Artikoloj pri Orienta Azio
Japanio: Lumon al vespera ĉielo per eluzita manĝoleo
Iluminado bele kolorigas vesperĉielon aŭtune kaj vintre, sed aŭdiĝas ankaŭ kritikoj pri ĝia elektromalŝparado. Iu evento en Tokio recikligas eluzitan manĝoleon por lumigi iluminaĵojn.
Kamboĝo: Laboristoj de vestfabrikoj postulas de mondskalaj vestfirmaoj altigi minimuman salajron
Laboristoj de kamboĝaj vestfabrikoj, kiuj okazigis tutlandan strikon lastjare, ĉi-foje postulas de mondskalaj vestfirmaoj monatan minimuman salajron de 177 usonaj dolaroj.
Honkonganoj vidas maldemokratian sistemon. Pekinaj oficialuloj vidas demokration ĉinstilan
Ĉinio eble uzos Honkongon kiel eksperimentejon por demokratiaj reformoj, kiuj kongruas kun ĝia unupartia ŝtato, same kiel ĝi eksperimentis pri libermerkataj reformoj en la 1980aj jaroj.
Japanio: Fulmobando, moda maniero por peti geedziĝon
Pli ol miliono da homoj jam spektis la filmeton pri ĉi tiu surpriza geedziĝpeto per fulmobando, kiu okazis en Osako, Japanio.
Pekino esperas, ke homoj de Honkongo estu senkritikaj voĉdonantoj
David Webbs, komentisto pri financaj novaĵoj konkludis [angle], ke la decido de Pekino [angle] pri la nomumo de kandidatoj por Ĉefdirektoro en 2017 celas ŝanĝi homojn de Honkongo en senkritikajn voĉdonantojn.
Japanio, Ĉinio kaj Koreio estu feliĉaj: deziro de grupo de universitataj studentoj en Kioto
Rilatoj inter la tri landoj ofte fariĝas dornaj pro disputoj teritoriaj kaj historiaj. Inspirite de la muzika filmeto 'Happy', studentoj faris filmeton por progresigi amikecon.
7 aferoj, kiujn vi ne sciis pri japanaj manĝaĵoj
Kontribuanto al Global Voices Taylor Cazella, kiu lastatempe translokiĝis de Usono al Japanio, enkondukas vin en sep neatenditajn, tamen bongustajn manĝaĵojn el netracidia japana kuirarto.
Eksvalida viando estis en la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio
Ĝi estas la plej lastatempa inter la multaj skandaloj pri manĝosekureco, kiuj trafis Ĉinion en la lastaj jaroj, inkluzive de laktomalpurigo en 2008, kiu mortigis ses infanetojn.
Kontraŭi malamparolon en Korea Kvartalo en Tokio
Shin-Okubo, distrikto en Tokio, en kiu koncentriĝas multe da koreaj loĝantoj, suferas en la lastaj jaroj pro kreskantaj kontraŭ-koreaj protestoj fare de ekstreme rasistaj civitanaj grupoj.
Kamboĝo: Kial protestoj ne kondukos al “kamboĝa printempo”?
Faine Greenwood skribas [angle] pri prelego prezentita ĉe Stanford fare de Ou Virak, kamboĝa aktivisto pri homaj rajtoj. Demandita pri la kontraŭregistaraj protestoj en Kamboĝo, Ou Virak klarigis, kial ili ne kondukos al ‘politika printempo’: Mi ne pensas, ke politika printempo okazos en Kamboĝo, nek ke ĝi estas dezirinda… Ni...
Japanio: Plano pri usona militbazo fuŝita pro reelektiĝo de loka urbestro
Susumu Inamine, kiu kontraŭas la planon transloki la usonan aerbazon de Futenma al la distrikto Henoko, marborda areo de sia urbo, estis reelektita en la 20a de januaro.
La filmo ‘Hafu’ esploras identecon de miksrasaj japanoj
Filmoproduktistoj esploras en Japanio malmulte dokumentitan kreskantan generacion de miksrasaj japanoj, kiuj nomas sin 'hafu'.
Japana artisto reludas publikecon en 23 lingvoj
Pri artisto kiu opinias ke provi komuniki la saman mesaĝon aŭ la mondrigardon tra kiu la ricevanto vidos la mesaĝon, varios depende de la lingvo. Li konsideras siajn verkojn en manieroj malsimilaj al la valorsistemo de la angla lingvo.
