Artikoloj pri Protesto
Okcidenta Papuo: Dokumenti la luktojn de papuanoj en Indonezio
Papuan Voices [Papuaj Voĉoj] estas iniciato per filmetoj, kiuj reliefigas la luktojn de la popolo de Okcidenta Papuo, provinco de Indonezio. Okcidenta Papuo jam de longe luktadas por esti sendependa ŝtato, kvankam tiu konflikto el Indonezio estas ne vaste raportata en la amaskomunikiloj. Reviziita de Vastalto
Kirgizio: La amaskomunikiloj suferas meze de kreskanta politika malakordo
Dum la orminejo de Kumtor en Kirgizio daŭre kirlas politkan malpacon, sennomaj "fontoj" cititaj de ĉeffluaj komunikiloj pretendas, ke ili havas ĉiujn respondojn.
Kamboĝo: Laboristoj de vestfabrikoj postulas de mondskalaj vestfirmaoj altigi minimuman salajron
Laboristoj de kamboĝaj vestfabrikoj, kiuj okazigis tutlandan strikon lastjare, ĉi-foje postulas de mondskalaj vestfirmaoj monatan minimuman salajron de 177 usonaj dolaroj.
Tunizio: Ridindaĵoj de balota kampanjo kolektitaj en blogo
Kiu ne ridus pri "la mizeruloj, espero por la generacioj" aŭ pri partio, kiu volas "cirkumcidi la sekurecan kaj juĝistaran instituciojn kaj la administracion"?
Kontraŭi malamparolon en Korea Kvartalo en Tokio
Shin-Okubo, distrikto en Tokio, en kiu koncentriĝas multe da koreaj loĝantoj, suferas en la lastaj jaroj pro kreskantaj kontraŭ-koreaj protestoj fare de ekstreme rasistaj civitanaj grupoj.
Koruptado en Nepalo: Ĉu ĝi fariĝas socie akceptebla?
Homoj estas koleraj kaj lacaj, kaj amaskomunikiloj ofte publikigas novaĵojn pri kontakto inter politikaj gvidantoj kaj bandaĉoj, sed neniu eliras surstraten por protesti kontraŭ koruptado – nenormalaĵo por lando kie oni havas tutlandajn strikojn por ajna problemo. Siromani Dhungana [angle] afiŝas analizon ĉe United We Blog! for a Democratic Nepal...
Ramadano gustas je arestoj en Egiptujo
11 junuloj estis arestitaj en Egiptujo, kiam ili havis festenon por Sahur ― antaŭfasta manĝo antaŭ sunleviĝo dum ramadano.
Kamboĝo: Kial protestoj ne kondukos al “kamboĝa printempo”?
Faine Greenwood skribas [angle] pri prelego prezentita ĉe Stanford fare de Ou Virak, kamboĝa aktivisto pri homaj rajtoj. Demandita pri la kontraŭregistaraj protestoj en Kamboĝo, Ou Virak klarigis, kial ili ne kondukos al ‘politika printempo’: Mi ne pensas, ke politika printempo okazos en Kamboĝo, nek ke ĝi estas dezirinda… Ni...
Irano: Studento kondamnita al 7 jaroj en karcero
Universitata aktivisto torture pridemandita kaj kondamnita al 7 jaroj en karcero
Italio: Tero de Fajroj, “antaŭĉambro de la Infero”
Dum jaroj parto de la teritorio inter Napolo kaj Kaserto fariĝis loko de kontraŭleĝa forĵetado de danĝeraj rubaĵoj, kiuj venenas la medion kaj kaŭzas kancerojn.
Ukrainio: Starbucks, merkatado per sociaj komunikiloj kaj “lingva problemo”
Tetyana Bohdanova skribas pri merkatado per sociaj komunikiloj kaj la "lingva problemo" en Ukrainio - kaj lasta skandalo kaŭzita de fejsbuka paĝo de Starbucks, kiu montriĝis falsa..
Kiel estas kreski en la Maldivoj?
Ĵurnalisto kaj blogisto Hilath Rasheed [angle] kundividas siajn pensojn de maldivano en Fejsbuko pri “Kiel estas kreski en Maleo, la Maldivoj”: De Ibrahim Lirar [angle]: La plej honesta respondo, kiun mi povas doni nun, estas ke “tio estas timiga kaj limiga”. Informoj estis tre rigore reguligataj ĝis lastatempe. Tre malmultaj el...
Protestantoj marŝas kontraŭ refunkciigo de atomcentralo en la insulo Kjuŝuo, Japanio
Ĉirkaŭ 1 800 homoj marŝis la 15-an de decembro proteste kontraŭ la refunkciigo de la Nuklea Centralo de Sendai [japane], laŭ la organizantoj de la protesto. Du jarojn post kiam la centralo estis haltigita, Kjuŝua Elektro-Pova Kompanio petis revizion en julio de la Nuklea Reguliga Aŭtoritato kun la intenco refunkciigi la...
