Veka alvoko aŭ kalumnia kampanjo? Kiel varbado por higienaj tamponoj dividas turkan publikan opinion

Bildo de reklamaĵo de higienaj tamponoj, kiu kaŭzas debaton en Turkio.

(Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla, aŭ [tr], en la turka.)

En Turkio, unu el la plej bonaj markoj de higienaj tamponoj lanĉis aŭdacan reklaman videon kaj enkadrigis ĝin kiel kampanjon kontraŭ femicido (murdado de virinoj) kaj de tempo al tempo asociitaj sociaj tabuoj. Tamen la video montriĝis esti tiel dividiga, ke la kompanio pardonpetis kaj forigis ĝin, ĉar iuj perceptis ĝin kiel atakon al la reputacio de Turkio en aliaj landoj.

La reklamo, nomita “Malkovru la honton” (turke “Utanç Paketleri“), estis eldonita fine de oktobro de 2019 de la usona kompanio Procter & Gamble [en], sub ĝia loka marko Orkid, la ĉefa vendisto de higienaj tamponoj en Turkio.

La video, kiu daŭras unu kaj duonan minuton, komenciĝas per voĉo diranta: “En Turkio, higienaj tamponoj estas kovrataj dum aĉetado per ĵurnaloj pro menstrua stigmo. En socio kun gazetaraj informoj plenaj de perforto, diskriminacio kaj maljusteco rilate virinojn, vendi higienajn tamponojn ne estas tio, kio devus esti hontinda.”

Dume oni vidas pakaĵon de higienaj tamponoj enŝovitan en gazeton. Poste la historio transiras al presejo, kie presiĝas gazeto kun titoloj pri la ĉefaj aferoj kiujn virinoj alfrontas en Turkio, kiel senlaboreco, malmulta politika reprezentado, genre bazita perforto kaj analfabeteco. La video finiĝas kun bildo de la pakaĵoj stakigitaj sur superbazaraj bretoj, envolvitaj en tiu gazeto. Mesaĝo diras: “Miloj de niaj pakaĵoj vendiĝis dum tri tagoj.”

La video gajnis premion pro kreivo en la 26-a Ora Tambura Internacia Kreiva Festivalo [en] en Slovenio en oktobro de 2019. Tiam ĝi komencis disvastiĝi en turkaj sociaj retejoj, inkluzive en la pepo de Orkid [tr].

Ĝi tuj lanĉis akran debaton, kiu dividis homojn pri la interpreto de la mesaĝo. Dum iuj akceptas kaj subtenas ĝin, aliaj reagas tre negative, konsiderante ĝin “humiligo al Turkio” kaj alvokas bojkoti la markon.

Bonvena vangofrapo

La subtenantoj de la enhavo asertas, ke la video ja diras la veron. Kelkaj retumantoj referencas al vangofrapo kiam ili priskribas ĝin: 

Tio ĉi estas reklamaĵo kiu frapas vin en via vizaĝo dum ĝi provas klarigi ke la pensado kiu venigas honton al la vendado de higienaj tamponoj estas la sama, kiu ne hontas pri krimoj kontraŭ virinoj.

Feyza Altun, fama juristo kaj feminista aktivulo, rimarkas ke:

La reklamo de Orkid estas vangofrapo, responde al la volvado de higienaj tamponoj en gazetoj kvazaŭ ili estus io hontinda aŭ kaŝinda. [La marko] presigis informojn pri krimoj kontraŭ virinoj en Turkio kaj uzis tion kiel pakaĵon.

La afero estas eble pli bone resumita de Nisa, retumanta virino:

Anstataŭ ne kompreni la mesaĝon en la reklamo de #Orkid, kaj pensi “Kion vi celas, ĉu turkaj virinoj estas malestimindaj?”, mi ŝatus se ni povus konstati ke malestimindaj estas la informoj en tiuj gazetoj.

