Alvoko al verkistoj: Tutmondaj Voĉoj serĉas rakontojn pri ciferecaj rajtoj

Farita de: Electronic Frontier Foundation [CC-BY].

Tutmondaj Voĉoj serĉas analizajn rakontojn pri minacoj al homaj rajtoj en la cifereca spaco. La rakontoj estos publikigitaj kiel parto de UPROAR, projekto de Small Media (Malgranda Komunikilaro), kiu instigas registarojn trakti defiojn ĉe Universal Periodic Review (Universala Amaskomunikila Revuo, UPR).

La serĉataj verkoj povas koncentriĝi je, sed ne devas limiĝi al:

  • Specifa kazo de individuo aŭ grupo alfrontanta rektan minacon (laŭleĝan, fizikan, ciferecan) pro okupiĝado pri interreta parolado en la publika intereso;
  • Specifa leĝo (proponita aŭ aktuala) en la cela lando, kiu havas / havos evidentan efikon al ciferecaj rajtoj;
  • Multkaza “tendenca” klarigo, kiu montru kiel unuopa leĝo, reguliga agado aŭ publik-interesa temo en unu el la celaj landoj ŝajnas havi gravan efikon al ciferecaj rajtoj en la lando, aŭ eĉ en la regiono.

Ni nun serĉas aŭtorojn kiuj verku pri la sekvaj landoj: Libano, Liberio, Ruando, Namibio, Sieraleono, Gambio, Senegalo kaj Demokratia Respubliko Kongo.

La rakontoj devas sekvi la GV stilan gvidilon kaj la redakciajn gvidliniojn de Advox. La vortlimo por ĉiu rakonto estas 1000 vortoj.

Bonvolu sendi viajn proponojn al afef.abrougui@globalvoices.org.

La aŭtoroj ricevos honorarion je 150 usonaj dolaroj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.