Kreskanta polemiko en Birmo: fotoj de bananplantejo en Kaĉino

Foto de Nan Lwin / The Irrawaddy

Ĉi tiu artikolo [en] de Nan Lwin devenas de The Irrawaddy, sendependa novaĵretejo en Birmo [eo], reeldonita en Global Voices kiel parto de interkonsento pri interŝanĝo de enhavoj. Ĉiuj ligiloj estas en la angla [en] aŭ en esperanto [eo].

Ĉi tiu 500-akrea [ĉirkaŭ 200 hektara] bananplantejo [en] en la vilaĝeto [eo] Lamyang de la norda subŝtato Kaĉino [eo], kutime ekvivas je la sepa matene. Laboristoj, viroj kaj virinoj, plejparte el la ŝtato Raĥine [eo], portas freŝe tranĉitajn faskojn (arojn) da verdaj bananoj sur jugoj al pretigita kampo kie la bananoj estas lavataj kaj poste trempataj en cisterno [eo] plenigita per blanka kemia solvaĵo [eo]. Neniu scias kio estas la solvaĵo, sed laŭdire “ĝi helpas konservi la fruktojn pli longe”. Poste la bananoj estas ŝarĝitaj — sub la atentaj okuloj de ĉinaj kontrolistoj — sur dekduradajn kamionojn, kiuj kondukos ilin al ilia fina destino: la provinco Junano en Ĉinio [ambaŭ eo].

“Por plene ŝarĝi kamionon oni bezonas preskaŭ kvar horojn. Post tio ni ricevos nian lunĉan ripozon,” laboristo diris.

La sceno estas mikrokosmo de la rapide disvastiĝanta kulturo in vitro de bananaj plantejoj [en] en Kaĉino. Laŭ la ŝtata ministerio pri agrikulturo, bredado kaj irigacio [ĉiuj eo], Kaĉino havas pli ol 60 000 akreojn [ĉirkaŭ 24 300 hektarojn] da tiaj plantejoj. Civilaj sociaj grupoj tamen diras ke ili kalkulis pli ol 170 000 akreojn [ĉirkaŭ  69 000 hektarojn] en la distriktoj Ŭaimaŭ (birme [eo]: ဝိုင်းမော်မြို့နယ်), Bhamo (ဗန်းမော်မြို့ ), Ŝvegu (ရွှေကူမြို့), Mansi (မန်စီမြို့), Momauk (မိုးမောက်မြို့) kaj Dokphoneyan. La plej multaj plantejoj havas ĉinan subtenon kaj estis akuzitaj pro ŝtelado de tero, damaĝo de la medio kaj malrespekto de la laboraj rajtoj de la laboristoj.

Bananplantejoj el kulturoj envitraj [eo] estas malpermesataj en Laoso kaj Tajlando [ambaŭ eo], sed ĉeestas ĉie en la ŝtato Kaĉino, detruita de milito. La plej multaj kampoj forlasitaj de la enlande senhejmigita [eo] kaĉina etno estis anstataŭigitaj de plantejoj.

Laŭ raportoj de civilaj sociaj grupoj, la kompanioj uzas insekticidojn [eo], herbojn kaj sterkojn [eo] forĵetante ilin sen antaŭzorgoj [eo]. Laŭ la samaj raportoj, la kemiaĵoj poluis la akvoprovizadon, venenis la grundon kaj mortigis fiŝojn kaj la brutaron.

Foto de Nan Lwin / The Irrawaddy

Foto de Nan Lwin / The Irrawaddy

Foto de Nan Lwin / The Irrawaddy

Foto de Nan Lwin / The Irrawaddy

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.