Plej ĝenaj miensimboloj kaj esprimoj en la ĉina enreta komunikado
Enreta enketo malkaŝis liston de la plej malŝatindaj esprimoj kaj miensimboloj en reta komunikado en 2013. Plu legu ĉe Nanfang insider [angle]. Reviziita de Vastalto
Orienta Timoro: Konstrui unu landon el multaj lingvoj
Kiam Orienta Timoro iĝis sendependa ŝtato en 2002, kaj la tetuma kaj portugala lingvoj estis elektitaj kiel oficialaj por la novnaskita lando. Tamen, la nombro de la naciaj lingvoj estas ĝis 16, kaj dekoj de aliaj dialektoj estas uzataj ĉiutage de la timora civitanoj.
La Internacia Virina Tago 2014: Alvoko el Hiroŝimo
La municipo de Hiroŝimo kun 23 sociaj organizaĵoj, ĉefe virinaj, de la urbo kaj de ties gubernio vokas al sendo de solidaraj, kuraĝigaj kaj subtenaj mesaĝoj rilate al la katastrofo de Fukuŝimo kaj ties sekvoj. La lingvo de interŝanĝoj estas Esperanto. La mesaĝoj estos ekspoziciitaj la 8-an de marto kun japanlingva...
Ĉinio: Portreti figurojn de kulturaj kaj etnaj stereotipoj
Ĉina filmet-blogisto estis vaste konata per sia impreso de la elparoloj de kelkaj aziaj najbaroj kaj aliaj kulturoj de la tuta mondo. Kiom ili diferencas de similaj krudaj stereotipoj, kiujn vi vidis aliloke?
Protestantoj marŝas kontraŭ refunkciigo de atomcentralo en la insulo Kjuŝuo, Japanio
Ĉirkaŭ 1 800 homoj marŝis la 15-an de decembro proteste kontraŭ la refunkciigo de la Nuklea Centralo de Sendai [japane], laŭ la organizantoj de la protesto. Du jarojn post kiam la centralo estis haltigita, Kjuŝua Elektro-Pova Kompanio petis revizion en julio de la Nuklea Reguliga Aŭtoritato kun la intenco refunkciigi la...
Malajzio: Nova libro de la indiĝena etno temuan
Tujal kaj la Vento estas la traduko de la librotitolo pri rakonto de indiĝena tribo Temuan, eldonita jam en tri lingvoj kaj ilustrita de fama artisto de indiĝena tribo el Malajzio.
Japanio: 20 amaraj voĉoj leviĝas el Fukuŝimo post la nuklea katastrofo 2011
"Lastatempe mi ofte pensas, ke homoj estas pli teruraj ol radioaktiveco", komentoj de loĝantoj en Fukuŝimo prezentitaj en blogartikolo de budhisto.
Singapuro: Ne ĉie oni drinkos venontjare
Se vi estos en Singapuro en 2014, eble, vi ne povos drinki ĉie en la insulo. Nanyang Post [ĉine] raportis, ke ekde hodiaŭ (la 25-a) ĝis la fino de la jaro, la registaro enketos pri drinkado. La celo estas malpliigi la drinkadon, kiuj eble minacus la loĝantojn. Fakte, la kvanto de...
Hongkongo: Diplomiĝintoj serĉantaj domon estos blokataj
Aĉeti domon en Hongkongo estas tikla afero: nova regularo eble ne permesos al alte kvalifikitaj homoj aĉeti unuĉambran apartamenton. Novaĵagentejo Now (新闻)raportis [ĉine] pri tio sed diris, ke 18-jaraĝaj studentoj ankoraŭ rajtos aĉeti unuĉambran apartamenton. Tamen tiuj, kiuj jam diplomiĝis eble ne plu estos konsiderataj. Se vi sentas, ke tiu regularo...
Birmo: Infanaj soldatoj
Poste la reformoj en Birmo, la problemo de infanaj soldatoj ankaŭ ekzistas laŭ Irrawaddy News [angle].
La unika nomsistemo de Birmo
La plej multaj civitanoj de Birmo ne havas familian nomon. Ĉu vi iam pripensis, kiel ili plenigas formularojn, kiuj postulas la personan kaj familian nomojn, aŭ miris, kion signifas Daw en Daw Aung San Suu Kyi? Jen rigardo al la unika nomsistemo de Birmo.
Kamboĝo: Infanlaboro ankoraŭ estas serioza problemo
Ĉirkaŭ 10 procentoj el kamboĝaj infanoj en la aĝo de 5 ĝis 17 jaroj, estas “infanlaborantoj”. Tion oni konsideras netaŭga aŭ kontraŭleĝa. Preskaŭ 240 000 infanoj laboras en danĝeraj kondiĉoj. Tion diras la Infanlabora raporto [angle] pri Kamboĝo verkita en 2012. La filmeto estis farita en 2007, ĉu la problemo jam...