veulent en savoir plus sur le Burkina Faso et l'Afrique en général.Eswatini a une ambassade, L'Afrique du Sud a un Bureau de Représentation ici très actif dans les échanges universitaires, de même que le Nigéria. J'ai aussi rencontré des hommes et des femmes d'affaires nigérians et des étudiants burkinabè qui après la rupture des relations diplomatiques n'ont pas voulu partir en Chine et sont restés à Taïwan. Certains travaillent comme chercheurs, professeurs, sont mariés à des Taïwanaises. Il existe plusieurs groupes sur WhatsApp ou les Africains vivant à Taïwan communiquent.
DGT: La situacio ĉe la universitato estas sufiĉe plorinda. Ĝis nun mankas centro pri afrikaj studoj, laŭ miaj scioj. Mi mem provis krei tian centron, sed malsukcesis. En Ĉinio ekzistas studocentroj ie ajn kaj homoj lernas afrikajn lingvojn kiel svahilon. Aliflanke, en Tajvano eĉ dum ekzistis diplomatiaj rilatoj kun Burkino, homoj nenion sciis pri nia lando. Afriko ne estas en la centro de Tajvanaj interesoj kaj bedaŭrinde ĝi restas “malhela kontinento”, dum efektive Afriko povus esti atuto por Tajvano. Simile, demokratiaj atutoj de Tajvano povus esti pli bone uzataj en Afriko por promocii la landon.Mi provas nun promocii burkinan kulturon en Tajvano. Mi ofte parolas en bazlernejoj, kie mi parolas pri Afriko kaj la eduka sistemo en Afriko, kaj miaj studentoj, kiuj havas ĉirkaŭ 12 jarojn, estas vere interesitaj kiam ili vidas diferencon inter la edukaj sistemoj, kaj ili deziras scii pli pri Burkino kaj Afriko ĝenerale.Svazilando havas ambasadejon, Sud-Afriko havas reprezentan oficejon kiu estas vere aktiva rilate universitatajn interŝanĝojn, Niĝerio faras same. Mi ankaŭ renkontis niĝeriajn komercistojn kaj virinojn kaj burkinajn studentojn, kiuj post la rompo de diplomatiaj rilatoj ne deziris veturi al Ĉinio kaj restis en Tajvano. Iuj laboras kiel esploristoj, instruistoj, iuj geedziĝis kun tajvananoj. Ekzistas kelkaj grupoj en WhatsApp, kie komunikiĝas afrikanoj loĝantaj en Tajvano.