Malgraŭ sia relative eta grandeco, Nepalo gastigas proksimume 9% el ĉiuj birdospecioj troveblaj tutmonde. Laŭ la organizaĵo pri Birda Konservado de Nepalo (Bird Conservation Nepal), 886 specioj estas registritaj en la lando.
Dum la nombro de birdoj en Nepalo iom malkreskas pro detruo de la medio kaj efiko de klimatŝanĝiĝo inter aliaj faktoroj, limigoj starigitaj pro KOVIM-19 kaŭzis malaltiĝon de poluado kaj kreis favoran medion por birdoj. Laŭ studoj, enŝlosigo koincidis kun la ĉefa pariĝ-sezono de multaj urbaj birdoj, kaj fotistoj, profesiaj kaj amatoraj, kundividas vidaĵojn el siaj kortoj.
Legu ankaŭ: La nepala turdo, la sola endemia birdo en la lando, fascinas ornitologojn kaj birdamantojn [en]
Mira Dhakal, amatora fotisto, estas kundividanta siajn fotojn kun la kradvorto #TheJoyOfSmallThings ĉe Tvitero. Inspirita de la kapablo de sia patrino krei fotojn en sia familia fotoateliero, ŝi komencis kapti birdojn tra la ekrano de sia kamerao antaŭ kvin jaroj.
#DiaryOfABirder #BirdWatching #Birding #BirdPhotography
ID: Long-tailed Shrike (भद्राई) , Oriental White-Eye (कांकीर), Spotted Dove (कुर्ले ढुकुर), Oriental Magpie Robin (धोबीनी) pic.twitter.com/w9ZqsNpMYa— दोस्रो दर्जाकी Mira Dhakal (@dhakalmira) May 10, 2020
Longvosta lanio, Zosterops palpebrosus, punktita turto, orienta pigonajtingalo
#BirdPhotography #Birding #BirdsOfPokhara #TheJoyOfSmallThings #NaturePhotography #DiaryOfABirder #NatureWalk #Birds #BirdsOfNepal
IDs: Could not track?, Red-vented Bulbul, Long Tailed Shrike, RoseRinged Parakeet pic.twitter.com/ZvK0Je32X1— दोस्रो दर्जाकी Mira Dhakal (@dhakalmira) March 15, 2020
Ĉu vi ne rekonas ilin? Piknonotedo kun ruĝa ventro, longvosta lanio, kolumpapago
En retmesaĝa konversacio kun Sanjib Chaudhary por Tutmondaj Voĉoj, Dhakal diris:
When I click birds, I feel as beautiful and as free as birds. […] When I started bird photography, I started seeing bird everywhere and listening to them every now and then. I can notice beautiful birds and their nests even from a moving vehicle. […] Birds are lively, they are intense and they create such a joy.
Kiam mi enkadrigas birdojn en mia kamerao, mi sentas min same bela kaj libera kiel ili. […] Kiam mi komencis birdofotadon, mi komencis vidi birdojn ĉie kaj aŭskultadi ilin fojfoje. Mi povas rimarki belajn birdojn kaj iliajn nestojn eĉ el moviĝanta aŭto. […] Birdoj estas vivoplenaj, ili estas intensaj kaj ili kreas tian ĝojon.
Jen kelkaj birdoj kiujn Dhakal kaptis kamerae: