Artikoloj pri Malajzio

Malajzio lanĉis novan markemblemon kiel la prezidanto de ASOAN 2015

  4 January 2015

Malajzio estas la nova prezidanto de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN) por la jaro 2015. Ĉi tiu jaro estas decidiga por ASOAN, ĉar la regiono klopodas atingi plenan integriĝon kiel unueca komunumo. La nova markemblemo [angle] prezentas “harmonion, firman partnerecon kaj aspiron de la popoloj de la dek ASOAN-landoj, celantaj atingi...

Malajzio: Kampanjo “Haltigu Lynas!” aktivas en Aŭstralio

  28 November 2013

Agado por haltigi minadon de Lynas en Malajzio jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭrinde la registaro de Malajzio ŝajnas ne konsideri serioze sanproblemojn de la loĝantaro en Kuantano, kie fabriko de Lynas estas konstruata por produkti maloftan teron (aŭ raran teron). Kvankam multaj loĝantoj manifestaciis plurfoje kaj eĉ marŝis 300...

Kontroli tendencon de komunikiloj en Malajzio

  21 November 2013

Tessa Houghton kundividas la trovaĵojn de studo, kiu kontrolis tendencon de amaskomunikiloj [angle] en Malajzio dum la 13-a Ĝenerala Elekto (GE13) antaŭ kelkaj monatoj: Malajziaj civitanoj, kiuj fidis anglalingvajn kaj malajalingvajn ĵurnalojn kaj/aŭ televidon kiel informofontojn dum la GE13-kampanjo, ne estis provizitaj per justaj kaj precizaj informoj por konstrui informitajn voĉdonajn...

Malajzio: Konflikto daŭras ĉe akvorezervujo de Baram

  8 November 2013

“Ok indiĝenoj el penan-tribo estis arestitaj de polico [angle], sed la polico ne volis prezenti detalojn pri la aresto.” Abin, oficisto de la ne-registara organizo (NRO) Reto por Savi Saravakajn Riverojn (Save Sarawak's Rivers Network) diris al la franca novaĵagentejo AFP. La konflikto ĉe la akvorezervujo de Baram jam daŭras...

La polemika vorto ‘Allah’ en Malajzio

  29 October 2013

La Apelacia Tribunalo en Malajzio juĝis [en], ke Herald, katolika semajngazeto [en] ne povas uzi la vorton ‘Allah’ en sia malajlingva eldono. La reagoj de diversaj grupoj prezentas diferencajn opiniojn pri tio. Loyar Burok [en], reta gazeto en Malajzio, invitis faman kaj spertan advokaton Tommy Thomas kaj li klarigis, ke la decido pri...

Protesto kaj malsamaj ŝancoj por konstruaĵoj en Indonezio kaj Malajzio

  24 October 2013

La loĝantoj de Orienta Javo en indonezio sukcesis protekti [en] la malnovan konstruaĵon per protesto. Bedaŭrinde, la loĝantoj de ĝia najbaro, Malajzio ne havas tiun ŝancon. La ĵurnalo de Sin Chew Life publikigis la specialan raporton [cn] por ke ni protektu malnovajn konstruaĵojn. Historion de la loko spegulas la malnovaj konstruaĵoj. Kion oni...

Malajzio: Blokado en Ulu Baram, Saravako

  23 October 2013

Kvankam estas iomete malvarme en Ulu Baram hodiaŭ (la 23-a de oktobro 2013), la indiĝenoj de Kayan, Kenyah kaj Penan faris blokadojn por protesti kontraŭ konstruado de la akvorezervujo de Baram, laŭ s-ro Peter Kallang, la prezidanto de Save River Network. Pli ol cent partoprenantoj tendumos ĉe la lokoj laŭ...