Resumo en A2 lingvo-nivelo
Tajvano montris la venkon de GLAT-anoj en Azio, kiuj opinias ke amo estas pli granda ol diskriminacio.
La 17-an de majo 2019 la konstitucio de Tajvano ŝanĝis la leĝon pri geedziĝo kaj la leĝdona asembleo konsentis pri la ŝanĝo. Pro tio, la samseksa edzeco nun eblas. La matrikulo de samseksa edzeco nur komenciĝis je la 24-a de majo 2019.
La iniciatinto 祁家威 [Chi Chia-Wei – angla vikipedio] ekagis por ŝanĝi la leĝon jam antaŭ 30 jaroj. Li ne forlasis sian agadon kaj ĉiam pli kaj pli da GLAT-anoj kaj religiaj organizaĵoj eksubtenis la ŝanĝon. La forte kontraŭa organizaĵo estis kristana grupo.
Batalo por la ŝanĝo havis la subtenon de politikaj partioj, certe, ĉar la ŝanĝoj en la konstitucio bezonis la subtenon de politikistoj. La filmeto raportis novaĵojn pri la temo el diversaj landoj.