Alvokoj al bojkoto de la marko

La fortaj kontraŭuloj de la reklamaĵo asertas ke ĝi humiligas Turkion kaj ĝiajn virinojn, kaj disvastigas mensogojn kiam ĝi pentras Turkion kiel handikapitan, konservativan kaj fanatikan landon. Ekzemple, retano skribas en Twitter:

[Orkid] humiligas Turkion pri envolvado de higienaj tamponoj en gazetoj. Dume aliaj diras, ĉi tio estas vangofrapa reklamaĵo. Kiom multaj el vi vere aĉetas viajn higienajn tamponojn envolvitajn en gazeto? Tio ĉi ne estas hontinda, @orkid! Estas neakcepteble montri nian landon kiel handikapitan. #orkid

Alia retano supozas ke eksterlandanoj komplotas por malpliigi la militan gloron de Turkio per la reklama kampanjo:

Orkid, se vi estus farinta ĉi tiun reklamon antaŭ 10 jaroj eble ĝi estus vera, sed nun vi scias tre bone ke tio ne okazas! Ni do prenu, kio estas la kialo de ĉi tiu reklamo? La cionisma ĉefurbo ludas sian rolon reage al nia operacio Fonto de paco [en].

Pardonpetoj de la marko

Post kiam alvokoj al bojkoto de la marko pliiĝis en sociaj retejoj, Orkid forigis la videon el sia oficiala konto kaj faris deklaron reproduktitan en turkaj gazetoj: 

Türkiye’de Orkid markası için tasarlanan mağaza içi kampanyası, Türkiye’de ve dünyada kadınların yaşadığı damgalanma, ekonomik kısıtlar nedeniyle hijyenik pede erişememe ve toplumsal cinsiyete dayalı şiddet de dahil olmak üzere bazı ciddi sorunlara ışık tutmak amacını taşıyordu. Bu sorunlar nadiren tartışılıyor, genellikle utanç duygusuna dönüşüyor ve genç kızlar, kadınlar ve aileleri için hayat boyu karşı karşıya kalacakları konuları oluşturuyor. Fikrin uygulanmasında niyetimizi tam olarak yansıtamadığımızı görüyoruz ve herhangi bir yanlış anlaşılmaya sebep olduysa bundan dolayı da üzgünüz.

La kampanjo projektita interne de la marko Orkid en Turkio celis ilustri la mankon de aliro al higienaj tamponoj pro ekonomiaj limigoj, kaj la agreso kaŭzita de genra malegaleco. La problemoj estas malofte diskutataj kaj ofte transformiĝas en fontojn de embaraso, tiel kreante dumvivajn problemojn por knabinoj, virinoj kaj iliaj familioj. Ni vidas ke ni ne povas plene reflekti niajn intencojn en la efektivigo de la ideo, kaj ni bedaŭras se ĝi kaŭzis ian miskomprenon.

Ĉar preskaŭ tri kvaronoj de la loĝantaro de Turkio [en] nun loĝas en urboj, hodiaŭ malpli da virinoj bezonas kaŝi aĉetitajn higienajn tamponojn en gazetoj aŭ nigrajn plastajn sakojn, kiel necesis en la pasinteco, aparte se la koncerna persono estis viro. Probable estas ankoraŭ tiel en foraj vilaĝoj.

Stigmo tamen vaste restas en la turka socio, kaj tial la lerneja instruplano ne inkluzivas instruadon aŭ informon pri genro kaj sekseco. La situacio neniel estas pli bona en la supera edukado: en februaro 2019, la turka sistemo de supera edukado malaprobis genran egalecon ankaŭ per nuligo de la Atestilo pri Genra Egaleco [en].

Laŭ la turka organizaĵo Ni hantigos femicidan platformon [en], femicido restas ĉiutaga realo: sole en oktobro [2019] jam 36 virinoj estis mortigitaj de viroj.

Ni publikigis nian raporton pri oktobro 2019:
En 31 tagoj, 36 virinoj estis mortigitaj de viroj. Perforto kaj infana misuzo daŭras.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.