Tunizio: Ridindaĵoj de balota kampanjo kolektitaj en blogo

Kampanja veturo de 'Fluo de Amo', politika partio en Tunizio

Kampanja veturo de ‘Fluo de Amo’, politika partio en Tunizio

Tuniziaj retumantoj nun kune kolektas la plej amuzajn kaj plej ridindajn momentojn de la balota kampanjo en Tumblr-blogo nomata #TnElecFails.

La kampanjo por la tuniziaj parlamentaj balotadoj komenciĝis la 4-an de oktobro. Pli ol 5 milionoj da registritaj voĉdonantoj elektos 217 membrojn de la Asembleo de la Deputitoj de la Popolo la 26-an de oktobro.

Du el la plej fortaj konkurantoj ĉi-jare estas la islamista movado Ennahda, kiu gajnis la balotadon en 2011, kaj Nidaa Tounes, kiu estis fondita en 2012 kaj kies estro estas 86-jaraĝa Beji Caid Essebsi, kiu laboris antaŭe por la aŭtokratoj Habib Bourguiba kaj Zine el-Abidin Ben Ali.

Sed ekzistas pli ol 1300 balotaj listoj kaj pli ol 13 000 kandidatoj, do oni trovas multajn ridindaĵojn en ĉi-jara kampanjo, inkluzive de la emblemoj, nomoj kaj sloganoj de la balotaj listoj.

Jen kelkaj fotoj:

"Mi ŝatas" estas la emblemo de ĉi tiu listo

“Mi ŝatas” estas la emblemo de ĉi tiu listo

Nomo de la listo: "la mizeruloj", slogano: "espero por la generacioj"

Nomo de la listo: “la mizeruloj”, slogano: “espero por la generacioj”

La sendependa listo 'Mi deziras ke mia lando estu pura' estis afiŝita sur muro apud supera mezlernejo, sen la fotoj de la kandidatoj, sed kun la mesaĝo: "niaj fotoj ne gravas, kio gravas estas realigi niajn promesojn al vi". La listo ne restis longe sen fotoj, kaj oni aldonis ĉi tiun noton kiel respondon: "Ĉiuokaze ni ne bezonas viajn vizaĝojn".

La sendependa listo ‘Mi deziras ke mia lando estu pura’ estis afiŝita sur muro apud supera mezlernejo, sen la fotoj de la kandidatoj, sed kun la mesaĝo: “niaj fotoj ne gravas, kio gravas estas realigi niajn promesojn al vi”. La listo ne restis longe sen fotoj, kaj oni aldonis ĉi tiun noton kiel respondon: “Ĉiuokaze ni ne bezonas viajn vizaĝojn”.

Tondilo estas la emblemo de la Tunizia Partio, ĉar ili volas "cirkumcidi la sekurecon [institucion], la juĝistaron kaj la administracion." Plej verŝajne ili volis diri "purigi" aŭ "senkoruptigi", sed ili elektis la vorton "cirkumcidi".

Tondilo estas la emblemo de la Tunizia Partio, ĉar ili volas “cirkumcidi la sekurecon [institucion], la juĝistaron kaj la administracion.” Plej verŝajne ili volis diri “purigi” aŭ “senkoruptigi”, sed ili elektis la vorton “cirkumcidi”.

Sed kial oni ridindigas la tunizian balotadon?

Nu, verdire ĝi ne estas elekto. Kiu ne priridus la “mizerulojn, esperon por la generacioj” aŭ partion, kiu volas “cirkumcidi la sekurecan kaj juĝistaran instituciojn kaj la administracion”?

“Tago sen ridoj estas perdita tago”, jen la slogano efektivigita de niaj politikistoj por la bono de la popolo.

Sed samtempe ĉi tiu mokado spegulas la malkontenton de la popolo pri la politika klaso en Tunizio, kiu nun, jam kvar jarojn post la faligo de la reĝimo de Ben Ali, faris nur malmulton por respondi al la urĝaj soci-ekonomiaj aspiroj de tunizianoj.

Tion spegulis la protesto de grupo da senlaboraj universitataj diplomitoj en Metlaoui, malriĉiĝinta urbo en la provinco Gafsa en la sudokcidenta Tunizio. Ili skribis “por vendo” sur siaj universitataj diplomoj kaj afiŝis ilin sur muro por balotaj listoj.

por vendo

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.