Ĉinio: Protesto de Ai Weiwei per floroj
La ĉina registaro limigis al artisto-aktivisto Ai Weiwei [Aj Ŭejŭej] (ĉine: 艾未未 )vojaĝon al eksterlando ekde 2011, kiam li estis akuzita pri evitado de imposto. Por esprimi sian malkontenton, li decidis meti florojn al sia biciklo ekster sia laborejo. @dgatterdam repepis la bildon de @aiww kun mallonga noto. Every day @aiww will...
Japanio: Protestantoj, ĵurnalistoj laŭte kontraŭas leĝproponon pri ŝtataj sekretoj
La polemika leĝpropono celas trudi pli severajn punojn por tralaso de ŝtataj sekretoj de Japanio, kritikistoj timas, ke ĝi povos limigi liberecon de raportado kaj la rajto je informiĝo.
Malajzio: Kampanjo “Haltigu Lynas!” aktivas en Aŭstralio
Agado por haltigi minadon de Lynas en Malajzio jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj. Bedaŭrinde la registaro de Malajzio ŝajnas ne konsideri serioze sanproblemojn de la loĝantaro en Kuantano, kie fabriko de Lynas estas konstruata por produkti maloftan teron (aŭ raran teron). Kvankam multaj loĝantoj manifestaciis plurfoje kaj eĉ marŝis 300...
La postvivintoj de la tajfuno en la Filipinoj demandas: kie estas nia registaro?
Helpo venas el la tuta mondo, sed survivantoj de tifonoj plendas, ke ili ne ricevis helpon de la registaro.
Amasaj kontraŭnukleaj protestoj okazis en Tokio
La 13-an de oktobro 2013, miloj da homoj marŝis tra la stratoj de Tokio por protesti kontraŭ nuklea energio. En kunveno nomata Adiaŭ Atomcentraloj [japane], japana popolo postulis la fermon de la atomcentraloj kaj la uzon de pli mediamikaj energifontoj. OOE Kenzaburoo, Nobel-premiito pri Literaturo en 1994, parolis [japane] antaŭ...
Vjetnamio: Blogisto parolas kontraŭ subpremo de registaro
Nguyen Bac Truyen atestis [angle] en evento por homaj rajtoj en Ĝenevo la subpremon spertitan de blogistoj kaj aktivistoj en Vjetnamio: Subpremo de la registaro eniris en novan, pli perfortan fazon fine de julio, kiam la vjetnama prezidanto Truong Tan Sang revenis de vizito al prezidanto Obama en Usono. Blogistoj...
Sud-Koreio: Retumantoj donacas al vilaĝanoj batalantaj kontraŭ elektraj linioj
Konfliktoj daŭre intensiĝas en malgranda vilaĝo Miryang [mirjang] en Sud-Koreio. Pliaĝaj vilaĝanoj rezistas kontraŭ la decido de la registaro, kiu trudas konstruon de alttensiaj elektropovaj linioj tra ilia tero. Ili diras, ke ili batalos ĝismorte por siaj tero kaj vivorajtoj. Mediprotekta grupo komencis kampajnon ĉe la retejo Daum Agora [koree] por...
VIDEO: “No Woman, No Drive” (Ne virino, ne stiru) svenigis Saud-Arabion
La saudarabiaj aktivistoj elektis la hieraŭan tagon (la 26-an de oktobro 2013) por protesti kontraŭ malpermeso al virinoj stiri aŭton en la reĝlando. Dum sociaj retoj tumultis pro kreskanta nombro de raportoj pri virinoj stirantaj aŭton tra la lando, brila senakompana rearanĝo de “No Woman, No Cry” (Ne, virino, ne ploru) de...
Malajzio: Indiĝenoj en Kelantano kritikis PAS
Malajziaj indiĝenoj postulas de la registaro agnoskon de iliaj rajtoj pri hereda tero.
Protesto kaj malsamaj ŝancoj por konstruaĵoj en Indonezio kaj Malajzio
La loĝantoj de Orienta Javo en indonezio sukcesis protekti [en] la malnovan konstruaĵon per protesto. Bedaŭrinde, la loĝantoj de ĝia najbaro, Malajzio ne havas tiun ŝancon. La ĵurnalo de Sin Chew Life publikigis la specialan raporton [cn] por ke ni protektu malnovajn konstruaĵojn. Historion de la loko spegulas la malnovaj konstruaĵoj. Kion oni...
Malajzio: Blokado en Ulu Baram, Saravako
Kvankam estas iomete malvarme en Ulu Baram hodiaŭ (la 23-a de oktobro 2013), la indiĝenoj de Kayan, Kenyah kaj Penan faris blokadojn por protesti kontraŭ konstruado de la akvorezervujo de Baram, laŭ s-ro Peter Kallang, la prezidanto de Save River Network. Pli ol cent partoprenantoj tendumos ĉe la lokoj laŭ...
Egiptujo: Morsi ne revenos
La eksa prezidento Mohamed Morsi ne regos denove laŭ la egipta blogisto Alĵa Gad kiu pepis en kelkaj lingvoj por klarigi la mesaĝon. مرسي لن يعود – Morsi is not coming back – Morsi no va a volver — Morsi ne reviendra pas — Morsi kommt nicht zurück — Morsi...